Anglio

lando en la sudo parto de la insulo Britio; parto de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la hodiaŭa subŝtato de Britujo. Por la historia lando, vidu Reĝlando Anglio.

AnglioAnglujo[1] (angle: England) estas la plej granda parto de Britio. La areo de Anglio estas 130.359 km², kaj ĝia loĝantaro estis 49.807.082, aŭ preskaŭ 50 milionoj, en 2000. La ĉefurbo de Anglio, kaj la plej granda urbo, estas Londono (angle: London).

Anglio
Reĝlando
London Skyline.jpg
Flag of England.svg
England COA.svg
FlagoBlazono

LandoAnglio

ĈefurboLondono
- koordinatoj53° 0′ 0″ N, 1° 0′ 0″ U (mapo)53-1Koordinatoj: 53° 0′ 0″ N, 1° 0′ 0″ U (mapo)
Plej alta punktoScafell Pike [+]
Areo130 278 km² (13 027 800 ha) [+]

Loĝantaro53 012 456 [+] (2011)
Denseco406,92 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoGMT, Eŭropo/Londono, Okcidenteŭropa Tempo [+]

Anglio (Tero)


Map
Anglio

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  England [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Situo de Anglio

TopografioRedakti

Anglio situas en la sud-orienta parto de Britio. Norde, la rivero Tweed kaj la montetaro Cheviot apartigas Anglion de Skotlando. Okcidente estas Kimrio. La Manika Markolo kaj la Norda Maro apartigas Anglion de la eŭropa kontinento. Estas nur 35 km da markolo inter Dovro kaj Francio, kaj hodiaŭ estas tunelo (Eŭrotunelo) inter Anglio kaj Eŭropo sub la markolo.

Malaltaj, ondantaj, fekundaj ebenaĵoj kovras multe da Anglio, sed estas montaroj en la norda kaj okcidenta parto de la reĝlando. La klimato de Anglio estas mezvarma kaj malseka pro la influo de la Atlantika Golfa Marfluo.

HistorioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Unuiĝinta Reĝlando.

La nomo Anglio devenas de la engloj, ĝermana tribo loĝanta en la tiama regiono "Englujo" (germane: Angeln, dane: Angel), nordorienta parto de la hodiaŭa germana federacia lando Ŝlesvig-Holstinio, inter Flensburgo kaj Ŝlesvigo. Granda parto de la angloj elmigris al Britio ekde la jaro 200 kaj ekloĝis en East Anglia.

PolitikoRedakti

Anglio estas parto de la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Norda Irlando, kiu apartenas al la Eŭropa Unio (sed estas en procezo foriri el la Eŭropa Unio)[2]. Ĝia ĉefurbo estas Londono, samtempe ĉefurbo de tuta Britio.

La reĝoj de Anglio ankoraŭ estas samtempe dukoj de Normandio kaj kiel tiaj regas ankaŭ la Manikinsulojn, kiuj ne formale apartenas al Anglio.

ReferencojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti