Meza mezepoko

epoko de Eŭropa historio inter la 11a kaj 13a jarcentoj

Kiel meza mezepoko oni nomas en la mezepokismo la epokon daŭrantan ekde la mezo de la 11-a jarcento ĝis la mezo de la 13-a jarcento en la mezepoko, do proksimume de 1050 ĝis 1250. La historiistoj ligas ĉi tiun terminon ĉefe kun la latinkristana Eŭropo (precipe okcidenta kaj meza Eŭropo). Por la najbaraj bizanca kaj la islama kampoj same kiel por la ekstereŭropa historio la termino tute ne aŭ nur limigite estas ĝusta la, kvankam la historio esplor nepre konsideras ĝuste Bizancon kaj la islaman kulturspacon.

Eŭropo en la jaro 1190

La mezan mezepokon antaŭas la frua mezepoko. La epokon sekvantan la mezan mezepokon oni nomas malfrua mezepoko.

Terminaro redakti

La franca termino Haut Moyen Âge signifas frua mezepoko, komenciĝas do per la popolmigradoj. Al la germana termino Hochmittelalter konvenas en la franca le Moyen Âge classique. Tamen Haute Renaissance kaj Hochrenaissance signifas la saman epokon. Por eviti koliziojn en la internacia lingvo, la vikipedia artikolo Alta mezepoko estas ankaŭ atingebla per frua mezepoko. Ĉi artikolo nomiĝas meza mezepoko, ĉar la termino Alta mezepoko jam estas okupata. Ĝi analogas la germanlingvan Hochmittelalter.

Karakterizaĵoj redakti

La dislimigo de la meza mezepoko de la frua mezepoko okazas diversmaniere. En la esploro estas kutima kiel komenca tempospaco la mezo de la 11-a jarcento, ĉar ekde tiu tempo ekestis ampleksa ŝanĝiĝo en latina Eŭropo. Ekonomie kaj kulture okazis nova disvolviĝo. Tiun ĉi ŝanĝiĝon ekigis loĝantarkreskado daŭranta gis en la 14-a jarcento. Novaj terspacoj devis esti ekkulturataj, la produktmetodoj por la plialtigo de la rikoltoj esti plibonigataj. Tio prosperigis metion kaj komercon (inkluzive novajn komercovojojn) kaj per tio siaflanke la monan ekonomion. Ekestis formiĝo de banka sistemo, precipe en supra Italujo. Ekestis novaj foiroj, kiuj siaflanke plenigis la kasojn de la urboj. Evoluis socia movebleco ne plu konata ekde la antikvo, kaj koncerne la lokon kaj ankaŭ la socian staton. Kun la ekonomia supreniro ankaŭ venis teknikaj progesoj.

La kristanigo estis plejparte finita en norda kaj vastaj partoj de orienta Eŭropo. La eklezio kun sia elfomita papismo disvolvis internen klaran hierarĥion, eksteren ĝi batalis kontraŭ profanaj regantoj pri la superregeco. Tiujn ĉi batalojn pri la potenco multaj samtempuloj kritikis. Ekzemple en Germanujo ekestis en la eklezio reformemaj movadoj. Okazis en tiu ĉi epoko tamen ankaŭ la investitura polemiko same kiel en la sekva tempo konfliktoj inter romiaj-germanaj imperiestroj kaj la papismo. La papoj alstrebis je tio nepre la decidopotencon super la profana regado, kio tamen ne restis sen rifuzo ("Teorio de la Du Glavoj"). La meza mezepoko ankaŭ estis florepoko de la religiaj ordenoj, ekzemple de la CistercianojPremonstratoj.

Ekestis novaj katedralaj kaj monaĥejaj lernejoj, ĉefe oni fondis la unuajn universitatojn. Tiuj ĉi precipe instruis teologion, medicinon (aparte en Francujo) kaj juron (aparte en Italujo kaj speciale en Bolonjo). Tiun ĉi klerigo-revolucion ebligis la remalkovro de antikvaj skribaĵoj (kiel tiuj de Aristotelo), kiuj atingis el la araba kaj bizanca spaco okcidentan Eŭropon. Sekve de tio nun la skolastiko destinis la sciencan pensadon.

Legado kaj skribado ne plu estis nur lertecoj de la Klerikaro, kvankam jam en la frua mezepoko ekzistis kelkaj profanuloj, kiuj disponis pri ĉi tiuj konoj. Ankaŭ kelkaj oficistoj kaj nobeluloj tion lernis. La literaturo servis la novajn legantojn, ne nur priverkante spiritajn kaj filozofiajn temojn. Oni ne plu verkis nur en la latina, sed ankaŭ en la naciaj lingvoj. La pentristoj pentris krom religiajn bildojn ankaŭ tiajn pri naturo kaj ĉiutago. En la arĥitekturo superregis la romaniko. Tiuj homoj, kiu disponis pri mono, povis relative sekure kaj libere moviĝi ene de vastaj partoj de Eŭropo.

Ankaŭ komenciĝis la Krucmilitoj en okcidentan Azion, kiuj pli malfrue ankaŭ direktiĝis kontraŭ la islama sudo de Hispanujo kaj kontraŭ la baltaj popoloj. La meza mezepoko krom tio estis la florepoko de la kavalireco, kiu sin novdifinis ĝuste pro ĉi tiuj Krucmilitoj (vidu Kavalira ordeno).

Sur la ŝtata kampo okazis novformiĝo. la romia-germana imperio perdis sian superregan pozicion. La regecon de la Saliidoj skuis la investitura polemiko en la malfrua 11-a kaj frua 12-a jarcentoj. La Ŝtaŭfoj en la 12-a kaj 13-a jarcentoj ne sukcesis, malebligi la perdon de la reĝopotencon en la imperio, ankaŭ ĉar ilia politiko pri Italujo ligis fortajn militfortojn en Imperia Italujo. Dum tio Francujo kaj Anglujo akiris pli kaj pli politikan influon. La angla dinastio de la Plantaĝenetoj disponis samtempe pri grandaj bienposedaĵoj en Francujo, kio kaŭzis ripete batalagadojn kun la francaj reĝoj, kiuj solidigis siaflanke sian potencon en la 12-a kaj 13-a jarcentoj. Bizanco perdis en la 11-a jarcento preskaŭ tutan Malgrand-Azion al la Turko-Selĝukoj, reakiris partojn de tio en la 12-a jarcento, estis tamen post la fatala Kvara Krucmilito nur regiona potenco.

Literaturo redakti

  • The New Cambridge Medieval History. volumoj 4 ĝis 5. Kembriĝo 1999–2004.
  • Gebhardt. Handbuch der deutschen Geschichte. Volumoj 4 ĝis 6. Stutgarto 2003sj. [grava manlibro, ankoraŭ aperonta]
  • Michael Borgolte: Europa entdeckt seine Vielfalt. 1050–1250. (Handbuch der Geschichte Europas 3), Stutgarto 2002. [Enkonduko kun multaj literaturindikoj]
  • Hermann Jakobs: Kirchenreform und Hochmittelalter 1046–1215 (Oldenbourg Grundriss der Geschichte 7). Munkeno 1999.