Babilonio

antikva regno en Mezopotamio.

Babilonio estis antikva regno en Mezopotamio, ekzistanta inter 18-a jc a.K. ĝis 6-a jc a.K. La nomo devenas de babilona (dialekto de akada lingvo) vorto 'babili', kiu signifas 'pordo de dio'. Malnovperse ĝi nomiĝis 'babiruŝ'.

Babilonio
19-a jarcento a.K.E. – -539

kultura regiono • kulturo • antikva civilizacio • antaŭa aŭ nuna ŝtato • historia lando • stilo
Geografio
la regno de Hamurabi, 1792 - 1750 a.K.
la regno de Hamurabi, 1792 - 1750 a.K.
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr

La babilonia socio estis kaj urba, kaj kampara, kiu okupiĝis pri agrokulturo. Ekonomiko estis en la manoj de kampara loĝantaro kaj la administrado, industrio kaj artoj - en urboj. En la tuta regno estis ne pli ol 10-15 urboj kun 10,000 ĝis 50,000 loĝantoj. Krom tio, la parto de loĝantoj vivis en vilaĝoj kaj vilaĝetoj. Babilonia kernlando situis inter riveroj Eŭfrato kaj Tigriso, sed la regno, de tempo al tempo, etendiĝis tra la vasta teritorio de sud-okcidenta Azio.

Administrado redakti

La babilonian socion gvidis absoluta monarko, reĝo, kiu havis fortan potencon, kiel leĝdonanto, juĝisto, administranto kaj militestro. Li rekte gvidis la tutan sistemon helpe de malvasta rondo de kunlaborantoj kaj guberniestroj. Lokan administradon li efektivigis per urbestroj, vilaĝestroj kaj konsilioj de olduloj. Babilonia Korto estis centro de justico en la lando. Ĉiu korto konsistis de 1 ĝis 4 juĝistoj, kaj apelacioj povis esti direktita nur al la reĝo. La sistemo de punado tre variis de mortpuno ĝis bastonado.

Socio redakti

La babilonia socio estis dividita en tri klasoj: 'awilu' (supera klaso), 'musheknu' (libera, kun neplena signifo) kaj 'wardu' (sklavoj). Ĉiuj grupoj estis protektitaj per la leĝo kaj ĉiuj ĝuis minimumajn rajtojn. Ĉiuj grupoj (ankaŭ 'wardu', sklavoj) povis partopreni en negoco kaj prunti monon. Tamen, ekzistis multaj diferencoj inter klasoj en diversaj sferoj de la vivo, kaj ili estis fiksitaj per la leĝaro. La babiloniaj fontoj montras, ke la socio ne multe ŝanĝiĝis dum 1200 jaroj.

La supera klaso, 'avilus', konsistis el registaraj oficistoj, pastroj, riĉaj terpropruloj kaj riĉa parto de komercistoj. Ĉi tiu grupo posedis grandparton de Babilonia tero, alia tia grupo estis servistoj de temploj. Liberaj popoloj, t.n. 'muŝeknus', estis metiistoj kaj bienistoj. Sklavoj estis sklavoj dum la tuta vivo aŭ dum limigita tempintervalo.

Ekonomiko kaj kulturo redakti

La bazo de la ekonomiko estis agrokulturo, aliaj industrioj estis malpli evoluintaj. Babilonio subtenis eksteran komercon kaj eksporton de diversaj produktitaj varoj, dum ĝi importadis metalon, lignon, ŝtonon, materialojn kiuj mankis en la lando. Por tiaj aferoj oni disvolvigis sistemon de Babilonaj ciferoj.

La urboj babiloniaj similis al iom grandaj vilaĝoj. Plimulto de domoj estis unu-etaĝa kaj konstruita per ŝlimaj brikoj. Ili havis neniajn fenestrojn stratoflanken kaj la ĉambroj estis aranĝita ĉirkaŭ la interna korto. En la domo unu el la ĉambroj estis dediĉita al dioj. Publika kaj monumenta arkitekturo uzis ankaŭ la saman konstrumaterialon, sed faritan iom pli altkvalite.

Babilonianoj pruntis plimulton de siaj teknologioj de sumeranoj, ĉefe en irigacio kaj agrokulturo, la plej gravaj branĉoj de ekonomiko. Por la bezonoj de mastri agrokulturon, ili faradis mapojn, skizojn, planojn kaj kalkulojn. Ili uzadis relative bone evoluintan matematikan sistemon, kiu baziĝis sur la nombro 6, anstataŭ moderna 10-uma sistemo. Ili perfektigis ankaŭ kalendaran sistemon inventitan de sumeranoj.

Ekzistas kelkaj informoj pri la sorto de evoluo de kosmetiko, parfumado, medicino kaj farmakologio.

Historio de Babilonio redakti

La frua historio de Babilonio estas ligita kun Sumero, la lando de urbo-ŝtatoj, kies teritorio kovris la saman parton de Mezopotamio, kie ĝi troviĝis. La prospero de Babilonio ne devas esti komprenita kiel prospero de nova regiono aŭ nova popolo. Preferinde konsideri, ke la malnova Sumero de ĉi tiam estis regita de unu el Mezopotamiaj urboj - Babilono.

-1900 a.K. Ŝemidaj triboj Amoreoj, konkeras Mezopotamion, kaj establas siajn reĝojn en Babilono.
-1792 Post la ekrego de Hamurabo, la regno fariĝas grava potenco de la regiono.
1760 Hamurabo venkas siajn najbarojn, ĉefe Elamon kaj Larsan.
18-a jc (2-a duono) Babilona civilizo daŭras progresi dum la reĝo Samsu-iluna (-1750- -1712 a.K.), filo de Hamurabo. Liaj fortaj oponentoj estas Kasitoj kaj popoloj el Malgrand-Azio.
17-a jc Babilonio malfortiĝas kaj perdas teritoriojn dum la sekvaj regantoj.
-1595 Hititoj atakas Babilonion kaj detronigas ĝian reĝon Samsuditana. Plia malfortiĝo de Babilonio.
1600 Babilonio estis okupita de Kasitoj, kiu prenis kontrolon super la regno. Al tio sekvis 400-jara periodo de prospero de la regiono. Tio estis ankaŭ la tempo de grandaj kulturaj sukcesoj, kreiĝis gravaj literaturaj verkoj, inter ili Enuma Elish.
-1350 Asirianoj komencas siajn aktivadojn ĉirkaŭ Babilonio, sed ne konkeras la landon.
-1160 Elamanoj konkeras Babilonion kaj kaptas ĝiajn urbojn.
1120 Dum la regado de Nebukadnecaro la 1-a, Babilonio reviviĝas. Li atakas Elamon kaj Asirion.
11-a jc Post la morto de Nebukadnecaro 1-a, en Babilonio komenciĝas politika kaoso, kiu daŭris ĉirkaŭ 200 jarojn.
9-a jc Ĥaldeanoj prenis potencon en Babilonio kaj revivigis ĝin. Babilonio fariĝas dominanta regno de Mezopotamio.
8-a jc Multaj amaraj militoj okazis kun Asirio.
625 Ĥaldea reĝo, Nabopolassar, faras Babilonon sia ĉefurbo, kaj nova granda erao komenciĝas.
612 Kun alianco de Medio, Babilonia reĝo Nabopalassar (-626- -605 a.K.), venkas Asirion kaj determinas la finon de tiu reĝlando.
-605 Reĝo Nebukadnecaro la 2-a venkas ankaŭ super Egiptanoj ĉe Karkemiŝ. Dum lia regado Babilonio fariĝas forta regno kiel politike, ankaŭ kulture.
-562 Post la morto de Nabuko la 2-a, disvolviĝis granda batalo inter konkurantoj de la trono. Tio kaŭzis malfortiĝon de Babilonio.
-539 Post la kaptado de la reĝo Nabonido de Babilonio, Persoj konkeris ĝin sen forta rezistado. Babilonio estis aneksita de Persio. Tio estis la fino de Babilonia regno, dum ĝia kulturo kaj urboj pluvivis kelkajn jarcentojn.

Bildaro redakti


Vidu ankaŭ redakti


Eksteraj ligiloj redakti