Biblio

religia libro de la Judoj kaj de la Kristanoj

Laŭ la judismo kaj la kristanismo la Biblio estas la Sankta Libro, la Vorto de Dio. Laŭ la nuna scienca scio, raciismoliberpensuloj, Biblio estas aro de homaj tekstoj, frukto de tradicioj, de subjektivaj interpretoj fare de ties diversaj aŭtoroj, kun granda influo en la homara historio kaj literaturo.

La Biblio de Gutenberg el la jaro 1455, la biblio ununura en Pollando kiu troviĝas en Pelplino en la Dioceza Muzeo estas du-voluma. La pelplina ekzemplero estas escepta, ĉar sur la suba marĝeno de la 46-a paĝo de la unua volumo restis postsigno de la falinta tipo (prestipo - la inversa flanko de ĝi).
La pelplina ekzemplero de la Biblio de Gutenberg ununura en Pollando kiu troviĝas en la Dioceza Muzeo en Pelplino ĝi estas du-voluma
La kompleta eldono de Biblio en Esperanto aperinta en 2006.

Ĝi estis verkita inter la dekkvina jarcento a.K. ĝis la dua jarcento p.K. en la hebrea, la aramea kaj la greka, en la orienta Mediteraneo, precipe en Palestino. Al la juda biblio la kristanoj aldonis la Novan Testamenton, kiu priskribas la vivon kaj instruon de Jesuo Kristo kaj de la kristanoj de la unua jarcento. Kristanoj ankaŭ kredas al la juda biblio kaj nomas ĝin la Malnova Testamento (kiun la judoj nomas la Tanaĥo). Al la kristana biblio la mormonoj aldonis la Libron de Mormon inter aliaj libroj. La islamanoj anstataŭigis por la Biblio, laŭ islamo la difekta Vorto de Dio, la Koranon, laŭ islamismo la sendifekta Vorto de Dio, donita de la anĝelo Gabrielo al Mohameto, la Fina Profeto.

Ĉefaj partoj de la BiblioRedakti

La Hebrea BiblioRedakti

La juda biblio (Tanaĥo, aŭ Malnova Testamento) La termino "Tanaĥ'" (hebree תנ״ך ) estas siglo formita el la komencliteroj de la Leĝo ["tora'", תורה] + la Profetoj ["neviim'", נביאים] + la Skriboj ["ketuvim'", כתובים] . La kristana "Malnova Testamento" enhavas la samajn librojn, sed en iom malsama ordo.

La LeĝoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Leĝo de Moseo.

La kvin libroj de Moseo: la leĝo de Dio donita al la judoj per Moseo, kies kapo estas la Dekalogo. Priskribas la historion de la mondo de la kreo de la mondo de Dio al la epoko de Moseo. Adamo kaj Eva, Noa, Babelo, Abraham, Jakob, Jozef, moralo, koŝero, ritoj, ktp. La ceteraj libroj de la juda biblio estas helpo por interpreti la leĝon. La Grekoj nomis la kvin librojn la "Pentateŭĥos" (Pentateŭko), kaj modernaj Judoj nomis ilin la Torao (la instruo). (Notu, ke iafoje "Torao" signifas la entutan malkaŝon de Dio—la Tanaĥo kaj la Talmudo).

La ProfetojRedakti

 
Josuo kaj la israelanoj trapasantaj la riveron Jordanon (Gustave Doré).
La skriboj de la profetoj, sanktaj homoj kiuj parolis kun Dio. Ĉi tiuj libroj enskribis tion, kion Dio diris al ili. La profetoj admonis kontraŭ la diboĉado de la judoj sub la reĝoj, profetinte la pereon de Izraelo per Asirio, la elvenon al Babilono, la revenon al Izraelo, kaj la alvenon de la Mesio, kiu regos la mondon en paco kaj justeco. La fruaj ses libroj (de Josuo al 2 Reĝoj) priskribas la historion de la judoj de -1100 al -600.

La SkribojRedakti

 
Gerrit van Honthorst, Reĝo Davido ludanta harpon., 1622

Ĉi tiuj libroj estis skribitaj de profetoj per la gvido de Dio, sed ne estas rektaj profetaĵoj. Ili enhavas sanktajn proverbojn, kantojn, preĝojn, rakontojn, ktp; la psalmojn de Davido, la sentencojn de Salomono, la rakonton de Ijob, Daniel en la leonejo, ktp.

La dua-kanonaj libroj kaj apokrifojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Dua-kanono kaj Apokrifoj.
 
Papiruso de Oksirinko 1. Malkovrita de Grenfell kaj Hunt en 1897 kaj datita de la unua duono de la 3a jarcento.[1] Oni konsideras ĝin parto de la apokrifa evangelio de Tomaso.

kaj multaj aliaj ... La dikliteraj estas en la Biblio de la Roma Katolika Eklezio, kaj en la nova eldono (2003) de la Sankta Biblio en Esperanto. La steletitaj libroj troviĝas en anglalingvaj protestantaj "apokrifoj", kaj oficiale presiĝas ankaŭ en apendico de la Romkatolika Biblio, kvankam ne rigardate de la Roma Eklezio kiel kanonaj. La ceterajn en la listo rekonas iuj orientaj ortodoksaj eklezioj (jen greka, jen slavaj, jen etiopia...) sed ne aliaj nek la okcidentaj eklezioj.

Libroj de la antikva biblio, kiuj, elĵetite de rabenoj en la jaroj 90-92, jam ne estas en la juda biblio. La rabenoj elĵetis ilin, ĉar ili estis skribitaj ne en la hebrea, sed en la greka. Inter la kristanoj, la protestantoj rigardas la apokrifon edifa, sed ne sankta, dum la ortodoksuloj kaj katolikoj, aliflanke, ankoraŭ retenas la apokrifaĵojn en siaj biblioj.

Aldonaj Kristanaj libroj (Nova Testamento)Redakti

 
Paĝo el Codex Sinaiticus.
  1. La 4 Evangelioj
  2. :: Priskribas la instruon, vivon, krucumadon kaj releviĝon de Jesuo Kristo, kiu laŭ kristanoj, estas la atendita mesio de la profetoj de la juda biblio.
  3. La Agoj de la Apostoloj
  4. :: Historio de la fruaj jaroj de la eklezio, kiam Kristanismo estis disvastigata al la orienta Mediteraneo.
  5. La 14 Epistoloj de Paŭlo
  6. La 7 Epistoloj Ĝeneralaj
  7. :: Leteroj aŭ leterformaj traktatoj de la apostolo Paŭlo kaj de aliaj aŭtoroj al la fruaj kristanaj eklezioj.
  8. La Apokalipso de Johano
  9. :: Priskribas la finon de ĉi tiu mondo, la Tagon de Juĝo kaj la fondon de la nova mondo.

Pri la Biblia EnhavoRedakti

mondbildon kaj doktrinon de Judismo kaj Kristanismo.

Aliaj aldonoj kaj sintenoj pri BiblioRedakti

TalmudoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Talmudo.
 
Kompleta serio de la Babilonia Talmudo.

Laŭ Judismo parto de la leĝo de Moseo estis enskribita kiel liaj kvin libroj, sed alia parto estis transdonita per la buŝo, de instruisto al lernanto tra la epokoj. Ĉi tiu alia parto de la leĝo, la miŝno, kaj ĝia komentaro (la gemaro), finfine estis enskribita en la sesa jarcento. Ĉi tiu estas la Talmudo. Por Judismo ĝi estas praktike pli aŭtoritata ol la Tanaĥo (la leĝo + la profetoj + la skriboj). Kristanoj ne rekonas (aŭ eĉ malmulte konas) la Talmudon.

Aldonaj mormonaj librojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mormonismo.

Tradukoj kaj versiojRedakti

Tiuj tradukoj de la Biblio, kiuj jam aperis en la antikvo, kutime estas nomataj versioj, dum la vorto tradukoj estas uzata nur por la mezepokaj kaj modernaj tradukoj.

Nuntempe la kompleta Biblio ekzistas en 422 lingvoj (inkluzive de Esperanto), dum partoj de ĝi ekzistas en 2377 lingvoj[1]. En kelkaj lingvoj ekzistas pluraj malsamaj tradukoj.

Jen listo de kelkaj el la plej gravaj versioj kaj tradukoj de la Biblio:

Biblio de LuteroRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Biblio de Lutero.
 
Biblio de Lutero.

La Biblio de Lutero (mallongigite BL) estas traduko de la Malnova Testamento el la antikvaj lingvoj hebrea kaj aramea kaj de la Nova Testamento el la kojnea greka lingvo al la moderna platgermana lingvo. Tiu traduko de la Biblio estis farita de Marteno Lutero kunlabore kun aliaj teologoj. En septembro 1522, oni finkompletigis unuan eldonon de la Nova Testamento; el 1534, oni disponis de kompleta Biblio en la germana, kiun Lutero plue plibonigis laŭlonge de sia vivo. En 1545 oni faris la lastajn korektojn de la Biblio fare de la propra mano de Lutero.

Esperanto-TradukojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Biblio en Esperanto kaj Esperantaj tradukoj de Biblio.

Komitato estis formita por traduki la Novan Testamenton, kiu eldoniĝis en 1912. La traduko de la Nova Testamento estas influita de la angla Versio Rajtigita de la Reĝo Jakobo. Zamenhof mem tradukis la Malnovan Testamenton. Reeldono en la jaro 2006 en Ĉeĥio (vidu la supran foton).

Biblio - el EdERedakti

EdE-B

Biblio. Ne nur de la religia vidpunkto, sed ankaŭ pro ĝia elstara literatura valoro, la Biblio estas rigardata de granda parto de la homaro ĉefa literaturaĵo de la mondo. L.L. Zamenhof mem konstatis tiun gravecon, kaj jam en La Revuo, en ĝia unua volumo de 1906/1907, kontribuis tradukaĵojn de La Predikanto. En la 3-a Universala Kongreso en Kembriĝo (Cambridge) en 1907 komitato formiĝis por akceli la tradukadon de la Biblio. Komitato elektita dum la brita Esperanto-kongreso en Leeds en 1909, entreprenis la tradukadon de la Nova Testamento el la greka teksto. La ĉefan laboron plenumis pastro John Cyprian Rust kaj Alfred Edward Wackrill kaj la traduko aperis en 1912 ĉe la Brita kaj Alilanda Biblia Societo kaj Nacia Biblia Societo de Skotlando. La tasko pri la Malnova Testamento kuŝis en la plej kompetentaj manoj de Zamenhof mem, kiu kun admirinda persisto plenumis la laboron, tradukante el la hebrea originalo, kaj fine liveris la lastajn paĝojn nur kelkajn semajnojn antaŭ sia morto en 1917. Zamenhof konfidis la finpretigon al brita komitato, kies ĉefa laboranto estis John Mabon Warden. Dum la 18-a Universala Kongreso en Edinburgh, 1-an de aŭg. 1926, en Diservo en la katedralo de S-ta Giles, la tuta Esperanta Biblio estis solene kaj publike dediĉita. La eldonon kaj la kliŝigon de la kompostaĵo ebligis malavara financa subteno de f-inoj Peckover (vd. ,Esperanto', Ĝenevo, 1926, p. 137). - Nombro de bibliopartoj, venditaj en Esperanto ĝis 15 dec. 1931, estas: Biblioj kompletaj: 5444, Novaj Testamentoj kompletaj: 22.727, Evangelioj kal Psalmaro (aparte eldonitaj): 14.231. Montagu Christie Butler.

BibliografioRedakti

Vidu ankaŭRedakti

  Trovu « Biblio » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

NotojRedakti

  1. Hurtado, Larry W. (2006). The Earliest Christian Artifacts. Manuscripts and Christian Origins. Gran Rapids, Míchigan, EE. UU.: Wm. B. Eerdmans Publishing. p. 228. ISBN 978-0-8028-2895-8.

Eksteraj ligilojRedakti