Babilono estis antikva urbo, situanta ĉe la orienta bordo de Eŭfrato, estis ĉefurbo de Babilonio en 2-a kaj 1-a jarmiloj a.K. Ĝi estis fama pro siaj muregoj, sia zigurato kaj la pendĝardenoj. La ruinoj de Babilono estis malkovritaj 90 km-ojn sude de la moderna Bagdado en Irako.

Babilono
historia lando • suverena ŝtato [+]

Koordinatoj32° 32′ 33″ N, 44° 25′ 16″ O (mapo)32.542544.421111111111Koordinatoj: 32° 32′ 33″ N, 44° 25′ 16″ O (mapo)
Loĝantaro150 000 [+]

Estiĝo-1894

Babilono (Irako)
Babilono (Irako)
DEC

Map
Babilono
Vikimedia Komunejo:  Babylon [+]
vdr

La ĉefa fundamento por la Babilona ekonomio estis komercvojoj inter Persa Golfo kaj Mediteraneo, same kiel la evoluinta agrokulturo de la Eŭfrata valo. Babilono estas konata laŭ sia amplekso kaj arkitekturo de la periodo de Nebukadnecaro 2-a, en la 6-a a.K., kiu kovris areon ĉirkaŭ 10 kv.km kaj estis la plej granda urbo de la mondo.

Babilona zigurato, plej probable, estis la bazo por la biblia legendo pri la Babela turo. Ziguratoj estis templo-turoj, tre impresaj konstruaĵoj de sia tempo, kiuj superis 50 metrojn en alteco. La alia konata arkitekturaĵo de Babilono estas la Pendĝardenoj de Semiramisa, kiuj estas unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo.

La 5-an de julio 2019, Babilono estis enskribita en la monda heredaĵo-listo de Unesko[1].

Aliaj lokoj de la urbo redakti

Zigurato Etemenanki

Templo Esagilo

 
mapo de la unua dinasto de Babilono


 
Malkovrita parto de Babilono, en 1932.
 
Burney-reliefo.

Historio de la urbo redakti

  • 2200 a.K. - Babilono estis urbo de templo.
  • 2050 - Babilono estas parto de la ŝtato, regata de la urbo Ur.
  • 1894 - Babilono fariĝas sendependa urbo-ŝtato, sub la amorea reĝo Sumu-abum.
  • 1792-1750 - Regno de Hamurabo, kiu etendis de Persa Golfo al Mediteraneo.
  • 1595 - Babilono estis kaptita de Hititoj.
  • 1590 - Babilono estis kaptita de Kasitoj. Sub ilia regado, Babilono fariĝas ĉefurbo, administracia kaj religia centro de Babilonio.
  • 1158 - La urbo estis kaptita de Elamanoj.
  • 730- Babilono kaj Babilonio falas pro la Asirianoj, kaj fariĝas provinco de Asiria Imperio.
  • 689 - Reĝo Sennacherib de Asirio detruis Babilonon.
  • 675 - Babilono estis restarigita de Asiria reĝo Esarhaddon.
  • 625 - Babilono estis kaptita de Ĥaldeoj.
  • 605-562 - Regno de Nebukadnecaro la 2-a, kiu vastigis Babilonian Regnon en Palestino kaj Sirio. Dum lia regado, novaj temploj kaj placoj estis konstruitaj, ankaŭ muroj kaj pordoj.
  • 556 - 539 - Nabonido estis la lasta reĝo de la Novbabilona Imperio. Lia regado finiĝis per la falo de Babilono antaŭ la perso Kiro la 2-a.
  • 539 - Babilono estis konkerita de Persa reĝo Kiro la 2-a, kaj fariĝis provincurbo de Persa imperio. Baldaŭ ĝi estiĝis rezidejo de Persaj reĝidoj.
  • 482 - Pro loka ribelo, Persa reĝo Kserkso la 1-a detruis kelkajn gravajn religiajn konstruaĵojn de Babilono.
  • 330 - Okupis Aleksandro la Granda, sed liaj planoj redoni al la urbo ĝian iaman gloron, ne efektiviĝis pro lia morto.
  • 323 - Partigo de Babilono
  • 312 - Babilono estis kaptita de Seleŭkidoj, kiuj igis ĝin sia ĉefurbo.
  • 290 - Babilono ne plu estas ĉefurbo, ĉar nova urbo Seleŭcio anstataŭas ĝin. Tio signifis la finan regreson de Babilono.

Religio kaj kulturo redakti

Gravuloj redakti

Beroso la ĥaldeo

Babilono laŭ Rastafarianismo redakti

En la religia koncepto de Rastafarianismo, Babilono estas la subprema strukturo de potenco, kiu laŭ la kredantoj respondecas pri ilia restado en malriĉeco kaj povreco dum generacioj. La termino estas ofte uzata kun la signifo ke blankuloj estas la subpremantoj, kvankam ĉi tio ne ĉiam validas.

Eĥoj de Babilono en la Biblio redakti

Krom urbo reala kaj ĉefurbo de la granda lumo de civilizo kaj fonto de saĝuloj kiuj disvastiĝis tra mezoriento kaj ne nur, estis por la Biblio, eble pro ĝia subpremo por la hebrea popolo kaj la detruo de Jerusalemo en 587 a. K., ankaŭ antonomazie simbolo de la urbo pekanta, kies ĉeso estis deziregita kaj antaŭvidita (oni vidu la psalmaron kaj profetojn). Emblemo de tiu antipatio figuras certe la fama Babela turo kies celoj kaj malordo korespondas al la hebreaj juĝoj pri ĝi. Eĥoj de la juĝo troviĝas eĉ en la nova Testamento (vidu leterojn de Petro kaj Apokalipson).

Modernaj historiistoj rekonstruas pri Babilono historion ege malsaman ol tiu liverita de la Biblio.

Bibliografio redakti

Paolo Brusasco, Babilonia. All’origine del Mito, Cortina, 2011 [1]


Bildogalerio redakti

Referencoj redakti

  1. (angla) The future of Babylon (la estonteco de Babilono), WMF

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti