Socialdemokratia Partio de Germanio

partio en Germanio

La Socialdemokratia Partio de Germanio (germane: Sozialdemokratische Partei Deutschlands, SPD) estas unu el la du plej grandaj politikaj partioj en Germanio (apud la kristandemokratia partio CDU). Ĝi ankaŭ estas la plej maljuna partio de Germanio.

Socialdemokratia Partio de Germanio
Sozialdemokratische Partei Deutschlands
Emblemo de Socialdemokratia Partio de Germanio
politika partio en Germanio • granda partio • socialdemokratia partio
Lando  Germanio
Estro Saskia Esken kaj Norbert Walter-Borjans
Fondiĝo La 23-an de majo 1875
Ĉefa sidejo Willy Brandt-Haus, D-10911 Berlino
Ideologio Socialdemokratio, demokratia socialismo, centrismo
Internacia aliĝo Socialista Internacio, en Eŭropa Unio: Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj
Junulara organizaĵo Jusos
Retejo https://www.spd.de/
vdr
Socialdemokratia Partio de Germanio
Sozialdemokratische Partei Deutschlands
emblemo
politika partio en Germanio • granda partio • socialdemokratia partio
Komenco 23-a de majo 1863 vd
Antaŭe General German Workers' Association • Social Democratic Workers' Party of Germany • Social Democratic Party in the GDR vd
Poste SpartakistojUnabhängige Sozialdemokratische Partei Deutschlands vd
Lando(j) GermanioVajmara RespublikoGermana Imperiestra Regno vd
Ideologio

socialdemokratiokontraŭfaŝismoporeŭropismoatlantikismo

Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Kevin Kühnert • Franz MünteferingOlaf Scholz • Klaus Uwe Benneter • Hubertus HeilAndrea Nahles • Yasmin Fahimi • Katarina BarleyHubertus Heil • Lars Klingbeil vd
Ĉefestro(j) Saskia Esken • Lars Klingbeil • Kurt Schumacher • Erich Ollenhauer • Willy Brandt • Hans-Jochen Vogel • Björn Engholm • Johannes RauRudolf ScharpingOskar LafontaineGerhard SchröderFranz MünteferingMatthias PlatzeckKurt BeckFrank-Walter SteinmeierFranz MünteferingSigmar GabrielMartin SchulzAndrea Nahles • Norbert Walter-Borjans vd
Membro de Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj • Progresema Alianco • Socialista Internacio • Eŭropa Movado Germanio • Laborista kaj Socialista Internacio vd
Filioj SPD Baden-Württemberg • BayernSPD • SPD Berlin • SPD Brandenburg • SPD Bremen • SPD Hamburg • SPD-Landesverband Hessen • SPD Mecklenburg-Vorpommern • Q2207537 • SPD North Rhine-Westphalia • SPD Saarland • SPD Sachsen • Q2207547 • SPD Schleswig-Holstein • Sozialdemokratische Partei Deutschlands. Landesverband Thüringen • Q117600119Q123821085 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
"Kontraŭ novaj nukleaj elektraj centraloj!" - partia afiŝo por la naciaj balotoj de 2005

La komenco de la partio estis la agado de politikistoj kaj pensuloj kiel Ferdinand Lasalo kaj Edward Bernstein, kiuj subtenis socialismon kaj vidis la vojon al ĝia realiĝo kunlabore kun la ŝtato. La partio havas siajn radikojn en la germana laborista movado, kaj en la pasinteco pli emis al la socialisma ideologio, kaj ankoraŭ estas membro de la Socialisma Internacio, kaj membro de la eŭropa ombrela partio la Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj.

La partio servis komence de sia ekzisto kiel la voĉo de la germana laborista movado, kaj en la tempo de la Germana Imperiestra Regno kelkfoje estis la plej potenca partio en la Reichstag, kreante disbranĉigan mekanismon de "ŝtato ene de ŝtato". Post la germana malvenko en la unua mondmilito en 1918 la partio estis inter la fondintoj de la Vajmara Respubliko, kiam la partiulo, Friedrich Ebert, fariĝis la unua prezidanto de la respubliko.

De 1998 ĝis 2005 ĝi formis la germanan registaron en koalicio kun la verda partio; en 2005-2009 kaj ekde 2013 formas ĝin en "granda koalicio" kun la kristandemokratia partio CDU. En 2013, ĝi markis 150 jarojn de sia fondiĝo, kun pli ol 600.000 membroj. La partio nuntempe havas ĉirkaŭ 12.500 filiojn organizitajn en 350 subdistriktoj kaj dudek distriktoj, kaj kunigas ene de ili ĉirkaŭ 600.000 partianojn.

La nuntempaj geprezidantoj de SPD estas Saskia Esken kaj Norbert Walter-Borjans.

En majo 2017 la Socialdemokrata Partio de Germanio deklaris BDS antisemita organizo.

Vorwärts estas gazeto kreita en 1876 kiel "centra organo de socialdemokratio en Germanio". Ĝis la nuntempo ĝi estas la partia gazeto de la Socialdemokratia Partio de Germanio.

Programoj redakti

La partio dum la pasinto decidis pri la sekvaj programoj:

  • 1869 Programo de Eisenach de la Sozialdemokratische Arbeiterpartei (SDAP) - Socialdemokratia Laborista Partio.
  • 1875 Programo de Gotha: Unuiĝo de la laboristaj partioj SDAP kaj ADAV (Ĝenerala Germana Laborista Asociacio).
  • 1891 Programo de Erfurto de la SPD: Alceli la potencon per demokratiaj balotoj anstataŭ per revolucio. La programo estiĝis sub forta influenco de Karl Kautsky kaj Eduard Bernstein.
  • 1921 Programo de Görlitz: SPD kaj USPD (Sendependa Socialdemokratia Partio de Germanio). Estiĝas du socialistaj partioj.
  • 1925 Programo de Heidelberg: Postulo: Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo. La programon konceptis Eduard Bernstein kaj reviziis Rudolf Hilferding.
  • 1959 Programo de Godesberg: Popolpartio de demokratia socialismo kun la konstato: Tiuj estas antagonismoj de nia tempo.
  • 1989 Programo de Berlino: Aktuala programo de la SPD kun la komenco: Tio, kion ni volas.

Partiestroj ekde 1945 redakti

Vidu ankaŭ redakti