Norda maro

Eŭropa maro, inter Britio, Danio, Skandinavio, Germanio, Nederlando, Belgio, kaj Francio; parto de Atlantiko
(Alidirektita el Norda Maro)

La Norda maro estas malprofunda bordomaro en la nordokcidenta Eŭropo. Ĝi estas parto de la Atlantiko kaj situantas sur la eŭropa kontinenta breto. Ĝi troviĝas (laŭ la horloĝa ordo) inter Britio, Norvegio, Svedio, Danio, Germanio, Nederlando, Belgio kaj Francio. Ĝi konektas kun la oceano tra la Angla Kanalo sude kaj tra la Norvega Maro norde. Ĝi estas pli ol 970 km longa kaj 580 km larĝa, kun areo de ĉirkaŭ 750,000 km².

Norda maro
Satelitbildo de la Norda maro
Satelitbildo de la Norda maro

AkvejoAtlantiko

SituoNordokcidenta Eŭropo
- altecom [+]
- koordinatoj56° 0′ 0″ N, 3° 0′ 0″ O (mapo)563Koordinatoj: 56° 0′ 0″ N, 3° 0′ 0″ O (mapo)
Plej malalta punktoNorvega Fosego [+]

Maksimuma profundo700 m
Averaĝa profundo95 m
Areo570 000 km² (57 000 000 ha) [+]
Norda maro
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  North Sea [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Oni ĉiam povis multe navigi kaj fiŝkapti en la maro, kaj tiele estas populara celo por turismo el la ĉirkaŭaj landoj. Lastatempe ekgravis la profito el la fosiliaj brulaĵoj, inter kiuj troviĝas multe da nafto kaj natura gaso ĉi tie. Krome por la produktado de energio gravegas la disvastigon de la Ventoenergio kaj de la marondaj centraloj.

Historie, la Norda maro gravis elstare por aferoj pri geopolitiko kaj milito, partikulare en Norda Eŭropo sed ankaŭ tutmonde tra la povo kion nordeŭropanoj projektis tutmonde dum multo de la Mezepoko kaj eĉ ĝis la moderna epoko. La Norda maro estis la centro de la Vikinga disvastiĝo. Sekve, la Hansa ligo, la Nederlandanoj, kaj la Britoj ĉiu siaflanke serĉis dominadi la Nordan maron kaj tiele la aliron al la merkatoj kaj resursoj de la mondo. Ĉar temas pri la ununuraaliro de Germanio al la oceano, la Norda maro pluestis strategie grava dum ambaŭ Mondmilitoj.

La marbordo de la Nord Maro prezentas diversecon de geologiaj kaj geografiaj karakteroj. En la nordo, profundaj fjordoj kaj krutaj klifoj markas la marbordajn konturojn de Norvegio kaj de Skotlando, dum en la sudo ĝi konsistas unuarange el sablaj strandoj kaj larĝaj kotejaj vadoj. Pro sia densa loĝantaro, forta industriigo, kaj intensa uzado de la maro kaj de ties ĉirkaŭa areo, estis nombraj mediaj problemoj kiuj tuŝis la marajn ekosistemojn. Primediaj problemoj — komune inkludante trofiŝkaptadon, industriajn kaj agrikulturajn alfluaĵojn, dragadon, kaj marrubon inter aliaj — kondukis al nombraj klopodoj por eviti degradadon de la maro dum ankoraŭ oni profitas el ties ekonomiaj disponebloj.

Nseamap.gif

GeografioRedakti

 
Norda maro; oriente, norde de Danio, Skagerrak kaj Kategato; sude, inter Britio kaj Francio, Manika Markolo; norde, la Norvega maro.

La Norda maro troviĝas sur kontinenta soklo, kaj estas preskaŭ izolita de la Atlantiko per la landoj ĉirkaŭ si. La meza profundeco estas nur 94 metrojn, sed la norda parto estas 300 metrojn profunda. Nur la Norvega Fosego estas pli profunda, je pli ol 800 metroj. La kanalo inter la tri Skandinaviaj landoj nomiĝas Skagerrak.

La Norda maro estas limigita de la Orkadoj kaj la orienta marbordo de Granda Britio okcidente[1] kaj la kontinenta marbordo de norda kaj centra Eŭropo oriente kaj sude, ĉe Norvegio, Danio, Germanio, Nederlando, Belgio, kaj Francio.[2] Sudokcidente, trans la Dover-kaleza Markolo, la Norda maro iĝas la Manika Markolo kiu konektas kun la Atlantika Oceano.[1][2] Oriente, ĝi konektas kun la Balta maro tra la mallarĝaj markoloj Skagerrak kaj Kattegat,[2] kiuj separas Danion el Norvegio kaj Svedio respektive.[1] En la nordo ĝi estas limigita de la Ŝetlandoj, kaj konektas kun la Norvega maro, kiu kuŝas en plej nordorienta parto de Atlantiko.[1][3]

La Norda maroestas pli ol 970 km longa kaj 580 km larĝa, kun areo de 750,000 km² kaj volumo de 94,000 km³.[4] Ĉe la bordoj de la Norda maroestas grandaj insuloj kaj arkipelagoj, kiaj Ŝetlandoj, Orkadoj, kaj Frisaj Insuloj.[2] La Norda maroricevas nesalan akvon el nombraj eŭropkontinentaj riverbasenoj, same kiel el la Brita Insularo. Granda parto de la eŭropa akvokolekta areo alfluas en la Nordan maron inkludante akvon el la Balta maro. La plej grandaj kaj ĉefaj riveroj kiuj fluas en la Nordan maron estas la Elbo kaj la riverbaseno de RejnoMozo.[5] Ĉirkaŭ 185 milionoj da personoj loĝas en la akvokolekta areo de la riveroj kiuj alfluas en la Nordan maron, kaj ili loĝas en tre industriigitaj areoj.[6]

Je la fino de la lasta glaciepoko partoj de la Norda maro teriĝis kaj parte estis sen glacio. Tiu regiono oni nomas NordmarlandoDogerlando. Kiam la glacio pludegelis, tiu regiono subakviĝis dum la ĉeflando de la hodiaŭa Norvegujo leviĝis pro tio ke la glacio ne plu subpremis la teron.

Insuloj en Norda maro estas Ferooj.

Riveroj kiuj fluas al la Norda maroRedakti

 
Mapo de Rejno, ĝi estas unu el plej gravaj riveroj kiuj enfluas en la Nordan maron.

MarbordojRedakti

La orienta kaj okcidenta marbordoj de la Norda maro estas dentarecformaj, formitaj de glaĉeroj dum la glaciepokoj. La marbordoj laŭlonge de la plej suda parto estas kovrataj per restaĵoj de kuŝejoj de glaciaj sedimentoj.[1] La Norvegaj montoj eniras en la maron kreante profundajn fjordojn kaj arkipelagojn. Sude de Stavanger, la marbordo mildiĝas, la insuloj iĝas malmultaj.[1] La orienta skota marbordo estas simila, kvankam malpli kruta ol tiuj de Norvegio. El nordoriento de Anglio, la klifoj estas pli malaltaj kaj estas komponita de malpli rezistaj morenoj, kiuj erozias pli facile, kaj tial la marbordoj havas pli rondoformajn konturojn.[7][8] En Nederlando, Belgio kaj en East Anglia la marbordo estas malalta kaj marĉeca.[1] La orienta marbordo kaj sudoriento de la Norda maro (Vadmaro) havas marbordojn kiuj estas ĉefe sablecaj kaj rektaj pro la marborda drivo, aparte laŭlonge de Belgio kaj Danio.[9]

Marborda kontroloRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Fermdigo, Barieroj sur la Tamizo kaj Sudmarlaboroj.
 
La germana nordmara marbordo.

La sudaj marbordaj areoj estis origine inundebenaĵoj kaj marĉa tereno. En areoj speciale tuŝeblaj de ŝtormoj, homoj setliĝis sur altaj digoj kaj sur naturaj areoj de altaj grundoj kiel terlangoj kaj sablejoj (geest).[10]:[302,303] Tiom frue kiom ĝis 500 a.n.e., homoj estis konstruantaj rifuĝmontetojn pli altajn ol la antaŭaj inundeblaj niveloj.[10]:[306,308] Nur ĉirkaŭ la komenco de la Meza mezepoko, en 1200 n.e., la loĝantoj ekkonektis solajn ringodigojn en digolinio laŭlonge de la tuta marbordo, tiel igante amfibiajn regionojn inter lando kaj maro en permanenta solida grundo.[10]

La moderna formo de la digoj suplementita de superfluaj kaj flank-evitaj kanaloj, ekaperis en la 17-a kaj 18-a jarcentoj, konstruitaj en Nederlando.[11] La nordmaraj inundoj de 1953 kaj 1962 estis pelilo al plia plialtigo de la digoj same kiel al la mallongigo de la marborda linio ĝis nuntempe kiel plej malgranda surfaca areo ebla por eviti la punojn fare de maro kaj ŝtormoj.[12] Nuntempe, 27% de Nederlando estas sub marnivelo protektita de digoj, dunoj kaj strandaj ebenaĵoj.[13]

Marborda kontrolo nuntempe konsistas el kelkaj diversaj niveloj.[14] La digodeklivo reduktas la energion de la alvenanta maro, tiel ke la digo mem ne ricevas la tutan frapon.[14] Digoj kiuj kuŝas rekte sur la maro estas speciale plifortigitaj.[14] La digoj estis laŭlonge de la jaroj ripete plialtigitaj, sed foje ĝis 9 m kaj pliebenigitaj por pli bone redukti la onderozion.[15] Kiam la dunoj estas sufiĉe altaj por protekti la teron inter ili el la maro, tiuj dunoj estas replantigitaj per strandoherboj (Ammophila arenaria) por protekti ilin el erozio fare de la vento, avo kaj piedpremado.[16]

Ŝtormaj tajdojRedakti

 
Zuid-Beveland, Nordmara inundo de 1953.

Ciklonaj ŝtormoj minacas precize la marbordojn de Nederlando, Belgio, Germanio, kaj Danio kaj malaltajn areojn de Orienta Anglio aparte ĉe The Wash kaj Fens.[9] Ciklonaj ŝtormoj estas okazigitaj de ŝanĝoj en atmosfera premo kombinitaj kun forta vento kiu kreas ondagadon.[17]

La unua registrita ŝtorma tajdinundo estis Julianenflut, en 17a de Februaro 1164. Je ties ondo, la Jadebusen, (golfo en la marbordo de Germanio), ekformiĝi. Oni registris ŝtormotajdon en 1228 kiu mortigis pli ol 100 000 personoj.[18] En 1362, la Dua Sankt-Marcela Inundo, konata ankaŭ kiel Grote Manndrenke, frapis la tutan sudan marbordon de la Norda maro. Tiamaj kronikoj denove registris pli ol 100 000 mortojn, grandaj partoj de marbordo estis perditaj permanente al la maro, inklude la nune legendan perditan urbon Rungholt.[19] En la 20-a jarcento, la nordmara inundo de 1953 inundis marbordojn de kelkaj landoj kaj kostis pli ol 2 000 vivojn.[20] 315 Hamburganoj mortis en la nordmara inundo de 1962.[21]:[79,86]

CunamojRedakti

Kvankam rare, la Norda maro estis loko de nombraj historie dokumentataj cunamoj. La terglitoj de Storegga estis serio de subakvaj terglitoj, en kiu peco de la norvega kontinenta ŝildo glitis al la Norvegan Maron. Tiuj enormaj terglitoj okazis inter 8150 a.n.e. kaj 6000 a.n.e, kaj okazigis cunamon ĝis 20 m alte kiu forbalais tra la tuta Norda maro, farante la plej grandan efikon al Skotlando kaj al la Ferooj.[22][23] La tertremo de 1580 de la Dovro-kaleza Markolo estas inter la unuaj registritaj tertremoj en la Norda maro mezurita inter 5.6 kaj 5.9 laŭ la skalo Richter. Tiu okazaĵo faris etendan damaĝon en Kalezo kaj pere de la tremo mem kaj eble de la okazigita cunamo, kvankam tio neniam estis konfirmita. La teorio estas ke vasta subakva terglito en la Manika Markolo estis akrigita de la tertremo, kiu siavice okaziigis cunamon.[24] La cunamo akrigita de la Lisbona tertremo en 1755 atingis Holandon, kvanakm la marondoj estis perdintaj sian detruan povon. La plej granda tertremo iam registrita en Britio estis la tertremo de 1931 de la Dogger-benko, kiu estis mezurita je 6.1 laŭ la Skalo de Richter kaj okazigis malgrandan cunamon kiu inundis partojn de la Brita marbordo.[24]

Urboj ĉe la Norda maroRedakti

 
Bergen (Norvegio) ĉe la Norda maro.

GeologioRedakti

La Norda maro estiĝis kiam la superkontinento Pangeo fendiĝis je la fino de la paleozoiko. Dum la mezozoiko estis tertremoj kaj vulkanaj agadoj, kaj la tiama tera regiono malleviĝis, kaj estiĝis unu norda kaj unu suda mara golfo kun vulkana altaĵo en la centro de la maro. Ĝi estas grava fonto de nafto kaj gaso.

Neprofundaj ĉekontinentaj maroj kiel la nuntempa Norda maro delonge ekzistis en la eŭropa kontinenta breto. La rifto kiu formis la nordan parton de la Atlantika Oceano dum la periodoj Ĵurasio kaj Kretaceo, el antaŭ ĉirkaŭ 150 milionoj da jaroj, okazigis la tektonan levon en la Britaj Insuloj.[25] Ekde tiam, neprofunda maro preskaŭ kontinue ekzistis inter la supraj teroj de la Fenoskandia aŭ Balta Ŝildo kaj de la Britaj Insuloj.[26] Tiu antaŭaĵo de la nuntempa Norda maro kreskiĝis kaj dronis pro la leviĝo kaj falo de la marnivelo dum la geologia epoko. Foje ĝi estis konektita kun aliaj neprofundaj maroj, kiel la maro ĉe la Pariza Baseno sudokcidente, la Paratetisa maro sudoriente, aŭ la Tetisa Oceano sude.[27]

Dum la fino de la Kretaco, antaŭ ĉirkaŭ 85 milionoj da jaroj, ĉio el la nuntempa kontinenta Eŭropo escepte Skandinavion estis disigaĵo de insuloj.[28] Ĉirkaŭ la komenca Oligoceno, antaŭ ĉirkaŭ 34 ĝis 28 milionoj da jaroj, la apero de Okcidenta kaj Centra Eŭropo estis preskaŭ komplete separinta la Nordan maron el la Tetisa Oceano, kiu laŭgrade subakviĝis ĝis iĝi la Mediteraneo kiam Suda Eŭropo kaj Sudokcidenta Azio iĝis seka tero.[29] La Norda maro estis fortranĉita el la Manika Markolo pere de mallarĝa terponto ĝis tiu estis rompita almenaŭ de du katastrofaj inundoj inter antaŭ 450 000 kaj 180 000 jaroj.[30][31] Ekde la komenco de la Kvaternaro antaŭ ĉirkaŭ 2.6 milionoj da jaroj, la eŭstazia marnivelo estis malsuprenirinta dum ĉiu glaciepoko kaj poste supreniris denove. Ĉiun fojon la glacitavolo atingis sian plej grandan etendon, kaj la Norda maro iĝis preskaŭ komplete seka. La nuntempa marbordo formiĝis post la lasta glacimaksimumo kiam la maro ekinundis la eŭropan kontinentan breton.[32]

En 2006 ostero estis trovita dum elfosado de nafto en la Norda maro. Analizoj indikis, ke ĝi estis el Plateosaurus el antaŭ 199 ĝis 216 milionoj da jaroj. Tiu estis la plej profunda dinosaŭra fosilio iam trovita kaj la unua trovita ĉe Norvegio.[33]

AkvomasoRedakti

 
Marfluoj ĉefe alvenas de la Atlantiko, kaj foriras laŭ la norvega marbordo.

La meza akvotemperaturo en la somero estas 17 °C, kaj en la vintro 6 °C. La akvo en la Norda maro konsistas de saleta akvo de la Balta maro kaj sala akvo de la Golfa marfluo. La saleco estas proksimume de po 34-35 gramoj da salo por litro da akvo. La ĉefa fluo de akvo iras kontraŭhorloĝe laŭ la bordoj. La Norda maro estas brako de la Atlantiko, kaj ricevas la plej grandan marfluon de la nordokcidenta malfermo, kaj ankaŭ iom da varma marfluo tra la Manika markolo. Tiuj marfluoj foriras laŭ la norvega marbordo.

BiologioRedakti

La Norda maro estas tre produktiva. Fitoplanktono, zooplanktono, fiŝoj kiaj moruo, eglefino kaj plateso estas ekzemplo de la produktoj. Marbirdoj estas rimarkindaj kiaj norda sulo, fulmaro, trifingra mevo kaj aŭkedoj. Foje oni vidas cetacojn kiel balenopterojn, nordajn balenopterojn, bluajn balenojn, nanajn balenopterojn, blanknazajn lagenorinĥojn, longnaĝilajn globicefalojn kaj belugojn. Relative ofte oni vidas focenojn kaj delfenojn.

Tiu maro estas difinita kiel mara ekoregiono laŭ la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj la organizaĵo The Nature Conservancy, kaj tiele biogeografie apartenas al nordeŭropa mara provinco de la Mezvarm-nordatlantika Mara Regno, tiu ĉi estanta unu el la 13 Maraj Regnoj.

Fiŝoj kaj senvertebrulojRedakti

 
Duvalvuloj (Magallana gigas), mituloj kaj anodontoj en Vadmaro en Nederlando.

Kopepodoj kaj alia zooplanktono estas abunda en la Norda maro. Tiuj etaj organismoj estas gravaj elementoj de la manĝoĉeno subtenantaj multajn speciojn de fiŝoj.[34] Ĉirkaŭ 230 speciojn de fiŝoj vivas en la Norda maro. Moruoj, eglefinoj, merlangoj, polakioj, platesoj, soleoj, skombroj, haringoj, trisopteroj, spratoj, kaj sablangiloj estas tre oftaj kaj estas fiŝkaptitaj komerce.[34][35] Pro la variaj profundoj de la Nordmaraj fosejoj kaj diferencoj en salenhavo, temperaturo kaj akvomovado, kelkaj fiŝoj kiel rokfiŝoj kaj siganoj loĝas nur en malgrandaj areoj de Norda maro.[36]

Ankaŭ krustuloj estas ofte troveblaj tra la tuta maro. Norvegaj omaroj, nordaj salikokoj, kaj brunaj krangonoj estas fiŝkaptitaj komerce, sed ankaŭ aliaj specioj de omaroj, salikokoj, ostroj, mituloj kaj anodontoj vivas en la Norda maro.[34] Ĵuse neindiĝenaj specioj setliĝis kiel la Pacifika ostro (Magallana gigas) kaj la soleno (Ensis leei).[35]

BirdojRedakti

 
Fraterkuloj en Farneoj.

La marbordoj de la Norda maro estas hejmo de naturrezervejoj kiel la Estuaro de la rivero Ythan, la Naturrezervejo Fowlsheugh, kaj la insuloj Farneoj en Briio kaj la Nacia parko Vadmaro en Danio, Germanio kaj Nederlando.[34] Tiuj lokoj havigas reproduktejajn habitatojn por dekoj da birdospecioj. Dekoj da milionoj de birdoj uzas areojn de la Norda maro por reproduktado, manĝado, aŭ migroripozejoj ĉiujare. Populacioj de trifingraj mevoj, fraterkuloj, nordaj suloj, nordaj fulmaroj, kaj specioj de petreloj, maranasoj, kolimboj), kormoranoj, mevoj, aŭkoj, kaj ŝternoj, kaj multaj aliaj marbirdoj faras tiujn marbordojn populara areo por birdumado.[34][35]

MarmamulojRedakti

La Norda maro estas hejmo ankaŭ de marmamuloj. fokoj, kaj havenaj focenoj povas esti trovataj laŭlonge de la marbordoj, je marinstalaĵoj, kaj sur insuloj. La plej nordaj insuloj de la Norda maro kiel la Ŝetlandoj estas foje hejmo de la plej granda vario de fokuloj kiel erignatoj, pagofiloj, cistoforoj kaj ringofokoj, kaj eĉ rosmaroj.[37] Nordmaraj cetacoj estas variaj specioj de focenoj, delfenoj kaj balenoj.[35][38]

 
Ina tursiopo kun sia ido en insuleto Moray Firth, Skotlando.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 L.M.A., University of Chicago, Encyclopædia Britannica Macropædia, Europe, 15a eldono, 1985, Encyclopadia Britannica Inc., 18, U.S.A., isbn =0-85229-423-9, paĝoj 832–835
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Ripley, George. (1883) The American Cyclopaedia: A Popular Dictionary of General Knowledge (Digitized 2007-10-11 by Google Books online), D. Appleton and company.
  3. . IV. The Basin of the Norwegian Sea.. Report on Norwegian Fishery and Marine-Investigations Vol. 11 No. 2. Geofysisk Institutt (1909). Alirita 2009-01-09. Arkivigite je 2009-01-14 per la retarkivo Wayback Machine
  4. About the North Sea: Key facts. Safety at Sea project: Norwegian Coastal Administration (2008). Alirita 2008-11-02. Arkivigite je 2008-12-09 per la retarkivo Wayback Machine
  5. Ray, Alan. (2004) Coastal-marine Conservation: Science and Policy (Digitized by Google Books online), Blackwell Publishing. ISBN 0-632-05537-5.
  6. Chapter 5: North Sea (PDF). Environmental Guidebook on the Enclosed Coastal Seas of the World. International Center for the Environmental Management of Enclosed Coastal Seas (2003). Alirita 2008-11-24. Arkivigite je 2008-12-17 per la retarkivo Wayback Machine
  7. Development of the East Riding Coastline. East Riding of Yorkshire Council. Arkivita el la originalo je 10a de Aŭgusto 2007. Alirita 24a de Julio 2007. Arkivigite je 2007-08-10 per la retarkivo Wayback Machine
  8. Holderness Coast United Kingdom. EUROSION Case Study. Alirita 24a de Julio 2007.
  9. 9,0 9,1 (2000) Overview of geography, hydrography and climate of the North Sea (Chapter II of the Quality Status Report).. Convention for the Protection of the Marine Environment of the North-East Atlantic (OSPAR). Arkivigite je 2007-07-10 per la retarkivo Wayback Machine
  10. 10,0 10,1 10,2 Wefer, Gerold. [2002] (2002) Climate Development and History of the North Atlantic Realm: With 16 Tables. Springer, p. 308–310. ISBN 978-3-540-43201-2.
  11. . History of Dutch river flood defences. Environmental History Resources (2006–2007). Alirita 24a de Julio 2007.
  12. North Sea Protection Works – Seven Modern Wonders of World. Compare Infobase Limited (2006–2007). Arkivita el la originalo je 25a de Majo 2007. Alirita 24a de Julio 2007. Arkivigite je 2007-05-25 per la retarkivo Wayback Machine
  13. . Dykes of the Netherlands. About.com – Geography (30a de Januaro 2007). Arkivita el la originalo je 1a de Februaro 2009. Alirita 19a de Julio 2007.
  14. 14,0 14,1 14,2 Science around us: Flexible covering protects imperiled dikes – BASF – The Chemical Company – Corporate Website. BASF. Arkivita el la originalo je 2a de Januaro 2013. Alirita 16a de Januaro 2009. Arkivigite je 2013-01-02 per Archive.today
  15. . Impounded water in Sea Dikes. ICCE (31a de Aŭgusto – 5a de Septembro 2008). Arkivita el la originalo je 5a de Februaro 2009. Alirita 16a de Januaro 2009. Arkivigite je 2009-02-05 per la retarkivo Wayback Machine
  16. Dune Grass Planting. A guide to managing coastal erosion in beach/dune systems – Summary 2. Scottish Natural Heritage (2000). Arkivita el la originalo je 12a de Decembro 2008. Alirita 2a de Novembro 2008. Arkivigite je 2008-12-12 per la retarkivo Wayback Machine
  17. Ingham, J. K.. (1999) “Quaternary”, Atlas of Palaeogeography and Lithofacies. Geological Society of London. ISBN 978-1-86239-055-3.
  18. . Social, economical and political impact of Weather. EMS annual meeting (2a de Oktobro 2008). Arkivita el la originalo je 17a de Decembro 2008. Alirita 4a de Decembro 2008. Arkivigite je 2008-12-17 per la retarkivo Wayback Machine
  19. scinexx | Der Untergang: Die Grote Manndränke – Rungholt Nordsee (germane). MMCD NEW MEDIA (24a de Majo 2008). Alirita 4a de Decembro 2008.
  20. Coastal Flooding: The great flood of 1953. Investigating Rivers. Arkivigite je 2002-11-26 per la retarkivo Wayback Machine
  21. Lamb, H. H.. (1988) Weather, Climate & Human Affairs: A Book of Essays and. Taylor & Francis. ISBN 9780415006743.
  22. Bojanowski, Axel, "Tidal Waves in Europe? Study Sees North Sea Tsunami Risk", Spiegel Online, 11a de Oktobro 2006.
  23. (5a de Aŭgusto 2003) “Record-breaking Height for 8000-Year-Old Tsunami in the North Atlantic”, Eos, Transactions, American Geophysical Union 84 (31), p. 289, 293. doi:10.1029/2003EO310001. 
  24. 24,0 24,1 (2005) A tsunami in Belgium?. Royal Belgian Institute of Natural Sciences. Arkivigite je 2014-04-25 per la retarkivo Wayback Machine
  25. (1975) “Geologic Evolution of North Sea and Its Tectonic Framework”, AAPG Bulletin 59. doi:10.1306/83D91F2E-16C7-11D7-8645000102C1865D. 
  26. Vidu Ziegler (1990) aŭ Glennie (1998) por la disvolvigo de la paleogeografio ĉe la nordmara areo el Ĵurasio antaŭen
  27. . Global reconstructions and North Atlantic paleogeography 440 Ma to Recen (Novembro 2004). Alirita 19a de Novembro 2008.
  28. Glennie, K. W. (1998). Petroleum Geology of the North Sea: Basic Concepts and Recent Advances. Blackwell Publishing. pp. 11–12. ISBN 978-0-632-03845-9.
  29. Smith, A. G.. (2004) Atlas of Mesozoic and Cenozoic Coastlines. Cambridge University Press, p. 27–38. ISBN 978-0-521-60287-7.
  30. (19a de Julio 2007) “Palaeogeography: Europe cut adrift”, Nature 448 (7151), p. 259–60. doi:10.1038/448259a. 
  31. (2007) “Catastrophic flooding origin of shelf valley systems in the English Channel”, Nature 448 (7151), p. 342–5. doi:10.1038/nature06018. 
  32. Sola, M. A.. (2000) Geological Exploration in Murzuq Basin. Elsevier Science B.V.. ISBN 9780080532462.
  33. Lindsey, Kyle (25a de Aprilo 2006) Dinosaur of the Deep. Paleontology Blog. Alirita 23a de Junio 2013.
  34. 34,0 34,1 34,2 34,3 34,4 MarBEF Educational Pullout: The North Sea. Ecoserve. MarBEF Educational Pullout Issue 4. Arkivita el la originalo je 5a de Februaro 2009. Alirita 12a de Januaro 2009. Arkivigite je 2009-02-05 per la retarkivo Wayback Machine
  35. 35,0 35,1 35,2 35,3 Quality Status Report for the Greater North Sea. Convention for the Protection of the Marine Environment of the North-East Atlantic (OSPAR) (2010). Alirita 23a de Junio 2013.
  36. (2009) “Modelling the direct impact of bottom trawling on the North Sea fish community to derive estimates of fishing mortality for non-target fish species”, ICES Journal of Marine Science 66 (9), p. 1985–1998. doi:10.1093/icesjms/fsp162. 
  37. Walrus. Ecomare. Alirita 23a de Junio 2013.
  38. (2a de Aprilo 2005) Whales and dolphins in the North Sea 'on the increase'. Newcastle University Press Release. Arkivigite je 2009-01-01 per la retarkivo Wayback Machine

BibliografioRedakti

  • North Sea. Country Analysis Briefs. Energy Information Administration (EIA) (January 2007). Alirita 2008-01-23.
  • North Sea Facts. Royal Belgian Institute of Natural Sciences. Management Unit of North Sea Mathematical Models. Alirita 2009-02-15. Arkivigite je 2008-06-02 per la retarkivo Wayback Machine
  • Starkey, David J.. (2005) Bridging troubled waters: Conflict and co-operation in the North Sea Region since 1550. Esbjerg [Denmark]: Fiskeri-og Søfartsmuseets. ISBN 87-90982-30-4.
  • Ilyina, Tatjana P. (2007) The fate of persistent organic pollutants in the North Sea multiple year model simulations of [gamma]-HCH, [alpha]-HCH and PCB 153Tatjana P Ilyina;. Berlin ; New York: Springer. ISBN 978-3-540-68163-2.
  • Karlsdóttir, Hrefna M.. (2005) Fishing on common grounds: the consequences of unregulated fisheries of North Sea Herring in the postwar period. Göteborg: Ekonomisk-Historiska Inst., Göteborg Univ.. ISBN 91-85196-62-2.
  • Tiedeke, Thorsten. (2007) North Sea coast: landscape panoramas. Nelson: NZ Visitor; Lancaster: Gazelle Drake Academic. ISBN 978-1-877339-65-3.
  • ed. by Erik Thoen. (2007) Rural history in the North Sea area: a state of the art (Middle Ages – beginning 20th century). Turnhout: Brepols. ISBN 978-2-503-51005-7.
  • Waddington, Clive. (2007) Mesolithic studies in the North Sea Basin and beyond: proceedings of a conference held at Newcastle in 2003. Oxford: Oxbow Books. ISBN 1-84217-224-7.
  • Zeelenberg, Sjoerd. (2005) Offshore wind energy in the North Sea Region: the state of affairs of offshore wind energy projects, national policies and economic, environmental and technological conditions in Denmark, Germany, The Netherlands, Belgium and the United Kingdom. Groningen: University of Groningen. OCLC 71640714.

Eksteraj ligilojRedakti