Eŭfrato

rivero fluanta tra Turkio, Sirio, kaj Irako

La eŭfrata rivero (arabe الفرات [al-furat aŭ al-firat], turke Fırat, greke Ευφράτης) estas la plej granda rivero en sudokcidenta Azio kun longeco de 2700 kilometroj. Ĝi komenciĝas en montaro de orienta Turkio, trapasas orientan Sirion kaj fluas sudokcidenten tra la tuta Irako. Pro la tre varma klimato de Irako, granda parto de la akvo en la rivero vaporiĝas aŭ estas uzata por irigacio. Turkio kontrolas la fonton de la riveroj Eŭfrato kaj Tigriso. La tuta regiono (sudorienta Turkio, nordorienta Sirio kaj norda Irako) estas ĉefe loĝata de kurdoj[1]. Eŭfrato kolektas akvon plejparte de pluvo kaj neĝo. Tigriso, ĝia ĝemela rivero, fluas preskaŭ paralele. Je la 160 km-oj de la enfluejo en Persa Golfo, ili kunfluas farante la riveron Ŝatt al-Arab, arabaj literoj: شط العرب.

Eŭfrato
Mapo de la Tigriso-Eŭfrato riversistemo
Mapo de la Tigriso-Eŭfrato riversistemo
rivero
Bazaj informoj
Longeco 2 800 km
Akvokolekta areo 765,831 km²
Averaĝa trafluo 818 m³/s
Fluo
Fonto Okcidenta Turkio
- Alteco super marnivelo 4 500 m
- Koordinatoj 38° 52′ 29″ N, 38° 47′ 38″ O (mapo)38.87472222222238.793888888889
Enfluejo Ŝat-el-Arab
- Koordinatoj 30° 25′ 29″ N, 48° 10′ 8″ O (mapo)30.42472222222248.168888888889
Geografio
Landoj Turkio, Sirio, Irako
Map
Eŭfrato
vdr

Historio redakti

La teroj inter la du riveroj estis frua centro de civilizacio nomata Mezopotamio (Vd. Akado, Asirio, Babilonio, Sumero). En la 13-a jarcento, mongoloj detruis la irigacian sistemon, funkcianta de la tempoj de tiu civilizacio kaj riĉaj fekundaj valoj denove fariĝis dezertoj kaj marĉoj. Malgraŭ la moderna irigacio, terfekundeco de antikvaj civilizacioj ankoraŭ ne estas plene reatingita.

Referencoj redakti

  1. (eo) Chris Den Hond, Turkio akvomilitas en Sirio, Vrede, la 29-an de novembro 2021, alirite la 21-an de februaro 2022.