Revolucio de 1848

serio de revolucioj en Eŭropo en 1848

La revolucio de 1848revolucioj de 1848, konataj foje kiel La Printempo de la Popoloj aŭ la Jaro de la Revolucioj, estis serio de popolaj manifestacioj kiuj ĝeneraliĝis en diversaj regionoj de Eŭropo en la unua duono de tiu jaro. Karakteriĝis majoritate pro sia mallongeco kaj rapida etendon. Male al la revoluciaj tajdoj de 1820 kaj 1830, tiu nova tajdo havis gravan sekvon en ŝtatoj kiaj Francio, Aŭstrio, Germanio, Hungario, Italio kaj en diversaj landoj de Centra Eŭropo.

Revolucio de marto de 1848 en Berlino.
«Libereco, egaleco kaj frateco aŭ morto».

Post la Kongreso de Vieno de 1815, la monarkioj estis restaŭritaj en ĉiuj ŝtatoj kie la Napoleonaj Militoj estis instalintaj aliajn reĝimojn. Oni establis la komencon de legitimismo dinastia, per kiu la monarkioj absolutismaj kiuj estis estintaj anstataŭitaj de la napoleona regado estis restarigitaj. Ĉi tiu nova ordo postulis sen konsideri la publikan opinion, kio donis paŝon al naciisma fervoro (kiel la kazo de la hungaroj kiuj loĝis en Aŭstria Imperio, kaj kiuj postulis la sendependecon) kaj liberala kiu, kune kun la industria disvolviĝo, provokis la aperon de revoluciaj movadoj.

La revolucioj de ĉi tiu jaro konstituis esence peton de liberigon kaj, kvankam estis subpremitaj, ili havis grandan sensacion. Ene de la revolucioj kiuj produktiĝis en ĉi tiu jaro, oni havas tiun de Aŭstrio, per kiu oni klopodis efektivigi iujn reformojn, devigitaj de la revolucia premo. En aliaj teritorioj de la imperio multnacia oni vidis ankaŭ revoluciojn famajn: Hungario, Bohemio, Prago, ktp., Sed ili estos nuraj provoj.

Estis tri ekonomiaj okazaĵoj kiuj vivigis la necertecon de la momento kaj kiuj kontribuis al deĉeno de la ribelo:

  • En 1845 kaj 1846 la plago de la terpomo difektis la rikoltojn. Ĉi tiu okazaĵo kunigita al la multekosteco en Francio de 1847, same kiel en aliaj landoj de Eŭropo, estigis konfliktojn sangajn.
  • En la aŭtuno de 1847 eksplodis la krizo de la komerco kaj la industrio en Anglio, kun la bankroto de la grandaj komercistoj de elkoloniaj produktoj. La krizo tuŝis ankaŭ al la agraraj bankoj anglaj kaj en la industriaj distriktoj produktiĝis fermoj de fabrikoj.
  • En Parizo la industria krizo estis akompanita krome de aparta konsekvenco: la fabrikantoj kaj grandaj komercistoj ne povis eksporti siajn produktojn, ili malfermis grandajn vendejojn kies konkurado ruinigis la malgrandajn komercistojn, tiele ke ĉi tiuj implikiĝis en la revolucio.

En Francio finfine estigis la Dua Respubliko post kiam la monarko Ludoviko Filipo de Orleans abdikis kun motivo de la malkontento kiun kaŭzis lia registaro. Oni estigis provizoran registaron kaj tiun saman jaron Ludoviko Napoleono Bonaparte, (estonta Napoleono la 3-a kaj nevo de Napoleono Bonaparte) gajnis la elektojn al la prezidanteco de la Respubliko.

En la aliaj landoj kie estis aboliciinta denove la Malnovan Reĝimon malsukcesis la revolucioj kaj estis dissolvitaj ĉiuj institucioj kiuj regis en favoro de la proletaro.

En la diversaj landoj redakti

Serio de revolucioj okazis en la Aŭstria Imperio el marto 1848 al novembro 1849. Multo de la revolucia aktiveco havis naciisman karakteron: la Imperio, regata el Vieno, inkludis etnajn germanojn, hungarojn, slovenojn, polojn, ĉeĥojn, slovakojn, rutenojn (ukrainoj), rumanojn, kroatojn, venetanojn (italoj) kaj serbojn; ĉiuj el ili klopodis en la fluo de la revolucio aŭ atingi aŭtonomecon, sendependecon, aŭ eĉ hegemonion super aliaj naciecoj.

Vidu ankaŭ redakti