Komisiono Barroso (2004–2009)

La Komisiono Barroso estas la Eŭropa Komisiono prezidata de José Manuel Durão Barroso, enoficiĝinta la 22-a de novembro 2004 post voĉdono de la Eŭropa Parlamento je la 18-a de novembro, kun 449 favoraj, 149 malfavoraj kaj 82 sindetenaj voĉoj.

Komence la Komisiono estis enoficiĝonta la 1-an de novembro 2004, sed, kaŭze de la opozicio de la Eŭropa Parlamento pri la elekto de kelkaj komisaroj, Barroso devis fari rearanĝon. La itala Rocco Buttiglione (proponita kiel Vicprezidanto kaj Komisaro pri Justico, Libereco kaj Sekureco) estis anstataŭata per Franco Frattini; Ingrida Udre (proponita de Latvio pri Impostoj kaj Dogana Unio) estis anstataŭata de la hungara László Kovács, kiu komence estis proponita pri Energio.

PrezidantoRedakti

MembrojRedakti

Klarigo:   [     ] Maldekstro/Socialistoj - [     ] Dekstro/Konservativuloj - [     ] Liberaluloj

Komisaro Nacio Tasko Kompetenteco Partio
Margot Wallström   Svedio Vicprezidanto Instituciaj rilatoj kaj komunikadstrategio SAP
Joaquín Almunia   Hispanio Vicprezidanto Ekonomiaj kaj monaj aferoj PSOE
Günter Verheugen   Germanio Vicprezidanto Entreprenoj kaj industrio SPD
Franco Frattini   Italio Vicprezidanto Justico, Libereco kaj Secureco FI
Jacques Barrot   Francio Vicprezidanto Transportado UMP
Siim Kallas   Estonio Vicprezidanto Administra aferoj, revizorado kaj kontraŭfraŭda lukto ER
Charlie McCreevy   Irlando Komisaro Interna merkato kaj servoj Fianna Fáil
Mariann Fischer Boel   Danio Komisaro Agrikulturo kaj kampara progresigo Venstre
Neelie Kroes   Nederlando Komisaro Konkurenco VVD
Peter Mandelson   Britio Komisaro Komerco Laborista
Joe Borg   Malto Komisaro Fiŝado kaj maraj aferoj NP
Stavros Dimas   Grekio Komisaro Medio ND
Markos Kyprianou   Kipro Komisaro Saneco DK
Louis Michel   Belgio Komisaro Progresigo kaj humaneca helpo MR
Olli Rehn   Finnlando Komisaro Larĝiĝo SK
Vladimir Špidla   Ĉeĥio Komisaro Okupateco, socialaj aferoj kaj egalaj oportunecoj ČSSD
László Kovács   Hungario Komisaro Fiskeco kaj doganunuiĝo MSZP
Dalia Grybauskaitė   Litovio Komisaro Financa programado kaj bilanco
Benita Ferrero-Waldner   Aŭstrio Komisaro Eksteraj rilatoj kaj Eŭropa politiko de najbaroj ÖVP
Ján Figeľ   Slovakio Komisaro Instruado, edukado kaj kulturo KDH
Danuta Hübner   Pollando Komisaro Regiona politiko
Andris Piebalgs   Latvio Komisaro Energio LC
Janez Potočnik   Slovenio Komisaro Scienco kaj esploro Liberala
Viviane Reding   Luksemburgo Komisaro Informsocio kaj amaskomunikiloj EPP
Meglena Kuneva   Bulgario Komisaro Defendo de la konsumantoj NDSV
Leonard Orban   Rumanio Komisaro Plurlingveco
Antaŭe:Eŭropa KomisionoPoste: 
Komisiono Prodi22-a de novembro 200431-a de oktobro 2009Komisiono Barroso 2