Dundee

urbo en la nordorienta parto de Skotlando

Dundee (Dùn Dèagh en la gaela, Dundio en Esperanto) estas urbo en la nordorienta parto de Skotlando, kaj krome estas unu el la 32 lokaj administraj regionoj ("konsiliaj areoj") de Skotlando. Ĝi situas proksimume 100 kilometrojn norde de Edinburgo, ĉe la norda bordo de la rivero Tay, apud la marbordo de la Norda Maro. Ĝi estas la kvara plej granda urbo de Skotlando, kun ĉirkaŭ 143 000 loĝantoj, aŭ 170 000 se oni inkludas la ĉirkaŭurbajn areojn.

Dundee
442 dundee header.png

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Flago-de-Skotio.svg  Skotlando
Graflando Angus (historie)
Poŝtkodo DD1, DD2, DD3, DD4, DD5 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 148 280  (2016) [+]
Loĝdenso 2 202 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 56° 28′ N, 2° 58′ U (mapo)56.464-2.97Koordinatoj: 56° 28′ N, 2° 58′ U (mapo) [+]
Alto 18 m [+]
Areo 67,33969 km² (67 33. 969 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Situo de Dundee
Situo de Dundee

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Dundee [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Dundee, vidita el la rivero Tay.

Dundio oficiale akiris urban statuson en 1889. Ĝi estas alikonata en la angla kiel la "Urbo de Malkovro" (City of Discovery) pro sia longa scienca historio : el tie foriris la fama antarkta ekspedicio Discovery de Robert Falcon Scott. La ŝipo Discovery revenis al Dundio kaj restas videbla kaj vizitebla ĉe kajo de la urbo.

NomoRedakti

Estas ne konata de kie la nomo "Dundee" venas. En la gaela, ĝi havas la prefikso "Dùn", kiu signifas fortikaĵon aŭ kastelon, kaj la sufikso "Dèagh", eble de la gaela vorto "Dè", kiu signifas fajro. La anglizita versio de la gaela vorto estas uzata por ambaŭ la anglo kaj la skota lingvo versio, kaj la versio en Esperanto, "Dundio", estas ankaŭ el ĉi tiu vorto.

Partneraj urbojRedakti

Inter la partneraj urboj de Dundio estas:

ReferencojRedakti

  1. Les villes amies (La amikaj urboj) (france). Orléans. Alirita 2019-11-15.