Malfermi la ĉefan menuon
Abatejo Prémontré (1780)
Norbert el Xanten
Nuntempa premonstrata habito)

Premonstratoj estas ordeno de kanonikoj obeantaj ordenan regularon, sed ili ne estas monaĥoj. La ordeno estis fondita en 1121 en la franca urbo Prémontré de Norberto el Xanten, tial ili estas nomataj ankaŭ norbertanoj. Iliaj principoj estas asketismo kaj karitato. Ekzemple la germana mistikulo Hermann Joseph von Steinfeld estis ano de tiu ĉi ordeno.

HistorioRedakti

La premonstratoj nombriĝas inter la reformitaj fondaĵoj klaŭstraj de la 11-a kaj de la 12-a jarcentoj. Norberto el Xanten estis kanoniko de nobla origino kun grava ĉekortega posteno. Tuj li decidis, savite el mortodanĝero, ŝanĝi la vivon (en 1115). La ordenfondinto ja surmetis la frokon en Siegburg sen vivi inter ordenanoj: tiun privilegion li ricevis fare de papo Gelaso la 2-a. Li klopodis ankaŭ perigi pacon inter diversajn kverelantojn en Francujo kaj Germanujo. La sevkintajn jarojn lia amiko, la episkopo de Laon, konvinkis lin daŭre translokiĝi en sian regionon. En malbonveniga, marŝa regiono li fondis en 1121 la monakejon Prémonstré (latine: Praemonstratum) laŭ la regulo de Sankta Aŭgusteno. La akiro de Kappenberg en Vestfalio gvidis Norberton tamen reen en Germanujon. Li estis amiko kun lia moŝto ĉefepiskopa Frederiko de Kolonjo. Baldaŭ li ankaŭ gajnis influon grandan sur imperiestron Lotaro la 3-a kiu helpis doni al Norberto je ĉefepiskopecon en eklezie iom sovaĝigita Magdeburgo. Sed la troa asketismo de Norberto ne tro taŭgis por tia nevroraba kaj maltrankvila posteno kaj li ekkverelis kontraŭvole kun multaj. Nur post lia morto en 1134 la ordeno de la premonstratoj povis ekflori en tiu ĉi regiono kaj tre valoris por la germanigo de slavaj landoj.

StrukturoRedakti

La ordeno havis 30 provincojn, el kiuj po unu estris unu distriktestro (circarius). Paralele la fondintaj klaŭstroj daŭre posedis apartajn rajtojn pri filioj kaj fondaĵoj diversaj. La plej grandan renomon gxuis la malnovaj monakejoj de Prémontré, Saint Martin, Floreff kaj Cuissy, kies anoj ade rajtis kontroviziti ĉiujn aliajn monakejon. La abato de Prémontré aŭtomate gvidis la ordenon. Nur la saksia ero havis eksterordajn privilegiojn kiel ankaŭ la hispanaj. La kostumoj blankaj de la ordenanoj konsistas el tuniko, skapulario, ĉapo kaj bereto. Ekzistas ankaŭ virinaj monakejoj.

MonaĥejojRedakti

Fonto de la esperantlingva formoRedakti

FontoRedakti

Götzinger, E.: Reallexicon der Deutschen Altertümer. Leipzig 1885., p. 807-808, kio relegeblas interrete tie ĉi.

Eksteraj ligilojRedakti