Kipro

lando, konsistanta el insuloj en Mediteraneo, sudaj de duoninsulo Anatolio (Turkio) kaj orientaj el Sirio kaj Libano, la plej granda el kiuj estas la samnoma insulo Kipro

Kipro (greke Κύπρος Kýpros, turke Kıbrıs, oficiale la Respubliko Kipro, greke Κυπριακή Δημοκρατία Kypriakí Dimokratía, turke Kıbrıs Cumhuriyeti) estas lando sur la insulo Kipro en la orienta Mediteraneo, 113 km sude de Turkio. La internacie rekonata ŝtato kovras preskaŭ la tuton de la insula teritorio de 9.251 km² (mankas nur du britaj militistaj bazoj), fakte tamen nur la pli grandan sudan parton de 5.895 5.8 km², ĉar la nordan trionon okupis Turkio en 1974 kaj tie oni starigis la Turkan Respublikon Norda Kipro, kiu estis agnoskata nur de Turkio.

Kipro
Κυπριακή Δημοκρατία
Kıbrıs Cumhuriyeti
Respubliko Kipro

Flago de Kipro

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Imnos is tin Eleftherian
Situo
suverena ŝtatolandoinsula lando • Mediteranea lando • dividita lando • ŝtato • pridisputata teritorio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Nikozio
Oficiala(j) lingvo(j) greka kaj turka
Uzata(j) lingvo(j) turka lingvo, moderna greka lingvo, kipra araba lingvo, greka lingvo
Plej ofta(j) religio(j) ortodoksuloj kaj islamanoj
Areo 9,251 km²
- % de akvo 0 %
Loĝantaro 1 141 166 (2013)
Horzono +2

UTC+3 (somere)

Interreta domajno cy
Landokodo CY
Telefona kodo 357
Plej alta punkto Olimpo
Plej malalta punkto Mediteraneo
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro Nikos Anastasiades
Ĉefministro Nikos Ĥristodulidis
Nacia tago 16-an de aŭgusto
Sendependiĝo disde Britio 16-an de aŭgusto 1960
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)
MEP laŭ 2019
– suma $ 24,99 mlrd
– pokapa $ 28 888
Esperanto-movado
Landa E-asocio Kipra Esperanto Asocio

Koordinatoj35° 0′ N, 33° 0′ O (mapo)3533
- koordinatoj35° 0′ N, 33° 0′ O (mapo)3533Koordinatoj: 35° 0′ N, 33° 0′ O (mapo) [+]
Plej alta punktoOlimpo [+]
Plej malalta punktoMediteraneo [+]
Areo9 242,45 km² (924 245 ha) [+]
Loĝantaro1 141 166 [+] (2013)
HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00, Orient-Eŭropa Horzono, Orient-Eŭropa somera tempo, Azio/Nikozio [+]
Map
Kipro

Vikimedia Komunejo:  Cyprus [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Kvankam geografie la insulo apartenas al Azio (Azio estas parto de la kontinento Eŭrazio) (je 113 km sude de Turkio, je 120 km okcidente de Sirio kaj je 150 km oriente de la plej proksima insulo de Grekio, nome insulo Kastellórizo), la plej multaj insulanoj sentas sin eŭropanoj. Ekde la 1-a de majo 2004 la Respubliko Kipro apartenas al la Eŭropa Unio. La 1-an de januaro 2007 la nacia valuto kipra pundo anstataŭiĝis per la komuna eŭropa valuto Eŭro, kaj en la Eŭrozono ekde tiam cirkulas ankaŭ kipraj eŭro-moneroj.

Elkosma bildo de Kipro

Datumoj redakti

  • Landkodo: CY.
  • E-nomo: [a] Kipro, Respubliko Kipro; [o] Kipra Respubliko.
  • Nacia nomo: Κύπρος, do Kipros (greke), Kıbrıs (turke); Κυπριακή Δημοκρατία - Kipriake Dimokratia (greke), Kıbrıs Cumhuriyeti (turke).
  • Etimologio: la landnomo devenas de latina formo de la vorto "kupro" – cuprum; de antikveco la lando estis riĉa de kupraj krudaĵoj.
  • Areo: 9251 km², inter ili 37 % estas okupitaj de Turkio.
  • Politika sistemo: dividita demokratia respubliko (greka kaj turka zonoj).
  • Ŝtatestro: prezidento Dimitris Ĥristofias (de 2008 ĝis 2013) en la greka zono kaj prezidento Mehmet Ali Talat en la turka zono.
  • Ĉefurbo: Nikozio (313 mil, dividita en du partojn).
  • Urboj: Limasolo (235 mil), Larnaka (83 mil), Pafoso (63 mil).
  • Loĝantaro: 734 mil (1995), nur en la greka areo. De la tuta loĝantaro dum la jaro 1974 78 % estis grekoj kaj 18 % turkoj. Tridek jarojn poste, dum la jaro 2004, temis pri proksimume 70 % da grekoj kaj 30 % da turkoj. En 2019 la loĝantoro de la tuta insulo estas aproksime taksata 1 189 000.
  • Ŝtataj lingvoj: greka kaj turka
  • Kredantoj: ortodoksuloj kaj islamanoj.
  • Eksporto: vestaĵoj, ŝuoj, vino, terpomoj, citrusaj fruktoj.
  • Organizoj: UNO (1960), EU (2004)
  • Prahistorio: Nekropolo de Amantuso ĉe Limasol
  • Historio: Dum la jaro 1963 ekis milita kontraŭstaro inter la grekaj kaj turkaj loĝantoj. En 1974 en la norda parto de la insulo la armeo de Turkio alterigis siajn militfortojn kaj okupis ĝin. Pli poste, dum 1983, ĉi tie estis proklamita "Turka Respubliko Norda Kipro". La turkoj deklaris, ke tiu paŝo estis reago kontraŭ tiuj fortoj, kiuj penis unuigi Kipron kun Grekio.
  • Heredaĵoj: Pafoso, monumentoj de Troodosa montaro.

Geografio redakti

 
Mapo de Kipro
 
Topografio de Kipro

Kipro estas insulo de Azio en la Maro Mediteraneo, sude de Turkio. Ĝi estas la tria laŭ grando en tiu maro post Sicilio kaj Sardio.

Lokiĝo: je 360 km oriente de Grekio, 300 km norde de Egiptio, 105 km okcidente de Sirio kaj 75 km sude de Turkio.

Totala Surfaco: 9.250 km² (el kiuj, 3.355 km² troviĝas sub la regado de la memproklamita Turka Respubliko Norda Kipro.

Marbordo: 648 km

Klimato: mezvarma - mediteranea kun varmaj kaj sekaj someroj kaj malvarmaj vintroj. Pluvokvanto averaĝa jare eseas de 500 mm, kaj pluvo de decembro al februaro reprezentas preskaŭ du trionojn de la jara totalo.

Tereno: Lando ĉefe montara kun du montoĉenoj: Pentadaktilo, norde, kaj Troodos, sudokcidente, kiu kronas en la pinto de la Monto Olimpo (1 952 m). Inter ili troviĝas la plej granda ebenaĵo, nome Mesaoria.

Ekstremaj punktoj

Punkto plej malalta: marnivelo 0m.

Punkto plej alta: Monto Olimpo 1.952m.

Uzo de la tero

Plugebla tero: 10,81%

Konstantaj terkulturejoj: 4,32%

Aliaj: 84,87% (2005)

Akvumado: 400 km² (2003)

Naturaj Riskoj
  • Meza vulkana aktivado (kaj tertrema).
  • Sekeco.

Ekonomio redakti

 
Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Kipro, 2019

Historie, la ekonomio de Kipro baziĝis en la pasinteco sur agrikulturaj kultivaĵoj kiel hordeo, tritiko, citruso, vitoj, olivoj, terpomoj, legomoj kaj fruktoj kaj ŝafoj. Agrikulturo daŭre estas signifa branĉo de la vilaĝa ekonomio, sed ĝi suferas pro manko de akvo, de tutmonda konkurenco el triamondaj landoj, kaj de junularoj forlasantaj la vilaĝon en favoro de la grandurbo. Krom agrikulturo, kampara turismo kaj malpeza industrio ankaŭ troveblas en multaj vilaĝoj.

La ekonomio de Kipro estas klare malfaciligita de la divido de la insulo en du teritorioj. Ĝi havas ekonomion tre vundeblan, pli solidigita ekde la eniro en la Eŭropa Unio, kun forta dependo de la sektoro de servoj kaj problemoj de izoleco rilate la reston de Eŭropo.

La eksporto el la turka parto inkluzivas ĉefe legomojn kaj fruktojn, dum la eksporto el la greka parto inkluzivas ankaŭ terpomojn, citrusajn fruktojn, karoboj, vinon, fruktojn kaj legomojn, vestaĵojn, ledoproduktojn kaj medikamentojn.

En la lastaj 25 jaroj, Kipro paŝis el dependo de agrikulturo (kie nur la produktado de citruso havas relativan komercan gravecon), al have de strukturo pli kongrua kun la eŭropa kunteksto, kun pli influa graveco de la sektoro de industrio kiu respondecas pri plej parto de la eksportado kaj dungas 25% de la loĝantaro.

Preskaŭ 70% dependas de la sektoro de servoj, kaj precize de turismo. La geografia lokigo proksime de Mezoriento provokas grandajn oscilojn el jaro al jaro por iĝi grava turismejo. Sed ekde la 21-a jarcento, la ekonomio de Kipro dependas signife de turismo de Eŭropo. Milionoj da turistoj amasiĝas al la insulo ĉiujare por ĝui ĝiajn strandojn printempe, somere kaj aŭtune, kaj la skiejojn en Troodos vintre. La insulo ankaŭ havas arkeologiajn restaĵojn de la greka periodo, kaj ferio kaj konvaleskaj hejmoj konstruitaj dum la periodo kiam la insulo estis sub brita rego.

Atentintas ke la insulo ankaŭ havas specialan turisman industrion ligitan al la "geedzindustrio" ĉar multaj paroj kiuj renkontas malfacilaĵojn por geedziĝi en sia propra lando geedziĝas sur la insulo, inter ili judoj de Israelo kiuj ne estas interesitaj aŭ kapablaj geedziĝi en Israelo ial ajn.

En 2003, Kipro estis akceptita al la Eŭropa Unio. La 1-an de januaro 2008, Kipro iĝis plenrajta lando en la Eŭrozono. La oficiala kurzo fiksita por konvertiĝo al Eŭro estas 1,71 Eŭro al unu kipra pundo.

En marto 2013, eksplodis profunda ekonomia krizo, sub la influo de la eŭropa ŝuldkrizo, en kiu la Banko de Kipro, la plej granda en la lando, kolapsis, kaŭzante severan bankan krizon kaj grandan perdon de kontantmono.

La ŝiparo de Kipro (uzante flago de oportuno) estas la kvara plej granda de la mondo kaj produktas aliajn enspezojn.

Historio redakti

Kipro estis koloniita de diversaj kulturoj laŭlonge de la historio. La mikena civilizo alvenis ĉirkaŭ la 17-a jarcento a.K.., kaj poste setlis koloniojn de Fenicio kaj Grekio. La faraono Tutmoso la 3-a de Egiptio submetis la insulon en la jaro 16-a jarcento a.K. kaj devigis ĝin pagi impostojn, kio daŭris ĝis kiam la egipta hegemonio estis anstataŭita de la hititoj (kiuj nomigis Alasija Kipron en sia lingvo) en la 13-a jarcento a.K.. Post la invado de la marpopoloj (proksimume 1200 a.K.), la akeoj-grekoj setlis en la insulo (ĉirkaŭ 1100 a.K.), kaj decidis pri la formo de ĝia kultura identeco. La judoj nomigis ĝin Kittim.

La asirianoj invadis la insulon en la jaro 800 a.K., ĝis kiam la faraono Amasis rekonkeris la insulon en la jaro 600 a.K., kaj poste li estis anstataŭita de la persoj post la konkero de Egiptio fare de tiuj. Salamis, la plej pova de la diversaj regnurboj de Kipro en tiu epoko ribeliĝis kontraŭ la persa dominado en la jaro 499 a.K. (el tiu epoko estas la Tabulo de Idalion), sub la reĝo Onisilos; kaj tiu ribelo kaj postaj grekaj klopodoj liberigi Kipron malsukcesis, inter ili tiuj de la reĝo Evagoro de Salamis, en la jaro 345 a.K.. Tamen, en la jaro 331 a.K. Aleksandro la Granda liberigis Kipron el la persoj reinkludante ĝin en la grekian mondon. La kipra floto helpis lin konkeri Fenicion.

Post la morto de Aleksandro la Granda, Kipro estis celo de rivalaĵoj inter la generaloj kiuj sukcedis lin pro ĝia riĉeco kaj strategia situo, kaj ĝi flais finfine sub la dominado de la Ptolemeoj de Egipto. La Romia Imperio, finfine, konkeris la insulon en la jaro 57 a.K.

Post la jaro 45 de nia Erao, la predikistoj Sankta Paŭlo kaj Sankta Barnabaso enmetis la kristanismon en la insulo kaj Kipro estis la unua regiono de la mondo regita de kristano.

Post la falo de la Romia Imperio, Kipro pasis al dominado de Bizanco, Arabio kaj Grekio, ĝis 1192 kiam ĝi estis konkerita de la krucmilitistoj estritaj de Rikardo Leonkorulo (kiu kroniĝis kiel Reĝo de Kipro). Johano la 2-a de Luzinjano (1418-1458) estis reĝo de Kipro kaj Armenio kaj ankaŭ titulara reĝo de Jerusalemo inter 1432 kaj 1458, estinte antaŭe titulara Princo de Antiokio.

La Venecia respubliko dominis super Kipro ekde 1489, ĝis la invado de la Otomana Imperio en 1570. Post la Kongreso de Berlino, Kipro eniris en administrado de Britio la 12an de julio de 1878, kaj iĝis oficiale kolonio en 1914, je la komenco de la Unua Mondmilito.

En 1931 komencis la unuaj insurekcioj favore la enosis (unuigo de Kipro kun Grekio). Post la fino de la Dua Mondmilito, la grekokipranoj pliigas la premon por la fino de la brita dominado. La ĉefepiskopo Makarios la 3-a estris la kampanjon por la enosis, kaj li estis ekzilita al la Sejŝeloj en 1956 post serio da atencoj en la insulo.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Konflikto de Kipro.

En 1960, Turkio, Grekio kaj Britio - kune kun la turkokipra kaj grekokipra komunumoj - subskribis traktaton kiu deklaras la sendependecon de la insulo kaj la britan posedon de la bazoj de Akrotiri kaj Dekelia. Makarios ricevis la Prezidentecon. Kipro estis membro (kaj kunfondiga membro) de la Movado de Nealiancitaj Landoj de 1961 ĝis 2013. La konstitucio indikas, ke la turkokipranoj ricevos la vicprezidentecon, kaj havos vetoan povon. Tiu partikularo konstitucio devigita de Britio malfaciligis la funkciadon de la ŝtato kaj la rilatoj inter greko- kaj turkokipranoj malstreĉiĝis, enfluante en eksplodoj de violento interkomunuma de 1963 kaj 1967.

 
Kastelo de Kirenio.

La 15-an de julio de 1974 porgreka puĉo deponis la legitiman registaron, kio provokis la reagon de Turkio, kiu invadis kaj okupis milite la nordan trionon de la insulo, malplenumante la internacian legitimecon. Tiu estis la deveno de la Turka Respubliko Norda Kipro, ŝtato de facto agnoskata nur de Turkio kaj la Organizaĵo de la Islama konferenco.

La Respubliko Kipro iĝis membro de la Eŭropa Unio la 1-an de majo 2004, kiam oni aplikis planon por la reunuiĝo apogita de Unuiĝintaj Nacioj. Tamen, per referendo ĝi estis malakceptita de 76% de la grekokipranoj.

En la prezidentaj balotoj, post la dua rondiro de la elektado, la 24-an de februaro de 2008, venkis, per 53,36% de la voĉdonoj, Dimitris Ĥristofias, ĝenerala sekretario de la Komunisma Partio de Kipro (AKEL, iam Progresista Partio de la Laboristoj de Kipro), kontraŭ la 46,64% de la eksministro de Eksteraj Aferoj Ioannis Kasulides. Unu el la celoj de lia kandidateco estis la rekomenco de la negocado por la reunuigo de Kipro.

Teritoria organizado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Teritoria organizado de Kipro.
 
Mapo de la insulo Kipro kun la administraj dividoj

Kulturo redakti

Kipra kuirarto estas kuirarto de Kipro kaj proksime rilata al la greka kaj turka kuirartoj; ĝi ankaŭ estis influita de bizanca, franca, itala, kataluna, otomana kaj mezorienta kuirartoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti