Martin Schulz

germana politikisto

Martin SCHULZ [ŝulc] (naskiĝis la 20-an de decembro 1955 en Hehlrath, nun parto de Eschweiler) estas germana politikisto kaj de 1994 membro de la Eŭropa Parlamento. De 2004 li tie estis estro de la frakcio Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj, kiu de 2009 portas la nomon Progresema Alianco de Socialistoj kaj Demokratoj. Ekde januaro 2012 ĝis januaro 2017 li estis prezidanto de la Eŭropa Parlamento. Profesie Martin Schulz fakte estas librovendisto.

Martin Schulz
Persona informo
Martin Schulz
Naskiĝo 20-an de decembro 1955 (1955-12-20) (68-jaraĝa)
en Hehlrath
Lingvoj germanaanglafrancanederlandaitalahispana vd
Loĝloko Würselen vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Heilig-Geist-Gymnasium vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio
Subskribo Martin Schulz
Familio
Patro Albert Schulz vd
Patrino Clara Schulz vd
Edz(in)o Inge Schulz vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo politikisto • librovendisto • verkisto de nefikcio • partoprenanto de internacia forumo vd
Laborkampo politiko vd
Aktiva en WürselenStrasburgoBruseloBerlino vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Schulz konatiĝis al iom vasta publiko, kiam la 2-an de julio 2003 li esprimis kritikon pri la itala ĉefministro Silvio Berlusconi, parolante pri "viruso de konfliktantaj interesoj". Berlusconi respondis al li nur, ke li proponos lin por la rolo de ekstermeja ĉef-prizonulo en filmo. Tio kaŭzis certan diplomatian misetoson inter Italio kaj Germanio.

Post la eŭropaj balotoj de 2009 Schulz prokrastis la konsenton de la parlamento al dua ofic-periodo de la Eŭropa Komisiono de José Manuel Barroso, diskutigante pri la belgo Guy Verhofstadt kiel komisionestro.

En januaro 2017, la Socialdemokratia Partio de Germanio nomumis lin kandidato por kanceliero en la parlamenta baloto en septembro samjare kontraŭ Angela Merkel. La partio faris lin prezidanto de la partio je 19-a de marto 2017. En la baloto lia partio perdis voĉojn kaj falis de ĉ. 25 al 20 procentoj. Schulz restis parti-prezidanto kaj estas cetere membro de la parlamenta frakcio.

En februaro 2018, la SPD decidis ke ĝi eniros novan koalicion kun la kristandemokratroj. Schulz deziris fordoni la parti-prezidantecon kaj fariĝi ministro pri eksterlandaj aferoj. Tio renkontis multe da kritiko en la partio, ĉar li antaŭe ĉiam rifuzis fariĝi ministro en kabineto de Angela Merkel. Fine li restis ekster la kabineto kaj estas ekde tiam simpla parlamentano. La partiprezidantecon transprenis en aprilo 2018 Andrea Nahles.


Antaŭe:Prezidanto de la Eŭropa ParlamentoPoste:
Jerzy Buzek20122014 kaj 2014-2017Antonio Tajani