Kolonjo

urbo en Germanio

Kolonjo (germane Köln /keln/ [kʰœln], france Cologne /kolonj/ [kɔ.lɔɲ], angle Cologne /koloŭn/ [kəˈloʊn], nederlande Keulen [ˈkøːlə(n)], ripuare Kölle) estas granda urbo en okcidenta Germanio sur ambaŭ bordoj de la rivero Rejno en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Kolonjo estas la sidejo de la distriktaro Kolonjo. Kolonjo, kiel la nomo indikas, estis kolonio de Romio proksima de la limo de la imperio. En 50 la romia imperiestro Klaŭdio nomis la urbon laŭ sia edzino Agripina: Colonia Claudia Ara Agrippinensium. Kompreneble, la nomo mallongiĝis. La bela urbo havis ekde romiaj tempoj multajn judojn kaj estis la elirpunkto de la alorienta migrado de la judoj tra la nuna Germanio, Pollando kaj Rusio dum 500-1900. La komunumo konsistas el 9 urbaj distriktoj („Stadtbezirke“) kun entute 86 urbopartoj („Stadtteile“). Unu urboparto plej ofte similas al iama urbeto aŭ vilaĝo, escepte de la centra urbo („Innenstadt“): Ĝi formas sian propran urban distrikton, kiu konsistas el 5 urbopartoj. Lasta pligrandigo de la urbo ĝis nun: 1975.

  • loko: 50° 56' norde, 6° 57' oriente
  • horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Kolonjo
Blazono
Kolonjo (Germanio)
Kolonjo (Germanio)
DEC

Map

Flago
Hansa urbometropolo • Roman city • urba komunumo de Germanio • urbego • eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio • milionurbo • Libera regna urbo
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Köln
Distrikto eksterdistrikta urbo
Regiono Rejnlando
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 02 21
0 22 03 (urboparto Porz sen kvartalo Poll)
0 22 32 ( urboparto Meschenich)
0 22 33 ( urbopartoj Hochkirchen kaj Rondorf)
0 22 34 (urbopartoj Lövenich, Weiden kaj Marsdorf)
0 22 36 (urbopartoj Godorf, Hahnwald, Immendorf, komerca zono Rodenkirchen, Sürth kaj Weiß)
Poŝtkodo 50441–51149
Aŭtomobila kodo K
Oficiala Municipokodo 05315000
NUTS DEA23
Subdivido 9 urbodistriktoj (Stadtbezirke) kun 86 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Henriette Reker
Partio de komunumestro sen
Adreso de la administrejo Rathaus
50667 Köln
Demografio
Loĝantaro 1084831 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 57′ N, 6° 57′ O (mapo)50.9422222222226.9577777777778Koordinatoj: 50° 57′ N, 6° 57′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 37 - 118 m
Areo 405 km²
Oficiala retejo https://www.stadt-koeln.de
vdr

Vidindaĵoj redakti

 
La okcidenta fasado de la Katedralo de Kolonjo.

Historio redakti

Vidu ankaŭ : elektoepiskopujo Kolonjo

En la 5-a jarcento, rego de la urbo iris al la frankoj. Poste Karolo la Granda starigis ĉefepiskopon en Kolonjo. La ĉefepiskopoj de la urbo fariĝis princoj de la Sankta Romia Imperio kaj regis la urbon ĝis 1288. Eĉ hodiaŭ Kolonjo estas grava centro de germana katolikismo kaj havas la plej grandan gotikan katedralon (jen bildo [1]) de Eŭropo: ĝiaj turoj estas 157 m altaj kaj en ĝi troviĝas relikvio, kiu onidire enhavas la korpajn postrestaĵojn de la tri reĝoj.

Ekde 1288 post la batalo ĉe Worringen komenciĝis la „libera“ stato de la urbo (fakte, per la senpotencigo de la princepiskopo) kaj resp. 1475 (oficialigo per la imperiestro) ĝis 1794 Kolonjo estis libera urbo, tio signifas, ke ĝi estis submetata nur al la imperiestro. Ĝi prosperis kiel membro de la Hansa Ligo ĝis la 16-a jarcento. En la epoko de la religiaj konfliktoj la urbo komencis malprosperi. Dum la 16-a jarcento, tri ĉefepiskopoj de Kolonjo konvertis al protestantismo, kaj tio kaŭzis gravan konflikton kun Bavario. La Kolonja Milito (germane: Kölnischer Krieg, Truchsessicher Krieg) estis konflikto, kiun efektivigis de 1583 ĝis 1588 ĉefe elektepiskopaj kolonjaj kaj bavaraj trupoj. La milito malsukcesigis la provon, ŝanĝi la ĉefepiskopujon Kolonjo en heredeblan, protestantan duklandon.

En 1794 Francio aneksis la landon maldekstran de la Rejno kaj sekve ankaŭ Kolonjon.

En 1815, post la militoj de Napoleono la 1-a de Francio, Rejnlando kaj Vestfalio estis donitaj al Prusio. La provinca ĉefurbo de Rejnlando fariĝis Koblenz, sed Kolonjo estis (kaj estas) sidejo de unu el la granddistriktoj en la regiono. La 19a jarcento kunportis industrian kaj ekonomian reviviĝon de la urbo kaj la finkonstruon de la katedralo, komencita en la 13a jarcento. Grava por la evoluo estis interalie la trajnlinio Kolonjo-Antverpeno, per kiu oni transportis Ruhr-regionan karbon al la oceano, kaj kiu estis unu el la unuaj internaciaj trajnkonektoj.

Post la 1-a Mondmilito la venkintoj devigis la detruon de ĉiuj fortikaĵoj ĉirkaŭ Kolonjo, kaj la urbo estis okupata de britaj soldatoj (ĝis 1926). La 12an de marto 1933 la nacisocialistoj, post premo kaj perforto, laŭ la balotoj fariĝis la plej granda frakcio en la urboparlamento. La postan tagon la katolik-partia urbestro Konrad Adenauer fuĝis.

Dum la regado de la nacisocialistoj la Rejnlando denove fariĝis parto de la germana armea teritorio (1936), kaj ekde 1942 fariĝis unu el la ĉefaj celoj de la usonaj kaj britaj bombatakoj. En 1940 la diktaturo forprenis la kolonjajn ciganojn, la postan jaron la kolonjajn judojn.

Post la 2-a Mondmilito la tute detruita Kolonjo estis okupata unue de la usona armeo, kiu reinstalis Konrad Adenauer kiel urbestron, kaj baldaŭ poste de la brita armeo, kiu malinstalis lin: fakte pro lia memstareco, oficiale pro lia "malkapableco". Kvar jarojn poste Konrad Adenauer fariĝis la unua ĉefministro de Federacia Respubliko Germanio.

Kolonjo, ne la ĉefurbo sed la plej granda metropolo de la nova regiona ŝtato Nordrejn-Vestfalio, evoluis denove al riĉa kaj kulturplena urbo, interalie kun la Okcidentgermana Radio en 1956, la samjare finrestaŭrita katedralo, la Romia-Ĝermana Muzeo en 1974, la muzeo Wallraff-Richartz en 1986. De 1949 ĝis 1999, kiam la iom pli suda Bonn estis la sidejo de la registaro kaj parlamento de la Federacia Respubliko de Germanio, Kolonjo havis iel la statuson de "krom-ĉefurbo".

Ĝis 1994 Germanio estis okupita de la venkintaj potencoj, sed la politika influo de la okcidentaj venkintoj jam rapide post 1949/1952 plimalfortiĝis. Tamen restis en Nordrejn-Vestfalio la brita regulo, ke la urbanoj elektas la urboparlamenton kaj tiu poste elektas la ĉefurbestron (neprofesian) kaj la urbodirektoron (plenofican, ĉefon de la administrado). Dum 1994 tio estis ŝanĝita: ekde 1999 la kolonjanoj unuafoje rekte elektis sian ĉefurbestron.

Administra divido redakti

Rheinauhafen (en esperanto: haveno en la apud-rejna herbejo) nomiĝas la iama haveno en la urba sudo de Kolonjo (Germanujo). Nuntempe la tereno estas uzata kiel loĝo-, oficejo-, servo- kaj industrio-areo.

Neubrück estas kvartalo ĉe la dekstra bordo de Rejno en Kolonjo, en la distrikto Kalk.

Transporto redakti

Amaskomunikiloj redakti

Kölner Stadt-Anzeiger estas germana regiona gazeto. Ĝi fondiĝis en Kolonjo kaj havas sian centran redakcion tie. Gazetaj eldonoj ekde la 14-a de novembro 1876 aperas ĉiun lundon ĝis sabaton.

Gefiloj de la urbo redakti

Aliaj rilataj personoj redakti

Partneraj urboj redakti

Inter la partneraj urboj estas

Per ĉirkaŭaj teritorioj iom post iom aligitaj al la urbo, Kolonjo transprenis partnerecojn kun la urboj de   Benfleet/Castle Point (Britio),   Igny (Francio),   Diepenbeek (Belgio),   Brive-la-Gaillarde (Francio),   Dunstable (Britio),   Eygelshoven/Kerkrade (Nederlando),   Wattignies (Francio) kaj   Hazebrouck (Francio).

 
Kolonjo estis unu el la gastigantaj urboj de la Futbala Mondpokalo 2006

Futbala Mondpokalo 2006 redakti

Inter la 9a de junio kaj la 9a je julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo, interalie en Kolonjo. En la tute trakonstruita stadiono, kiu dum la turniro havis 40.590 sidlokojn, okazis pluraj matĉoj.

Karnavalo redakti

La kolonja karnavalo estas serioza afero por Kolonjanoj.

Urba arkivo redakti

La urba arkivo de Kolonjo estis la plej grava urba arkivo en Germanio ĝis sia kolapso la 3-an de marto 2009.

 
en la mezepoka festohalo Gürzenich en somero 1933 okazis la inaŭguro kaj pluraj vesperaj solenaĵoj de la 25-a UK de Esperanto

Esperanto en Kolonjo redakti

En Kolonjo okazis interalie la 25-a Universala Kongreso de Esperanto de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 1933; la kongreson antaŭis gravaj malfaciloj pro la tiamaj politikaj ŝanĝoj; Judoj ne rajtas partopreni la UK-on , La nazia urbestro partoprenis la UK-on dum inauguro. okazis interkonsento sur koncepto de nacioj pri la organizo.

Ekde 1920 tie aperis la grava esperantlingva gazeto Heroldo de Esperanto. Originale semajna, ĝi estis (kaj daŭre estas, kvankam nun trisemajna) la plej ofte aperanta gazeto en Esperanto. Politike kaj religie sendependa (sed fakte modere orientita), ĝi pretervivis la unuan persekuton de la nazia reĝimo, sed dum 1936 devis migri al Nederlando.

 
urboprospekto de Kolonjo, aparta eldono okaze de la 30-a IS

Inter la 27-a de decembro 1961 kaj la 3-a de januaro 1962 cetere la 5-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Kolonjo kaj pritraktis la temon "Usono kaj Sovetunio - ĉu eblas kunekzisto de la du kontraŭaj socisistemoj". Ankaŭ la 12-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo inter la 27-a de decembro 1968 kaj la 3-a de januaro 1969 - post la politike kirla jaro 1968 - okazis en Kolonjo, ĉi-foje en la urboparto Deutz oriente de la Rejno, kaj pritraktis la temon "Sociologiaj aspektoj de l'nuntempo". Triafoje dum la jarŝanĝo 1986 / 1987, do komence de la jaro de centjariĝo de la internacia lingvo Kolonjo (ĉi-foje denove okcidente de la Rejno) gastigis la, nun 30-an, Internacian Seminarion sub la temo "Internacia kulturo en praktiko - Esperanto 100-jara" - tiun eventon partoprenis preskaŭ 400 seminarianoj, por la lernejana kaj studenta aranĝo rekorda nombro. En la nordokcidenta urboparto Ossendorf situas strato nomata "Zamenhofstraße". Ekzistas loka klubo „KEK“ (Kolonja Esperanto-Klubo).

Esperantistoj de Kolonjo redakti

Inter la aparte konataj esperantistoj de Kolonjo estas ekzemple

Galerio redakti

urbocentra rejna panoramo (maldekstre la katedralo, dekstre la kvartalo Deutz)

 


Eksteraj ligiloj redakti