Skotlando

lando en nordokcidenta Eŭropo, konsistanta el norda duono de insulo Britio, kiu estas parto de la ŝtato Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Norda Irlando

Skotlando, ankaŭ Skotio aŭ pli malnove Skotujo (angle kaj lalansa-skotlingve Scotland [SKOT-lnd], gaele Alba [AL-a-pa]) estas teritorio en nordokcidenta Eŭropo. Ĝi situas en la norda parto de Britio. Skotlando estis sendependa Reĝlando Skotlando ĝis 1707, kiam ĝi kuniĝis kun Reĝlando Anglio por konstitui la Reĝlandon de Granda Britio. Tiu reĝlando plus Nord-Irlando estas la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando.

Skotlando
Alba

Detaloj Detaloj
Nacia himno: neniu de jure, Flower of Scotland kaj Scotland the Brave de facto
Nacia devizo: Nemo me impune lacessit (latine: "Neniu min ĝenas senpune")
lando de Britionaciolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Edinburgo
Oficiala(j) lingvo(j) Angla, Lalansa-Skota, Skotgaela
Uzata(j) lingvo(j) angla lingvo, Shelta, skotgaela lingvo, skota lingvo
Areo 78 772 km²
- % de akvo 1,9 %
Loĝantaro 5 116 600 (2016)
Loĝdenso 65 loĝ./km²
Loĝantoj Skotoj
Vivolongo 0.939 (laŭ IHD)
Horzono UTC±00:00
Interreta domajno .scot
Telefona kodo +44
Domajna nomsistemo .scot
Plej alta punkto Ben Nevis
Politiko
Politika sistemo Konstitucia Monarĥio
Ŝtatestro Reĝo Karlo la 3-a
Ĉefministro Humza Yousaf
Ekonomio
Valuto Brita pundo (GBP)
MEP laŭ 2006
– suma 194 milionoj $
– pokapa 39680
Esperanto-movado
Landa E-asocio Skota esperanta movado
vdr

La ĉefurbo de Skotlando estas Edinburgo.

La lingvoj parolataj en Skotlando estas la angla (kontinuo inter la norma dialekto kaj la loka skota lingvo), la skotgaela lingvo kaj la lingvoj de lastjarcentaj enmigrintoj. La lingvo norn de la Ŝetlandaj Insuloj estas malaperinta. Kvankam la gaela estas izolita en la Highlands multegaj loknomoj en la tuta lando havas gaelajn elementojn, ofte en angligita formo, ekzemple aber (riverfino), baile, bal (urbo), beinn, ben (monto, laŭvorte kapo), innis (insulo), loch (lago). Iu ajn, kiu deziras kompari la tri lingvojn ankoraŭ parolatajn en Skotlando povas viziti la retpaĝojn de la Esperantlingva verkista asocio [http://www.everk.it, kie estas videblaj angla, skota kaj gaela versioj de La infana raso, ĉefverko de la skota poeto William Auld, kiu mem verkis en tri lingvoj (Esperanto, angla kaj skota), kaj kiu havis gaellingvan avinon.

La loĝantoj estas ĉirkaŭ 5.120.000, dismetiĝitaj tre neunuforme: en la Central Belt (industri-zono de Glasgovo al Edinburgo) la loĝdenseco estas 700 loĝantoj/km², en kelkaj regionoj de la Highlands malpli ol du loĝantoj je km².

La valuto de Skotlando estas la pundo (pound [sterling]), dividita en 100 pencoj (pence, sing. penny), kiu samvaloras la anglan pundon. La angla pundo estas kursanta en Skotlando kaj inverse. Skotaj bankoj emisiias siajn proprajn bankbiletojn.

Fizikaj karakterizoj redakti

 
Vido de Skotio de satelito

Skotlando havas areon de 78.762 km².
Ĝi etendiĝas de la latitudo de Bergen (Norvegio) norde ĝis la latitudo de Flensburg (norda Germanio) sude. En la sudo la angla landlimo, de Gretna Green okcidente al Berwick upon Tweed oriente, estas unika surtera limo. Oriente Skotlandon banas la Norda Maro, norde kaj okcidente Atlantiko. La plejgranda longeco de la lando – de Cape Wrath al Mull of Galloway – estas 360 km, la plejgranda larĝeco – de Adnamurchan Point okcidente al Peterhead oriente – 225 km.

De la fizika vidpunkto eblas dividi Skotujon en tri partojn:

Highlands - A’ Ghàidhealtachd redakti

La Highlands aŭ A’ Ghàidhealtachd ("Altaj Landoj") estas norda montara regiono kovrita de erikejoj. En la maro antaŭ la norda bordo situas la insularoj Orkadoj kaj Ŝetlandoj. Antaŭ la okcidenta marbordo estas la Hebridoj.

La marbordo de la Highlands/A’ Ghàidhealtachd estas dentumita de multaj fjordoj (Moray Firth, Firth of Tay, Firth of Forth), kiuj profunde enpenetras internen.

Longa, profunda kaviĝo, la Glen MorGreat Glen, kiu etendiĝas de la Firth of Lorne al la Moray Firth, apartigas la nord-okcidentajn Highlands kaj la Grampianajn Montojn. Laŭlonge de la preskaŭ tutan Glen Mor troviĝas la vastaj lagoj Ness (Loch Ness) kaj Lochy (Loch Lochy). Tiuj lagoj, pere de la Kanalo de Kaledonio, interkomunikigas Atlantikon kaj Nordan Maron.

Montaro Cairgorms, kun la pinto Macdhui (Ben Macdhui) (1312 m), estas la ĉefa montogrupo de la Grampianoj. Ben Nevis (1345 m) estas la plej alta monto de Britujo.

 
Kastelo Dunottar, Kincardine, Skotlando

Lowlands redakti

La Lowlands (Malaltaj Landoj) konsistigas la valoj de la riveroj Tay, Forth kaj Clyde. Temas pri regiono kun plejmulto da loĝantoj kaj industrioj – tri kvaronoj da la skotoj loĝas tie. La Lowlands najbaras norde kun la montetoj Ochil (Ochil Hills), sudaj antaŭmontoj de la Highlands, kaj sude kun la Pentland Hills kaj la Lammermuir Hills, kie komencas la Uplands.

Lanarkshire, nomata ankaŭ County of Lanark, do Distrikto de Lanark (skotgaele Siorrachd Lannraig, skote Lanrikshire) estas historia regiono kaj graflando respektive distrikto en la geografia zono centraj malaltejoj de Skotlando.

Uplands redakti

La Uplands ("Supraj landoj") estas montara regiono, tamen ne tiel senplanta kiel la Highlands. La plej altaj montopintoj estas Merrick (843 m), Rhinns of Kells (816 m) kaj Cairnsmore of Carsphain (786 m).

Aliaj trajtoj redakti

La Nordaj Insuloj (en angla Northern Isles, en skotlanda Northren Isles; en skotgaela Na h-Eileanan a Tuath; en malnovnordlanda Norðreyjar) estas ĉeno (aŭ arkipelago) de insuloj ĉe la norda marbordo de ĉeftera Skotlando. La klimato estas malvarma kaj moderklimata kaj multe influita de la ĉirkaŭaj maroj. Estas du ĉefaj insulaj grupoj: Ŝetlandoj kaj Orkadoj.

La ĉefaj riveroj de Skotlando estas Tay (198 m), Clyde (157 m), Spey (155 m), Tweed (145 m), Dee (140 m) kaj Forth (80 m). Ĉiuj, escepte de Clyde, enfluas en la Nordan Maron. La ĉefaj lagoj estas Loch Lomond kaj Loch Awe en la okcidento, Loch Tay, Loch Rannoch kaj Loch Ericht en la Grampianoj, Loch Ness kaj Loch Lochy en la Glen Mor, Loch Maree kaj Loch Shin apud la norda marbordo.

Klimato redakti

La klimaton de la Britaj Insuloj ege influas la oceano, precipe en la okcidentaj regionoj. Pro la atlantikaj malaltaj atmosferaj premoj la mezvaloro de precipitaĵo estas rimarkinde alta. Sed pro la Golfofluo la klimato estas milda kaj unuforma relative al la latitudo. En Edinburgo la mezuma jara temperaturo proksimumas 10° (3°-4° dum la vintro, 14°-16° dum la somero).

Flaŭro redakti

 
La kardo estas la nacia floro de Skotlando.
 
La kardo, la nacia emblemo de Skotlando

Kardo estas la simbolo de Skotlando. Kune kun eriko kaj filikoj kardoj troviĝas preskaŭ ĉiuloke. La Lowlands estas riĉaj de spartioj, kaj ilia vegetalaro similas la kontinentan. En la okcidenta marbordo abundas fuksioj, rododendroj kaj azaleoj; en la Highlands eriko kaj filikoj. La flaŭro de la Grampianoj estas alpa.

Faŭno redakti

En Skotlando troviĝas bestoj, kiuj ne ĉeestas en cetera Eŭropo: la Rhum-a muso, la sovaĝa ŝafo de la insuleto de Soay, la birdoj de St. Kilda. La klifaroj estas rifuĝejo de multaj specoj de birdoj. En la marĉaj zonoj troviĝas la kokbirdo skota lagopo (Lagopus scoticus).

Propraj specoj redakti

Historio de Skotlando redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Unuiĝinta Reĝlando.
 
1654 mapo de Skotlando

Romia epoko redakti

La plej malnovaj loĝantoj de Skotlando estis la misteraj Piktoj, pri kiuj oni scias malmulte kaj multe sindemandas. La historiisto Tacito transrakontis al ni ke en la jaro 77 lia bopatro Julio Agrikolo, guberniestro de Britio, plivastigis la Romian Imperion ĝis linio traskotlanda de Clyde al Forth. En nekonata loko, kiun Tacito nomas Mons Graupius, li venkis Kalgakon, reĝon de la kaledonoj.

Sub Antonino oni konstruis remparon de Clyde al Forth (Vallum Antoninum).

La romianoj forlasis Kaledonion (nunan Skotlandon) ĉirkaŭ en la jaro 155. Ili reiris tien dum mallonga periodo de 159 al 163.

De la 6-a al la 10-a jarcento redakti

En 563 Sankta Kolumba venis al la insulo Iona kun dekdu kunuloj. Tie li fondis monaĥejon, el kiu lia kristana predikado disiĝis tra la tuta Skotlando.

La vikingaj atakoj komencis en 793 (detruo de la monaĥejo de Lindisfarne). Iona estis atakata en 794. La Orkadoj, la Ŝetlandoj kaj la Hebridoj fariĝis skandinavaj kolonioj.

En 843 Kenneth Macalpin proklamis sin reĝo de la Piktoj kaj de la Skotoj (la du keltaj popoloj de Skotlando). Kenneth la 1-a, Cináed mac Ailpín (skotgaele: Coinneach mac Ailpein) aŭ Kenneth MacAlpin (naskiĝis en 810 kaj mortis la 13-an de februaro 858 estis reĝo de la Piktoj kaj laŭ la tradicio estas konsiderata kiel la unua reĝo de la Skotoj. Giric mac Dúngail (skotgaele: Griogair mac Dhunghail; naskiĝis ĉirkaŭ 832 en Skotlando kaj mortis en 889), konata en la angla lingvo simple kiel Giric estis reĝo de la Piktoj aŭ de Alba de 878 ĝis 889.

Malkolmo la 1-a, Máel Coluim mac Domnaill (naskiĝis ĉirkaŭ 900, mortis en 954) estis reĝo de Skotlando de 943 ĝis 954, iĝinta reĝo kiam sia kuzo Konstantino la 1-a (Causantín mac Áeda) abdikis por iĝi monaĥo. Li estis la filo de Donaldo la 2-a (Domnall mac Causantín). Ildulb mac CausantínIndulf (mortis en 962) estis reĝo de Skotlando de 954 ĝis 962. Li estis la filo de Konstantino la 2-a (Causantín mac Áeda); lia patrino eble estis filino de Earl Eadulf la 1-a de Bernicia, kiu estis en ekzilo en Skotlando. Dub mac Maíl ColuimDubh mac Mhaoil Chaluim (mortis en 967) estis reĝo de Skotlando de 962 ĝis 967. Li estis filo de Malkolmo la 1-a (Máel Coluim mac Domnaill) kaj sekvis al la trono kiam Indulf (Ildulb mac Causantín) estis mortigita en 962. Cuilén mac IldulbCailean (mortis en 971) estis reĝo de Skotlando de 967 ĝis 971. Li estis unu el la tri konataj filoj de la reĝo Indulf (Ildulb mac Causantín), la aliaj estantaj Amlaíb kaj Eochaid. Kenneth la 2-a, Cináed mac Maíl ColuimCoinneach mac Mhaoil Chaluim (naskiĝis antaŭ 954 kaj mortis en 995 estis reĝo de Skotlando de 971 ĝis 995. Li estis la patro de Malkolmo la 2-a kaj la filo de Malkolmo la 1-a. Konstantino la 3-a, Causantín mac CuiléinCòiseam mac Chailein (mortis en 997) estis reĝo de Skotlando dum mallonga regado de 995 ĝis 997. Li estis la filo de la reĝo Cuilén. Johano de Fordun nomis lin Constantinus Calvus aŭ esperante Konstantino la Kalva. Kenneth la 3-a, Cináed mac DuibCoinneach mac Dhuibh (naskiĝis antaŭ 967 kaj mortis la 25-an de marto 1005 estis reĝo de Skotlando de 997 ĝis 1005. Li estis la kuzo de lia sekvanto, Malkolmo la 2-a kaj la filo de la reĝo Dub mac Maíl Coluim (mortis en 967).

De la 11-a al la 15-a jarcento redakti

Per venko en la batalo de Carham (1018) Malkolmo la 2-a konkeris Lothian. Malkolmo la 2-a, Máel Coluim mac CináedaMaol Chaluim mac Choinnich (naskiĝis ĉirkaŭ 954 kaj mortis la 25-an de novembro 1034) estis reĝo de Skotlando de 1005 ĝis 1034. Li estis la avo de lia sekvanto, Dunkano la 1-a, kaj la filo de Kenneth la 2-a. Dunkano la 1-a, Donnchad mac CrinainDonnchadh mac Crìonain (naskiĝis ĉirkaŭ 1001 kaj mortis la 15-an de aŭgusto 1040) estis reĝo de Skotlando de 1034 ĝis 1040.

Sub Macbeth, kiu reĝis de 1040 al 1054, la reĝlando ĝuis periodon pacan kaj prosperecan. Ĝi finiĝis pro la atako de Malkolmo la 3-a Canmore. Malkolmo estas la unua invadinto veninte de Anglio. Lulach, Lulach mac Gille CoemgáinLughlagh mac Gille Chomghain (naskiĝis antaŭ 1033, mortis la 17-an de marto 1058) estis reĝo de Skotlando de la 15-a de aŭgusto 1057 ĝis la 17-a de marto 1058. Li estis la filo de la reĝo Gille Coemgáin de Moray, la unua edzo de Gruoch de Skotlando, kaj tiel la vicfrato de Macbeth. Donaldo la 3-a, Domnall mac Donnchada aŭ Dòmhnall mac Dhonnchaidh (naskiĝis antaŭ 1049, mortis en 1099) estis reĝo de Skotlando de 1093 ĝis majo 1094 kaj de la 12-a de novembro 1094 ĝis 1097. Li estis la filo de la Dunkano la 1-a kaj la frato de lia unua antaŭulo Malkolmo la 3-a. Dunkano la 2-a, Donnchad mac Maíl ColuimDonnchadh mac Mhaoil Chaluim (naskiĝis ĉirkaŭ 1060, mortis la 12-an de novembro 1094) estis reĝo de Skotlando de majo ĝis la 12-a de novembro 1094. Li estis la filo de Malkolmo la 3-a, la nevo de Donaldo la 3-a kaj la edzo de Uchtreda of Northumbria. Li kaptis la tronon de Donaldo la 3-a, ĉar li malakceptis ke lia onklo iĝis reĝo.

 
Statuo de Aleksandro la 3-a sur la okcidenta pordo de St. Giles, Edinburgo

Edgar, Étgar mac Maíl CholuimEagar mac Mhaoil Chaluim, (naskiĝis ĉirkaŭ 1074, mortis la 8-an de januaro 1107), estis reĝo de Skotlando de 1097 ĝis 1107. Li estis la kvara filo de Malkolmo la 3-a (Máel Coluim mac Donnchada) kaj Margareta de Wessex (pli malfrue Sankta Margaret) sed la unua kiu estis konsiderita elektebla por la trono post la morto de sia patro. Aleksandro la 1-a, Alaxandair mac Maíl ColuimAlasdair mac Mhaol Chaluim (naskiĝis ĉirkaŭ 1078; mortis la 23-an de aprilo 1124) estis reĝo de Skotlando de 1107 ĝis 1124. Davido la 1-a, Dabíd mac Maíl CholuimDaibhidh I mac [Mhaoil] Chaluim (naskiĝis en 1084, mortis la 24-an de majo 1153) estis reĝo de Skotlando de 1124 ĝis 1153. Li ankaŭ estis Princo de la Kumbrianoj (de 1113 ĝis 1124), Earl de Northampton kaj Huntingdon. Li estis la plej juna filo de Malkolmo la 3-a kaj Margareta de Wessex, Davido loĝis en Skotlando, sed pro la morto de liaj gepatroj en 1093 devis ekzilii kiam lia onklo, Donaldo la 3-a, iĝis reĝo. Malkolmo la 4-a, Máel Coluim mac EanricMaol Chaluim mac Eanraig, (naskiĝis inter la 23-a de aprilo kaj la 24-a de majo 1141, mortis la 9-an de decembro 1165), estis reĝo de Skotlando de la 24-a de majo 1153 ĝis la 9-a de decembro 1165. Li estis la unua filo de Henry, Earl de Huntingdon kaj Northumbria (mortis en 1152) kaj Ada de Warenne. Li sukcesis lian avon Davido la 1-a. Aleksandro la 2-a, Alaxandair mac UilliamAlasdair mac Uilleim (naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1198, mortis la 6-an de julio 1249) estis reĝo de Skotlando de 1214 ĝis 1249. Li estas la sola virseksa filo de la reĝo Vilhelmo la 1-a kaj Ermengarde de Beaumont. Aleksandro la 3-a, Alaxandair mac AlaxandairAlasdair mac Alasdair (naskiĝis 4-an de septembro 1241, mortis la 19-an de marto 1286) estis reĝo de Skotlando de 1249 ĝis 1286.

En tiu tempo komenciĝis franca kultura influo pri arkitekturo, juro, leksiko. Tiun komunan senton renovigos Roberto Bruso (Robert the Brucethe Brus) en 1326 per la traktato de Corbeil.

Ĉe la fino de la 12-a jarcento Skotlando estis tute submetita al Anglio, post la anglaj venkoj en Dunbar kaj Berwick. La Ŝtono de Scone (Stone of SconeStone of Destiny), sur kiu la skotaj reĝoj estis kronataj, estis translokata de Scone al Londono. Eduardo la 1-a (Anglio) la Longfemura (Longshanks) nomumis Johanon de Warenne guberniestro de Skotlando.

La skotoj ekribelis kontraŭ la subpremado sub la gvidado de William Wallace kaj atingas grandan venkon en Stirling Bridge en la jaro 1297. Wallace rekonkeris Berwick kaj rabekskursis Northumberland. En 1298 oni nomumis lin Gardanto de la Reĝlando. La 22-an de julio 1298 Wallace estis batalsuperata en Falkirk.

En 1306 Roberto Bruso iĝis reĝo de Skotlando. En 1314 li transiris la landlimon kaj supervenkis apud Bannockburn. La Batalo de Neville's Cross (Kruco de Neville) okazis dum la Dua Milito de Skota Sendependeco la 17an de Oktobro 1346, je duonmejlo (800 m) el la okcidento de Durham, Anglio, videbla el la Katedralo de Durham. Invadinta Skota armeo de 12,000 homoj estritaj de la reĝo Davido la 2-a (r. 1324–1371) estis venkita suferante grandajn perdojn fare de Angla armeo de proksimume 6–7,000 homoj estritaj de Lord Ralph Neville.

Roberto la 3-a, Raibeart III aŭ Johano Stuarto (naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1337 kaj mortis la 4-an de aprilo 1406) estis reĝo de Skotlando de 1390 ĝis 1406.

Jakobo la 3-a estis reĝo de Skotlando de 1460 ĝis 1488. Li estis la filo de Jakobo la 2-a kaj Maria de Guelders. Li regis kun regentojn dum la unuaj jaroj de sia regado ĉar li estis neplenaĝa. Li ekhavis la dominadon de la insuloj Orkadoj kaj Ŝetlandoj pro sia edzeco kun Margerita de Danio, filino de Kristiano la 1-a. La geedzoj naskis tri filojn, el kiuj estis lia sekvanto: Jakobo la 4-a (1473 - 1513), estonta reĝo. En 1468 Margerita, filino de Kristiano la 1-a reĝo de Danio kaj Norvegio, dote donis al Jakobo la 3-a (Skotlando) la Orkadojn kaj la Ŝetlandojn, norvegajn dum ses jarcentoj.

16-a kaj 17-a jarcentoj redakti

 
Tartano de skota klano

La 8-an de decembro 1542 naskiĝis Maria, filino de Jakobo la 5-a Stuarto. Ŝi fariĝis reĝino je la aĝo de ses jaroj.

En 1558 Maria Stuarta, kiu estis katolika, edziniĝis al la Daŭfeno de Francio. Reveninte hejmen ŝi trovis landon protestanta.

En 1557 areto da protestantaj nobeloj, kontraŭaj al la edziniĝo de Maria kun "papisto" fiksis pakton "inter Dio kaj la popolo" (la Covenant). Inter la subskribintoj estis la grafoj de Argajlo (Argyll), Morton kaj Glencairn kaj Johano ERSKINO (John ERSKINE) de Dun. Ne klaras ĉu Dio subskribis la pakton.

En 1599 Johano Knox, eks-pastro katolika, estis ordinata diservisto de la Eklezio de Skotlando en la katedralo de Edinburgo. Knox iĝos ĉefa gravulo en la lukto pri la trudado de presbiterianismo en Skotlando.

Jakobo Stuarto, filo de Maria kaj Lordo Damley, fariĝis reĝo de Skotlando post la perforta abdiko de lia patrino en 1567. Li estis apenaŭ 13-monata.
La kronon de Anglujo, kiu rajte apartenus al Maria, kies praavino estis Margerita, fratino de Henriko la 8-a Tudoro, ekhavis Elizabeta ĉar ŝi estis protestanta. Post la ekzekuto de Maria kaj la morto de Elizabeto, kiu havas neniun idon, Jakobo ricevis ankaŭ la kronon de Anglio kaj iĝis Jakobo la 1-a de Anglio kaj 6-a de Skotlando (Unuiĝo de la Kronoj, 1603). Jakobo transloĝiĝis al Londono kaj neniam revenis al Skotlando.

Jakobo la 7-a konvertiĝis al katolikismo ĉirkaŭe en 1672. Ekestis paradoksaĵo ĉar katoliko estis la ĉefo de la Eklezio de Anglujo. En 1688 alvenis el Nederlando Vilhelmo Oranĝo (William of ORANGE), kiu akiris la tronon foriginte Jakobon.

18-a jarcento redakti

Post la Akto de Unio de 1707 la historio de Skotlando miksiĝis al la historio de Britujo.
Naskiĝo de la brita flago el la kunfandigo de la krucoj de Sankta Georgo (Anglio) kaj de Sankta Andreo (Skotlando). La partizanoj de la Stuartoj estis fine disbatataj en la Batalo de Culloden en la jaro 1746.

Novaj leĝoj celis la disfaligon de la identeco kaj ekonomiaj strukturoj de la klanoj, faciligis terkonfiskadon, limigis la posedrajton de armiloj, malpermesis al la civiluloj surmeti tartanojn kaj ludi sakŝalmojn (Highlands Dress Proscription Act, 1782).

Ene de la klan-sistemo tero estis konsiderata komuna proprieto. Post multaj generacioj la klanestroj emis amasigi riĉaĵojn kaj fremdiĝi de la aliaj klananoj. En la 18-a jarcento ili plu ne respektis la klanajn rajtojn; la nobelaj klanestroj loĝis en urboj, skotaj aŭ anglaj, kaj eĉ ne parolis la gaelan.
Kiam en la Lowlands iĝis pli profite anstataŭigi homojn per bredbestoj la nobeloj ne hezitis eĉ momenton: la Cheviot- kaj Blackface-ŝafoj rentumis pliege ol kamparanoj. La grandan "sukceson" de la bienposedantoj ekde 1785 oni vokis la clearances (maldensigoj): la kamparanoj estis transplantataj al la malriĉa marbordo.
Post 1820 la rifuĝintoj estis je la limo de la vivrimedoj: la fiŝkaptaĵo malpliiĝis, la lupagoj plialtiĝis.

19-a kaj 20-a jarcentoj redakti

Post jarcentlonga subpremado la registoj "ekkonsciis" pri la viktimoj de la Clearances. Per la Crofters Act de 1886 ili certigis la posedon de la tero al la kamparanoj kaj prizorgis por ke la elpelitoj ricevu kompensojn.

Dum la ekonomia krizo de la jaroj 1920-aj-1930-aj jaroj renaskiĝis la skota naciismo. En 1934 estis fondata la Skota Nacia Partio (Scottish National Party, SNP).

La malkovro de nafto sub Norda Maro revekigis la deziron pri aŭtonomio.

Ekde la 1970-aj jaroj ekzistis laŭpaŝa pliiĝo en la potenco de la skotoj kiuj serĉis kreskantan gradon da esprimo de memregado. En 1979, referendumo okazis pri la ebleco de establado de Skota Parlamento kun internaj, leĝa kaj ekzekutiva povo. La decido okazigi referendumon kondiĉas ke 40 procentoj de ĉiuj elekteblaj balotantoj estas postulataj por aprobi ĝin. En referendumo, subtenantoj de parlamento estis formitaj kun 33 procentoj de la voĉoj, 31 procentoj kontraŭstaris, kaj la resto ne voĉdonis. La oferto maltrafis.

La 11-an de septembro 1997 sekva referendumo okazis pri la sama temo kaj la skotaj voĉdonantoj jesis la projekton de aŭtonomio de la labor-partio. Ĉi-foje la mano de subtenantoj de la skota parlamento estis supre kaj ili gajnis plimulton de 74,3% de la voĉoj. Kiel rezulto, la procezo de delegado de potenco komenciĝis el centra Londono al loka administracio en Skotlando. En la majo de 1999, unuafoje dum tri jarcentoj, la skotoj elektis sian parlamenton. Sekve la skota parlamenta baloto, loka skota parlamento estis establita en Edinburgo kun 129 reprezentantoj, kun multaj potencoj en aferoj de agrikulturo, eduko, medio, sano, loka administracio kaj leĝo.

Skotlando estas balotdistrikto por la Eŭropa Parlamento. La gubernio nuntempe sendas ses reprezentantojn al la parlamento.

En la 21-a jarcento redakti

 
Viskio Johnnie Walker, forte asociita eksporta produkto de skotlando en la mondo.

La centra afero komence de la 21-a jarcento en la skota politiko estis la aspiro de multaj skotoj al aŭtonomio kaj eĉ plena sendependeco de Britio. La skota socio estas dividita pri ĉi tiu demando.

En 2011 la Skota Nacia Partio gajnis plimulton en la Skota Parlamento, kaj sekvante ĝian politikan platformon post multaj monatoj da diskutoj, la 15an de oktobro 2012 interkonsento estis subskribita en Edinburgo inter la Ĉefministro de Britio, David Cameron, kaj la Ĉefministro de Skotlando Alex Salmond, en kiu estis interkonsentita ke referendumo pri skota sendependeco estus okazinta en Skotlando en aŭtuno 2014. Krome, estis interkonsentita ke la rezulto de la referendumo estos fina kaj ke neniu plu diskuto pri la afero iam okazos en la estonteco. Alex Salmond komence petis, ke estu tri respondoj en la referendumo: jes, ne kaj ne kun la pligrandigo de la potencoj de Skotlando, sed Cameron rifuzis kaj konsentis pri nur du respondoj: jes kaj ne.

La 18-a de septembro 2014, la loĝantaroj de skotlando voĉdonis en referendumo pri la establado de sendependa skota ŝtato. En ĝi la loĝantoj de Skotlando estis demanditaj ĉu Skotlando iĝus sendependa ŝtato aŭ restos parto de Britio. La demando farita en la referendumo estis "Ĉu Skotlando devus esti sendependa ŝtato?" (Origine en la angla: "Should Scotland be an independent country?"). En la referendumo havis la rajton voĉdoni por ĉiu loĝanto de Skotlando ek de la aĝo de 16 kaj pli. Kontraŭuloj de skota sendependeco gajnis la referendumon per plimulto de 55% kompare kun 45%, kaj Skotlando restis parto de Britio.

Laŭ la brita parlamenta balotrezulto de 2015, Skotlando estas reprezentita en la brita parlamento fare de 59 parlamentanoj - ĝenerale, depende de ĝia relativa grandeco en la regno. Tradicie, la ministro por eksteraj aferoj por skotaj aferoj estas unu el ili. Parlamentanoj de Skotlando apartenas al kvar partioj:

La 28an de marto 2017 la Skota Parlamento decidis okazigi plian referendumon pri la demando ĉu Skotlando apartiĝos de la Unuiĝinta Reĝlando. Ĉi tio ŝuldiĝas al la ŝanĝoj, kiuj okazis ekde la referendumo de 2014, inkluzive de la decido retiriĝi Brition el EU. Tiu ĉi decido estis ĉefe deklara, ĉar laŭ ekzistanta leĝo, la skota parlamento havas neniun aŭtoritaton fari tian decidon en alia referendumo.

Strukturo de la ŝtato redakti

FIRMA TERO loĝantoj
Aberdeen (urbo) 218.220
Aberdeenshire 223,630
Angus 111.020
Argyll (Argajlo) kaj Bute 139.020
Clackmannan 48.660
Dumbarton kaj Clydebank 97.790
Dumfries kaj Galloway 147.900
Dundee (urbo) 153.710
Edinburgo (ĉefurbo) 441.620
Falkirk (urbo) 142.610
Fife 351.200
Glasgovo (urbo) 623.850
Highland 206.900
Inverclyde 89.990
Midlothian 79.910
Moray 86,250
Norda Ayrshire 90.550
Norda Lanarkshire 326.750
Okcidenta Lothian 146.730
Orienta Ayrshire 123.820
Orienta Dunbartonshire 110.220
Orienta Lothian 85.640
Orienta Renfrewshire 86.780
Perthshire kaj Kinross 130.470
Renfrewshire 176.970
Scottish Borders (Skotaj Limlandoj) 105.300
Stirling (urbo) 81.630
Suda Ayrshire 113.960
Suda Lanarkshire 307.100
ENTUTE 5.048.200
INSULOJ
Okcidentaj Insuloj 29.410
Orkadoj 19.760
Ŝetlandoj 22.830
ENTUTE 72.000
ENTUTE SKOTLANDO 5.120.200

Ŝtatestro estas la reĝ(in)o de Britujo, aktuale Karlo la 3-a.

La ĉefo de la registaro de la Unuiĝinta Regno estas la ĉefministro de la Unuiĝinta Reĝlando, nuntempe Boris Johnson.

La ĉefo de la registaro de Skotlando estas la ĉefministro (First Minister) de Skotlando. La aktuala ĉefministro estas Nicola Sturgeon. La vic-ĉefministro (Deputy First Minister) okupiĝas, kune kun la ĉefministro, pri la internaciaj aferoj de Skotlando. La nuna vic-ĉefministro estas John Swinney.

La leĝfaran povon de la Unuiĝinta Regno praktikas la parlamento de la Unuiĝinta Regno. Skotlando sendas 73 anojn al la londona Ĉambro de la Deputitoj.

La leĝfaran povon en Skotlando praktikas la Skota Parlamento, krom pri tio, kiu apartenas al la kompetenteco de la Brita Parlamento. Oni elektas la parlamenton je du trionoj laŭ la majoritata balotsistemo, je unu triono laŭ la proporcia sistemo. La parlamento leĝdonas en multaj fakoj: sano, instruado, polico, decentrigo, ekonomia evoluado, ktp. Ĝi havas limigitan povon de impostado.

Ekde 1995 lokaj registaroj reorganiziĝis surbaze de 32 unitary authorities ("unuecaj aŭtoritatoj"). Ĝis 1974 Skotlando estis dividata en shires (distriktoj) kaj cities (urboj). La malnovajn distriktojn oni uzas nuntempe nur katastre.
Jen la nuna administra divido de Skotlando enhavas 32 "unuecajn aŭtoritatojn" (29 iamaj "regionaj konsilioj" kaj 3 "insulaj konslioj"). La nombrado de loĝantoj en 2010 (diktipe la urboj) aperas sur la apuda tabelo:

Juro en Skotlando redakti

La skota jura sistemo malsimilas la anglan. Juro en Skotlando baziĝas sur du fontoj, la aro da promulgitaj leĝoj (enacted law) kaj la common law.
La enacted law originiĝas el pluraj leĝfaraj ensembloj: romia juro de la justiniana korpuso, eklezia juro, aktoj de la skota parlamento (antaŭ 1707 kaj post 1999, t.e. kiam ekzistis skota parlamento), reĝaj proklamoj, traktatoj de la Eŭropa Unio aŭ eŭropaj leĝoj, lokaj leĝoj (by-laws).
La common law derivigas sian aŭtoritaton de la verdiktoj de la kortumoj kaj baziĝas sur la skota tradicio jura.

Religioj redakti

Laŭ la popolnombrado de 2001, 42% de la loĝantoj de Skotlando apartenas al la Eklezio de Skotlando (presbiteriana, nun angle Church of Scotland, en la 16-a jarcento origine Kirk of Scotland), kutime vokata the Kirk – kvankam oficialaj membroj estas eta minoritato, ĉirkaŭ 600.000 homoj. La Eklezio de Skotlando havas ĉirkaŭ 1.400 diservistojn.

En 1843 la Libera Eklezio de Skotlando (Free Church of Scotland) disiĝis de la Eklezio de Skotlando.

En 1893 de la Eklezio de Skotlando disiĝis la Libera Eklezio Presbiteriana de Skotlando (Free Presbyterian Church of Scotland), kies celo estas teniĝi kiom eble plej fidela al la origina spirito de la Reformacio.

Je la censo de 2011, 16% de la skotoj (aŭ 800 000 homoj) estis membroj de la Katolika Eklezio de Skotlando. Ĝi havas 2 arĥidiocezojn kaj 6 diocezojn.

Pli malgrandaj kongregacioj estas la Baptista Eklezio, la Metodista Eklezio, la eksterlandaj presbiterianaj eklezioj, la komunumoj juda kaj islama, la bahaanoj, la druidoj, ktp.

Proksimume 28% de la skotoj ne havas religion.

Lingvoj redakti

La angla lingvo en Skotlando redakti

La skotlanda angla (ScotsLallans) estas tre karakteriza en la komunumo de la parolantoj de la angla. Ĝi kaj la nordaj anglaj dialektoj havas multajn karakterizojn komunaj. Ambaŭ devenas de la anglosaksa lingvo parolata norde de rivero Humber.

La ĉefaj fonetikaj kaj skribaj faktoj specifaj de la Scots estas ĉi tiuj:

  • La sonon [x] (ĥ), malaperintan en la angla de Anglio, oni skribas ch (loch [lɔx] (loĥ), lago);
  • La anglosaksa hw oni prononcas [hw] (hŭ) pli malpli kiel en Usono, ne [w] kiel en Anglio, kaj skribas quh (quhyte, white, "blanka");
  • La [a:] de la anglosaksa ne ŝanĝiĝis (ĝi iĝis [o:] en Anglio) (laird, lord)
  • Longecon de vokalo oni indikas per iy (heid [he:d], head, "kapo"; laird, lord);
  • La longaj vokaloj [e:] kaj [o:] ne malaperis (boat [bo:t], ne [bəʊt]; bait [be:t], ne [bæɪt])
  • Longa kaj mallonga u ne diferencas: pool kaj pull [pul] (angla: [pu:l]/[pʊl])
  • k ofte respondas al angla ch (breeks, breeches; kirk, church, "kirko")
  • Oni ĉiam prononcas r (kiel [r], ne [ɹ]);
  • Vokaloj ne ŝanĝiĝas antaŭ r (bird [bird], ne [bœ:d] "birdo"; word, [wɔrd], ne [wœ:d] "vorto")
  • Estas multaj leksikaj malsimilaĵoj (bonnie, beautiful, "bela"; how are you keepin?, how are you?, "Kiel vi fartas?"; the back of nine, past nine, "post la 9-a"; ktp).

Kiel ekzemplo de Scots jen fama poemo de Robert Burns:

Originala versio

O ye wha are sae guid yoursel,
Sae pious and sae holy,
You've nought to do but mark and tell
Your Neebour's fauts and folly!
Whase life is like a weel-gaun mill
Supply'd with store o' water,
The heapet happer's ebbing still,
And still the clap plays clatter.

Esperanta versio

Ho vi kiu estas tiom bona mem,
tiom pia kaj tiom sankta,
vi havas nenion por fari krom marki kaj diri
la misojn kaj stultaĵojn de via najbaro!
Kies vivo estas kiel muelilo bonfunkcianta
provizita per ujo da akvo,
La stakumita ŝutujo ankoraŭ malflosas
Kaj la klapo lude klakas

Komparo inter la tri lingvoj parolataj en Skotlando redakti

Jen, por komparo, tradukoj en la tri lingvoj parolataj en Skotlando de du strofoj el la sepa ĉapitro de La infana raso, ĉefverko de William Auld.

La originala versio

ho, iam mi jubilis super
la marsaj montoj de la persoj
aj, kien do l' ekstaza ĝu', per
kiu verkiĝis vivoversoj?

la akra molo de vespero
en nokta klub', en Kermanŝah,
forpasis kvazaŭ – nu, neĝero? –
kaj mi eĉ ne rimarkis. Aĥ!)

Angla traduko

there was a time that I rejoiced
over the Mars-like Persian mountains
(ah, what ecstatic joy I voiced
who drew life's verse from nature's fountains!)

the acrid mildness of the evening
in a night club in Kermanshah,
it passed – like what? – a melting snowflake?
I did not even notice. Ah!

Skota traduko

langsyne Ah wis sae blithe tae leuk
doon ow'r the Mars-like Persian bens
(ah, whence the ecstatic joy that lens
sic inspiration tae life's beuk)

soor saftness o the gloaming-fa
a nicht-club there in Kermanshah
it passed – whit like? – like meltin sna -
Ah didna syne tak tent o't. ah!

Skotgaela traduko

O, nach do rinn mi gàirdeachas
air beanntan Marsach Phersia
(cia fhad a thèid an t-aoibhneas seo
air son bard bochd na beatha ‘s bith?

buige shearbh an fheasgair sin
an club na h-oidhch’ an Kermanshah
mar phleòdag chaidh e seachad – ach
cha d’thug mi aire idir. Ah!

Skota literaturo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Skota literaturo.

Skota literaturo estas (ĝenerale beletra) literaturo verkita en Skotlando aŭ de skotlandanoj aliloke. Ĝi enhavas verkojn originale verkitajn en la latina, franca, skotgaela, lalansa, britona, esperanta, norena, aŭ aliaj lingvoj.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti