Fresko
Fresko (el la itala: al fresco, a fresco = al freŝo)) estas pentraĵo per akvaj koloriloj sur freŝa stukaĵo de muro. La pentraĵo estas farita dum la stukaĵo estas ankoraŭ malseka, kaj stukaĵo kaj koloroj kune sekiĝos.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/31/Ferapontov.jpg/300px-Ferapontov.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/58/Dante_Domenico_di_Michelino_Duomo_Florence.jpg/300px-Dante_Domenico_di_Michelino_Duomo_Florence.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fe/Sistine_jonah.jpg/300px-Sistine_jonah.jpg)
Laŭ Francisko Azorín fresko estas Pentraĵo farita per koloriloj solvitaj en gluakvo sur freŝe kalkglatigita muro aŭ tolo.[1] Li indikas etimologion el latina frigus (malvarma).[2]
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 77.
- ↑ Azorín, samloke.