Revolucioj de 1989

Serio de eventoj en Centra kaj Orienta Eŭropo en la aŭtuno de 1989
(Alidirektita el Revolucioj en 1989)

La Revolucioj de 1989, aŭ la Aŭtunaj Revolucioj de Popoloj, estis serio de eventoj en Centra kaj Orienta Eŭropo en la aŭtuno de 1989. Dum ĉi tiuj eventoj kelkaj sovetstilaj komunistaj registaroj falis post kelkaj monatoj. Tiuj unuaj revolucioj karakterizis por esti pli malpli neviolentaj kaj sen sangverŝado.

Amasmanifestacioj kun la falo de la Berlina muro, 1989
Detruita parto de la muro ĉe la Brandenburga pordego, soldato gardas la restojn, novembro 1989

La origino de la nomo "Aŭtuno de la Popoloj" estas kromnomo donita al serio de revolucioj kaj demokrataj militoj okazintaj en 1848 konata kiel "Printempo de la Popoloj". Aŭtunaj Revolucioj La popoloj komencis senperforte en Pollando. De tie, la ondo de neperforta revolucio disvastiĝis al orienta Germanio, Ĉe Czechoslovakio, Hungario kaj Bulgario. Tamen en Rumanio la komunisma reĝimo estis perforte renversita kaj Nicolae Ceausescu - la rumana diktatoro - kaj sia edzino Elena, eĉ estis ekzekutitaj. Ĉi tiuj revolucioj signife ŝanĝis la tutmondan potenc-ekvilibron, kaj kune kun la disfalo de Sovetunio, markis la finon de la Malvarma Milito.

Oni nomas tiel la procezon dum kio la komunismaj ŝtatoj de Eŭropo kaj plej parto de tiuj de la aliaj kontinentoj forigis siajn ĝistiamajn komunismajn registarojn kaj komencis pli mal pli demokratiajn reĝimojn fine de la 20-a jarcento. La montrila dato estas la falo de la Berlina muro en 1989, kvankam en ĉiu komunisma lando okazis iamaniere diversaj kontraŭkomunismaj reakcioj. Ĝis tiam la mondo estis disdividita dum preskaŭ duonjarcento en du blokoj, nome tiuj de la Varsovia Pakto kaj tiuj aliancanoj de Usono en organizo NATO

Fono redakti

 
Flago de Solidareco

La unuaj kontraŭoj al la komunismo oni esprimis jam dum la milito pola-bolŝevika en 1920 jaro. La unuaj insurekcioj kontraŭ la komunismo okaziĝis en la 1956 jaro en Pollando (Ribelo de Poznań) kaj Hungario. La strikoj en Pollando estis tiel fortaj en 60-oj kaj 70-oj ke la komunista registaro komencis sange batali. Preskaŭ ĉiuj strikoj estis pacaj kaj senarmemaj. Gravega por la permuto kaj falo de komunismo estis la reformoj de Ĉeĥoslovakio kiu finiĝis per la armea atako de la Varsovia Pakto al tiu lando. La strikojn en Pollando komencis klare apogi papo Johano Paŭlo la 2-a. En 1981 jaro la strikoj en tiu ŝtato estis tiel popularaj ke generalo Wojciech Jaruzelski enkondukis la armean gvidadon de la ŝtato. La strikuloj kunigis la neofician laboristan asocion- Solidareco. La "Solidareco" fariĝis la simbolo de la falo de la komunismo en Pollando en 1989 jaro. La ideoj de ili inspiris ekzemple Vaclav Havel kaj ilia politika grupo por faligi la komunismon en la Ĉeĥoslovakio. La Sovetunio kiu ne povis plu kontroli situacion en la okcidentaj ŝtatoj kiel Pollando kaj Germanio komencis ian politikon ŝanĝi iamaniere la politikajn kaj ekonomiajn principojn de komunismo, sed ankoraŭ ene de la komunisma hegemonio. Tio nomiĝis Perestrojko kaj ekokazis ĉirkaŭ 1985. La geopolitiko ŝanĝiĝis. Sovetio anoncis senvenkan foriron el Afganio. Plej frue en Pollando formigis la nova, sendependa registaro. La prezidanto de tiu lando fariĝis Lech Wałęsa- la ĉefo de Solidareco kaj unu el plej gravaj simboloj de la falo de komunismo.

Hungario malfermis la feran kurtenon. Pretekstante feriojn en Hungario, kie la landlimoj estis malfermitaj ekde la 11-a de septembro, orientgermanoj forlasis la landon centope kaj milope. 25.000 civitanoj tiel alvenis en okcidenta Germanio tra Hungario kaj Aŭstrio dum tri semajnoj. En Prago kaj Varsovio dekoj da miloj da orientgermanoj sieĝis la ambasadorejon de Okcidenta Germanio.[1]

En orienta Germanio protestoj grandiĝis. En protestantaj preĝejoj, kiel tiu de Sankta Nikolao en Leipzig, homoj preĝadis por paco. Tio estis la ĝermo de la lundaj manifestacioj ekde septembro.

Miĥail Gorbaĉov, veninte al orienta Berlino por festi la kvardekan datrevenon de la estiĝo de la Germana Demokratia Respubliko, indikis al la registaranoj, ke nepre ne estu uzata armea subpremado.[2] Malgraŭ provo far renoviguloj de la komunista partio la manifestacioj daŭrigis: unu miliono da manifestaciantoj en orienta Berlino la 4-an de novembro, centoj da miloj en aliaj grandaj urboj de GDR.[3]

Rezultoj redakti

La rezulto de ĉio tio estas, ke pli kaj pli komunismaj registaroj estis forigitaj en ĉiuj eŭropaj landoj, kaj kiel konsekvenco en granda parto de la resto de la mondo, ĉefe en Afriko kaj en Azio (kaj ĉefe en Hindoĉinio). Tio estas la procezo nomita falo de komunismo. Tamen restis komunismaj ŝtatoj en Ameriko, nome Kubo, en Azio, nome Ĉinio, Vjetnamio kaj Nordkoreio kaj en pli etaj lokoj.

En kelkaj landoj la insurekcio estis senperforta, kiel en HungarioĈeĥio, sed en aliaj okazis malfacilaĵoj, kiel ĉe Rumanio, kie eĉ oni ekzekutis la ĝistiaman reganton Nicolae Ceauşescu. En Sovetunio la malfacilaĵoj estis duoblaj: unue pro la ŝanĝo de la komunisma reĝimo en demokratia sistemo kaj due pro la disigo de Sovetunio, kiu ne ĉiam akceptis tion, kiel ĉe Litovio aŭ ankoraŭ ĉe Ĉeĉenio.

Gorbaĉov abdikis en 1991, kaj la respublikoj sendependiĝis. La plej granda el ĉi tiuj respublikoj estis Rusio. Boris Jelcin estis elektita unua prezidento de Rusio la 12-an de junio 1991.

Depost la frakasiĝo, Rusio reformis sian ekonomion kapitalisme, vendante ŝtatajn firmaojn preskaŭ senkoste al amikoj, eks-komunistoj. Komence, Jelcin elektis reformistojn al ministroj, sed tra la jaroj pasintaj, dum kiam la kontraŭ-reformistoj ade venkis potencon en parlamento (eĉ la komunistoj), la reformistoj ĉirkaŭ Jelcin simile malaperadis. Jelcin venkis en la balotado por prezidenteco en 1996, multe eluzante timigon per komunisma pasinteco. Sed dum 1996-2000 Jelcin malsanis kaj la oligarkoj (riĉuloj kiuj profitis el la granda vendo de komunistaj firmaoj en la fruaj 1990-aj jaroj) efektive regis. La ŝtato fariĝis profunde korupta kaj krimema.

En 1999 Jelcin nomis sian posteulon Vladimir Putin, antaŭe ne atentitan oficiston de la KGB kaj Sankt-Peterburga urbestraro. Putin facile venkis en la balotado por la prezidanteco en 2000.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. 7.000 orientgermanoj sukcesis atingi okcidentan Germanion post rifuĝo en la ambasadejoj de la du ĉefurboj: La falo de la berlina muro, disfalo de simbolo
  2. Philippe Moreau Defarges, les relations internationales (internaciaj rilatoj), T 2: les questions mondiales (mondaj aferoj), Le Seuil, 2004, p. 37
  3. La falo de la berlina muro, disfalo de simbolo