Rejnlando-Palatinato

federacia lando de Germanio
Federacia Lando
Rejnlando-Palatinato

Flago
Blazono
Bazaj informoj
ĉefurbo: Majenco
areo: 19.854 km²
loĝantoj: 4 159 150
(fine de decembro 2022)
loĝdenso: 207 loĝantoj/km²
ŝuldoj : 7,46 €/loĝanto (fine de 2002)
ŝuldoj entute: 30,6 Mrd. € (fine de 2018)
ISO 3166-2: DE-RP
oficiala retejo: www.rheinland-pfalz.de
Esperanto-asocio: Rejnlando-Palatinata Esperanto-Ligo
Politiko
ĉefministro: Malu Dreyer (SPD)
(ekde 2013-01-16)
reganta(j) partio(j): SPD
101 mandatoj en
la landa parlamento
ekde marto 2021:
registaro (55):
SPD 39
Grüne 10
FDP 6

opozicio (46):
CDU 31
AfD 9
FW (Liberaj Balotantoj) 6

lasta elekto: 14-a de marto 2021
sekva elekto: laŭplane en 2026
Reprezento en la
Federacio Konsilo
:
4 voĉoj
Situo en Germanio

Rejnlando-Palatinato (germane: Rheinland-Pfalz, [rajnlant pfalc]) estas federacia lando de Germanio. Ĝi kovras areon de 19 848 kvadrataj kilometroj en la sudokcidento de la ŝtato, kaj fine de decembro 2022 havis 4 159 150 loĝantojn.

Gravaj urboj estas interalie Majenco, Kaiserslautern, Koblenco, Ludwigshafen, Treviro kaj Worms. La lando konsistas el 24 distriktoj kaj 12 eksterdistriktaj urboj.

Administra divido redakti

 
180

distriktoj redakti

(nombroj laŭ la dekstra mapo)

  1. Ahrweiler
  2. Altenkirchen
  3. Alzey-Worms
  4. Bad Dürkheim
  5. Bad Kreuznach
  6. Bernkastel-Wittlich
  7. Birkenfeld
  8. Cochem-Zell
  1. Donnersberg
  2. Bitburg-Prüm
  3. Germersheim
  4. Kaiserslautern
  5. Kusel
  6. Majenco-Bingen, germane Mainz-Bingen
  7. Mayen-Koblenco, germane Mayen-Koblenz
  8. Neuwied
  1. Rhein-Hunsrück
  2. Rhein-Lahn
  3. Rhein-Pfalz (antaŭe Ludwigshafen)
  4. Südliche Weinstraße
  5. Südwestpfalz
  6. Treviro-Saarburg, germane Trier-Saarburg
  7. Vulkaneifel
  8. Westerwald

Eksterdistriktaj urboj redakti

(kun regiona aŭtokodo)

  1. Frankenthal (Palatinato) (FT)
  2. Kaiserslautern (KL)
  3. Koblenco, germane Koblenz (KO)
  4. Landau (Palatinato) (LD)
  5. Ludwigshafen (LU)
  6. Majenco, germane Mainz (MZ)
  1. Neustadt an der Weinstraße (NW)
  2. Pirmasens (PS)
  3. Speyer (SP)
  4. Treviro, germane Trier (TR)
  5. Worms (WO)
  6. Zweibrücken (ZW)

Geografio redakti

Nordpalatinata montolando aŭ germane Nordpfälzer Bergland, mallonge ankaŭ Palatinata montolando, estas mezmontaro en la germanaj federacaj landoj Rejnlando-Palatinato kaj Sarlando. La plej granda parto situas en Palatinato.

Alzeyer Hügelland, Rheinhessisches Hügelland, Rheinhessisches Tafel- und Hügelland aŭ montetarlando de Alzey estas regiono en la distrikto Alzey-Worms kaj distrikto Donnersberg en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝia surfaco estas ĉirkaŭ 275 km² kaj ĝi estas je 336.7 m super marnivelo.

La Naturparko Vulkaneifel situas en la distriktoj Bernkastel-Wittlich, Cochem-Zell kaj la Vulkaneifel en Rejnlando-Palatinato. La naturparko situas en la mezmontaro Ejfelo kaj estas samtempe geoparko.

La germana-belga Naturparko Altaj Marĉoj-Ejfelo (germane: Naturpark Hohe Venneifel), kies germana parto ankaŭ nomiĝas Naturpark Nordeifel, estas limtranspaŝa naturparko kun partoj en la germanaj federaciaj landoj Nordrejn-Vestfalio kaj Rejnlando-Palatinato respektive la belga provinco Lieĝo.

Amaskomunikiloj redakti

Esperanto en Rejnlando-Palatinato redakti

La regiona reprezentanto de la Germana Esperanto-Asocio estas Germana Esperanto-Asocio Landa Ligo Rejnlando-Palatinato, mallonge Esperanto-RLP. Ĝia celo estas antauenigo de internaciaj kontaktoj helpe de Esperanto, speciale kun amikoj en orienta Francio kaj Luksemburgo (aŭ Francujo kaj Luksemburgio). Ĝi varbas por Esperanto en la germana kaj por la federacia lando en Esperanto. La ligo estis fondita post la malfondo de la antaŭa Sud-Okcident-Germana Esperanto-Ligo (SOGELO), kiu ne samlimis kun la federacilandaj limoj.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti