Etemenanki

ŝtupa turo de Babilono

Etenemanki estis zigurato de Babilono, do ŝtupa turo, servanta kiel templo kaj eble ankaŭ astronomia observejo. Onidire ĝi altis 90 m. Kiel ĉefurba zigurato ĝi estis la plej grava en la tuta Babilonio.

Rekonstruo de Etemenanki, surbaze de Schmid

Oni supozas, ke ĝi iĝis modelo por la Biblia rakonto pri la Babela turo kaj konfuzo de la lingvoj.