Angus
Angus (jen angle, en la skotgaela: Aonghas) estas unu el la 32 lokaj administraj regionoj ("konsiliaj areoj") de Skotlando, krome ĝi estas registra distrikto, historia brita graflando (en Skotlando nomata ŝiro) kaj historia "leŭtenanta areo". Administra centro estas la urbo Forfar. Laŭ takso meze de 2016 en la regiono vivis 116 500 loĝantoj.
Angus | |||||
---|---|---|---|---|---|
skotgaele Aonghas | |||||
administra regiono | |||||
Flago | Blazono | ||||
| |||||
Lando | Skotlando | ||||
Ĉefurbo | Forfar | ||||
- koordinatoj | 57° N, 3° U (mapo)56.666666666667-2.9166666666667Koordinatoj: 57° N, 3° U (mapo) | ||||
Akvokolektejo | 2 181,6419 km² (218 164 ha) [+] | ||||
Areo | 2 181,64 km² (218 164 ha) | ||||
Loĝantaro | 115 820 [+] (2020) | ||||
ISO 3166-2 | GB-ANS | ||||
|
|||||
Angus | |||||
Vikimedia Komunejo: Angus [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
La konsilia regiono bordas Aberdeenshire, la urbon Dundee kaj la regionon Perth kaj Kinross. Ĉefaj industrioj inkludas agrikulturon kaj fiŝkaptadon. En la urbo Montrose en la nordo de la regiono estas signifa farmacia industrio. Alia grava urbo estas Kirriemuir.
Internacie la nomo aparte konatas pro la bova raso Aberdeen angus, kaj pro viandaĵoj faritaj el tiuj bovoj. Krome la nomo ankaŭ uzatas kiel vira persona nomo, aparte en familioj kiuj volas substreki sian ligiĝon al la skotaj tradicioj. Ekzemploj de tiu uzo estas Angus Young kaj Angus Deaton.