Rejnlando

RejnlandoRejnio (germanlingve: Rheinland [RAJNlant]) estas germana (ne-oficiala) regiono en la okcidenta parto de la lando je ambaŭ flankoj de la rivero Rejno de la ĉirkaŭaĵo de Majenco ĝis la nederlanda landlimo. Ĝi kongruas pli-malpli kun la iama prusa Rejn-provinco. Post la venko super Napoleono oni transdonis tiun ĉi regionon al la reĝlando Prusio. Unue la prusoj instalis du provincojn sur tiu teritorio, sed baldaŭ ili unuigis ilin.

Rhineland.jpg
Rhineland
Mapo de Rejnlando de la jaro 1905
Renkontiĝo de la riveroj Mozelo kaj Rejno en la Deutsches Eck, "Germana Angulo") en Koblenco (el la latina vorto confluentes, kiu signifas "fandado de riveroj")
Lorelai de Emil Krupa-Krupinski (1899)

Plejparte, la difino de la areo estas kultura: la loĝantoj de la Rejna regiono havas sian propran lingvon (Kelŝ) same kiel manĝaĵon, muzikon, arton kaj folkloron. La areo estas konata kiel insulo de malpli seriozeco, facilanimeco, amo por la bona vivo kaj neformaleco kompare kun aliaj areoj en Germanio.

La du plej grandaj kaj plej gravaj urboj en la regiono estas Kolonjo, kiu fidele reprezentas la karakteron kaj kulturon de la regiono, kaj Bonn. En Rejnlando, kaj precipe laŭlonge de Rejno, estas multaj banurboj; en la nomoj de multaj el ili estas la prefikso bad, kiu signifas en la germana - banoj. Du el la plej konataj el tiuj urboj estas Bad Münstereifel (unu el la plej vizititaj lokoj en Germanio) kaj Bad Honnef.

La Traktato de Versajlo, subskribita en 1919, kondiĉis ke Germanio ne estus permesita eniri sian armeon en la regionon aŭ konstrui fortikaĵojn tie, por krei bufron inter Germanio kaj Francio, Luksemburgio, Belgio kaj Nederlando. Sekvante la traktaton, la Sarlando ankaŭ estis apartigita de la Rejnlando, kaj transdonita al la kontrolo de la Ligo de Nacioj, ĝis ĝi revenis laŭ decido en loka referendumo, al germana kontrolo.

Malmulte post la Unua mondmilito kelkaj Rejnlandanoj (la t. n. separatistoj) eĉ provis starigi propran ŝtaton, sed tio nur estis mallonga epizodo.

Dum la 1920-aj jaroj, francaj, belgaj kaj britaj trupoj eniris la Rejnlandon, kaj precipe la Ruhr-regiono (kiu nuntempe ne estas difinita kiel parto de Rejno) pro nerespekto de la Traktato de Versajlo fare de la germanoj, kaj unuavice la pago de kompenso al Francio. La Traktato de Locarno de 1925 ripetis la klaŭzojn parolantajn pri la demilitarigo, kaj sekve la eksterlandaj armeaj fortoj eliris la regionon.

Komence de 1936 Adolf Hitler ordigis invadon de la Rejna regiono, la limo kun Francio, kiu estis demilitarigita sub la Traktato de Versajlo. Kelkaj germanaj armekomandantoj kontraŭis la movon, sed konsentis post persvadado de Hitler ke Francio kaj Anglio farus nenion, kaj la germana armeo eniris la areon malobee al la Traktato de Versajlo kaj la Lucernaj Interkonsentoj. La manko de respondo de Francio, kaj la malforta protesto de Britio, estis perceptitaj kiel alia kolono de la repacpolitiko direkte al Germanio sojle de Dua Mondmilito.

Post la Dua mondmilito la nordo fariĝis parto de la brita okupteritorio kaj la sudo parto de la franca teritorio. El tiu tempo rezultis la ekiĝo de la landeroj Nordrejn-Vestfalio (el la „brita“ parto de Rejnlando kun la iama prusa provinco Vestfalio kaj la princlando Lipo) kaj Rejnlando-Palatinato (el la „franca“ parto de Rejnlando kun la iama bavara provinco Palatinato).

Vidu ankaŭRedakti