17-a jarcento a.K.

jarcento antaŭ nia erao

La 17-a jarcento antaŭ Kristo komenciĝis la 1-an de januaro 1700 kaj finiĝis la 31-an de decembro 1601 antaŭ nia erao.

mikena fresko

Eventoj kaj evoluoj redakti

  • Ĉirkaŭ la jaro -1700 okazas grava tertremo sur la greka insulo Kreto, kiu detruas ĉiujn konatajn civilizaciajn centrojn de la insulo. Fino de la "epoko de malnovaj palacoj" kaj komenciĝo de la "epoko de novaj palacoj", kiam la centroj rekonstruiĝas.
  • Proksimume dum la jaro -1648 ŝemidaj enmigrantoj, kiuj greke nomatas Hyksos, invadas la Nilan Delton en antikva Egiptio kaj tie komenciĝas la Dua Intertempo.
  • Dum -1627 komenciĝas plurjara tutmonda fazo de signifa klimata malvarmiĝo, kiu pruveblis per esploroj de arboj el Kalifornio, Irlando kaj Anatolio. La kaŭzo supozeble estis vulkana erupcio.
  • Dum la dua duono de la 17-a antaŭkrista jarcento en antikva Grekio komenciĝas la kulturo de Mikeno

Personaĵoj redakti