Nord-Irlando

parto de la Unuiĝinta Reĝlando kiu situas sur la insulo Irlando
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri parto de Unuiĝinta Reĝlando. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Irlando (apartigilo).

Nord-Irlando estas tiu parto de la Unuiĝinta Reĝlando kiu situas sur la insulo Irlando. La areo de Nord-Irlando estas 14,130 km2, kaj la loĝantaro estas proksimume 1.900.000. Nord-Irlando situas en la nord-orienta angulo de la insulo Irlando. Nur la mallarĝa Norda Markolo disigas Nord-Irlandon de Skotlando. Post 1603, dum la rego de Jakobo la 1-a de Anglio (1603- 1625), multaj protestantaj setlintoj venis al Irlando de Britio. Ĉiujare, la protestantoj festas "Oranĝan Tagon," ĉar la 12-an de julio, 1690, en Britio, la protestanta armeo de William de Orange venkis la katolikan armeon de Jakobo la 2-a.

Nord-Irlando
Northern Ireland
Tuaisceart Éireann (Irlanda)
Norlin Airlann (Ulsterskota)

Iama flago de Nord-Irlando (el uzo ekde 1973)

Iama blazono de Nord-Irlando (el uzo ekde 1973)

Iama flago
de Nord-Irlando
(el uzo ekde 1973)
Iama blazono
de Nord-Irlando
(el uzo ekde 1973)
Nacia himno: God Save the Queen (de jure)
Londonderry Air
(neoficia)
Nord-Irlando en la Unuiĝinta Reĝlando kaj Europo
lando de Britio • integrita transmara teritorio • senŝtata nacio • lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Belfasto
54° 36′ N 5° 55′ U / 54.600 °N, 5.917 °U / 54.600; -5.917 (mapo)
Oficiala(j) lingvo(j) angla lingvo, irlanda lingvo
Uzata(j) lingvo(j) Angla, Irlanda, Ulsterskota
Areo 14 130 km²
Loĝantaro 1,893,700 (2015)
Loĝdenso 133 loĝ./km²
Loĝantoj Britoj, Irlandanoj, Nord-Irlandanoj
Horzono UTC+0 (en somero UTC+1)
Interreta domajno uk
Landokodo GB-NIR
Telefona kodo +44 28
Plej alta punkto Slieve Donard
Politiko
Politika sistemo Konsentodemokratio en Konstitucia Monarĥio
Ŝtatestro Reĝino Elizabeto la 2-a
Ĉefministro Arlene Foster (ĉefministro)
Michelle O'Neill (vic-ĉefministro)
Nacia tago Tago de Sankta Patriko (17-a de marto)
Batalo de la Boyne (12-a de julio)
Ekonomio
Valuto Brita pundo (GBP)
MEP laŭ 2018
– suma £46 bilionoj
– pokapa £24,900
Esperanto-movado
Landa E-asocio Esperanto-Asocio de Irlando
vdr
Satelita vido

En 1920, Akto de la Brita Parlamento apartigis Nord-Irlandon de la cetero de la ĉefe katolika Irlanda Respubliko. Sed en Nord-Irlando daŭras konfliktoj inter la protestantoj kaj la romaj katolikoj. La plejparto da katolikoj volas unuigi Nord-Irlandon kaj la Irlandan Respublikon. La plejparto da protestantoj volas konservi la unuecon kun Britio.

La tikla demando pri flagoj redakti

La ruĝa "+" sur blanka fono kun ruĝa mano centre estas ofte en libroj la flago de Nord-Irlando, sed en realo tiu flago estas ofenda al multaj nordirlandanoj kaj sekve ofte ne uzata en plej neŭtralaj kuntekstoj. Iam oni proponis novan neŭtralan flagon (ruĝa "x" sur blanka fono), sed ĝis nun tiu estas preskaŭ neniam uzata.

Administraj subdividoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Loka regado kaj administrado en Nord-Irlando.

Lingvoj en Nord-Irlando redakti

Estas tri oficialaj lingvoj en Nordirlando:

Aldone, estas du gestolingvoj (la brita kaj la irlanda) plus diversaj alinaciaj lingvoj, aparte la ĉina.

Lokoj en Nord-Irlando redakti

Lokoj en Nord-Irlando[1]
# Urbo Loĝantaro
1 Belfasto 334,420
2 Derry~Londonderry 84,750
3 Lisburn 71,403
4 Craigavon 68,890
5 Newtownabbey 66,120
6 Bangor 62,650
7 Ballymena 30,590
8 Newtownards 28,860
9 Newry 28,080
10 Carrickfergus 27,640

Servoj redakti

Historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dispartigo de Irlando.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nordirlanda konflikto.

Referencoj redakti

  1. Statistical Classification and Delineation of Settlements. Northern Ireland Statistics and Research Agency (February 2005). Arkivita el la originalo je 1 April 2014. Arkivigite je 2014-04-01 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-04-01. Alirita 2021-04-13.

Vidu ankaŭ redakti

Plia legaĵo redakti

Jones, Simon. Nord-Irlando kaptiĝinta inter la pasinteco kaj la estonteco: Superabundo de elektadoj. 'Le Monde Diplomatique', majo 2017.

Eksteraj ligiloj redakti