Hamurabi

Hamurabi estis la sesa reĝo de Babilonio. Li regis ekde 1792 a.K. ĝis li mortis en 1750 a.K. Lia rego estas unu el la plej longaj de la malnova Mezoriento.

Hamurabi
reĝo de Babilonio
F0182 Louvre Code Hammourabi Bas-relief Sb8 rwk.jpg
Persona informo
Naskiĝo
en Babilonio
Morto
en Babilonio
Religio babilonia religio [#]
Lingvoj akada [#]
Ŝtataneco Babilonio [#]
Familio
Dinastio Unua Babilonia Dinastio [#]
Patro Sin-Muballit [#]
Infanoj Samsu-iluna [#]
Profesio
Okupo reĝomonarko [#]
Verkado
Verkoj Kodekso de Hamurabi [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

RegoRedakti

Lia rego sekvis tiun de sia patro Sin-Mubalit kaj tial li heredis ties reĝlandon kiu etendiĝis laŭ la rivero Eŭfrato. Komence de sia regado li ellandigis siajn ĉefajn kontraŭulojn, inter aliaj la elamanojn.

Li poste komencis longan periodon de militoj por plivastigi sian reĝlandon. Post 35 jaroj da bataloj, li havis la plej grandan mezorientan imperion, la Babilonan Imperion.

Post la milito venis la tempo de unuigo. Li sciis ke komuna kulturo estis necesa por gardi solidan imperion, tial li adoptis unu solan lingvon, la akadian, unu solan religion kaj ĉefe unu solan leĝaron, kiu estis la Kodekso de Hamurabi.

Li ankaŭ tenis militajn kaj diplomatajn rilatojn kun la du aliaj reĝlandoj de Asirio, Larsa kaj Mari. Nia scio pri la unua Babilona Imperio venas ĉefe el skribaĵoj pri ĉi tiuj rilatoj.

Post ol li mortis, la Babilona Imperio ekdisiĝis pro multaj ekonomiaj krizoj kaj la militemo de la hitita reĝo Mursili Ier, kiu kaptis la urbon de Babilono en 1595 a.K. kaj tute detruis ĝin.