Landoj de Britio

unu el la kvar partoj de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando, t.e. Anglio, Kimrio, Skotlando, kaj Nord-Irlando

La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando, kutime en Esperanto mallongigata Britio, konsistas el kvar landoj:

Ene de la unueca suverena ŝtato Britio, Nord-Irlando, Skotlando kaj Kimrio gajnis gradon de aŭtonomeco tra la procezo de transdono de respondecoj de la Parlamento de Britio al la Skota Parlamento, la Nacia Asembleo por Kimrio, la Asembleo de Nord-Irlando kaj al la Asembleo de Londono. La parlamento kaj registaro de Britio decidas pri ĉiuj kromaj aferoj sed ne pri tiuj transdonitaj al tiuj kvar asembleoj. Aparta parlamento aŭ asembleo de Anglio ne ekzistas, do la kvar landoj ne estas traktataj egale ĉi-rilate: Anglio, kiu konsistigas la plimulton de la loĝantaro kaj areon de Britio, restas plene sub la respondeco de la brita parlamento centraligita en Londono.

Vidu ankaŭ redakti