Evangelio laŭ Luko

unu el la kvar evangelioj de la kanona Nova Testamento

La evangelio laŭ Luko estas la tria libro de la nova testamento en la kristana biblio. Ĝi estas la unua parto de du-voluma verko. La dua parto estas la Agoj de la Apostoloj. Ambaŭ volumoj kune nomiĝas la Historia Verkaro de Luko.

Εὐαγγέλιον κατὰ Λουκάν
evangelio • libro de la Biblio
Aŭtoroj
Aŭtoro Sankta Luko
Lingvoj
Eldonado
Ĝenro evangelio
vdr
Jen la evangelisto Luko el la Evangeliaro de Lorsch, kiu nuntempe dispartigite troviĝas en Romo, Londono kaj Alba Iulia, sed nomiĝas laŭ la mezepoka loko de la manuskriptaro, la tiutempe fama monaĥejo Lorsch. La bildo montras folion 1 de la manuskripto Pal. Lat. 50, nun en la Vatikana Biblioteko.

Aŭtoro redakti

Laŭ frua kristana tradicio la verkinto de tiuj ĉi libroj estas Luko, klera helena pagandevena kuracisto, helpanto, eble ankaŭ kunvojaĝanto de Sankta Paŭlo.

Tempo, loko, celgrupo redakti

Hodiaŭ oni preskaŭ ĝenerale agnoskas, ke Luko skribis sian evangelion iam inter 80 kaj 90. Tutcerte Jerusalem jam estis detruita, kaj oni ne plu atendis la revenon de Jesuo Kristo kiel proksiman. Ĉu la evangelio estiĝis en Malgrandazio, ĉu en Grekio, tion oni ne plu scias. Ĝia celgrupo estas kleraj paganoj kaj elpaganismaj kristanoj.

Fontoj redakti

Luko enkondukante en sian evangelion kaj samtempe en sian tutan historian verkaron, skribas, ke li antaŭe ĉion atente esploris (Luk 1,3). Do li intence kaj intense studis la fontojn.

Same kiel Mateo, li transprenis la tutan evangelion laŭ Marko, escepte de kelkaj versikloj. Aldone li havis je sia dispono kolekton de paroladoj de Jesuo, la tiel nomatan Q-Evangelion. Tiujn vortojn de Jesuo li enmetis en du blokoj en la tekston de Marko: la malgranda enŝovaĵo (Luk 6,20 - 8,3) kaj la granda enŝovaĵo, kiun li pliampleksigis al detala vojaĝ-raporto (Luk 9,21 - 18,14). Fine li uzis ankaŭ alian materialon, kiun oni nomas propraĵo de Luko. Ĝi estas konsiderinde pli multnombra ol tiu de Mateo. – Oni do povas "kun-vidi" Markon, Mateon kaj Lukon, kaj pro tio oni nomas ilin sinoptikaj evangelioj, de la greka σ υ ν = kun, kaj la radiko ο π τ = vid.

Enhavo kaj strukturo redakti

Jen ebla dispozicio [1] de la enhavo:

  • Enkonduko (Luk 1,1-4)
  • Komencoj (Luk 1,5 - 2,52)
  • Preparo de la Agoj de Jesuo (Luk 3,1 - 4,13)
  • La agoj de Jesuo en Galileo (Luk 4,14 - 9,50)
  • Survoje al Jerusalem (Luk 9,51 - 19,27)
  • La lastaj tagoj en Jerusalem (Luk 19,28 - 21,38)
  • Pasiono kaj releviĝo de Jesuo (Luk 22 - 24)

Intenco redakti

Luko ĉefe volas montri, ke Jesuo estas la savanto de la povruloj kaj mizeruloj. Pro tio Jesuo naskiĝas en simpla staltrogo. Pro tio la malestimataj paŝtistoj estas la unuaj adorantoj. La perdiĝinta filo estas denove akceptata. Ĝojo estas en la ĉielo pro la retrovo de la perdita. La neprivilegiitaj virinoj trovas atenton. Al la krimulo sur la kruco estas pardonata.

Grave por Luko estas, ke la eventoj pri Jesuo estas enplektitaj en la historion de la mondo. Ne la romia imperiestro, sed Jesuo estas la savo.
Jesuo fakte dividas la tempon en tri partojn:

  • la tempo de Izraelo kiel tempo de atendo
  • la tempo de Jesuo kiel kulmino kaj pleneco de la tempo
  • la tempo de la eklezio inter ĉieliro kaj reveno de Kristo

Efiko redakti

La evangelio laŭ Luko forte influis la liturgian jaron kaj la popolan piecon en la kristanaj eklezioj:

La evangelio laŭ Luko jam meze de la 2-a jarcento kun la aliaj tri formis la kanonon de la kvar evangelioj. Tiu ĉi listo de sanktaj skriboj fariĝis ĝis meze de la 4-a jarcento pli ampleksa. Fine la romkatolika eklezio en 1546 per dekreto de la koncilio de Trento difinis la kanonon. La eklezioj el la reformacio havas alian konvinkon pri la kanono, sed tio neniam koncernis la evangelion laŭ Luko.

Teksto en Esperanto redakti

La traduko de la esperanta biblia komitato (John Cyprian Rust, John Beveridge kaj C. G. Wilkinson) laŭ la unua eldono de la Nova Testamento, publikigita en 1912 ĉe la Brita kaj Alilanda Biblia Societo kaj Nacia Biblia Societo de Skotlando, kaj la unua eldono de la kompleta Biblio en Esperanto de 1927 estas trovebla

Nova traduko de Gerrit Berveling:

  • La Bona Mesaĝo – laŭ Luko, eldonita de Fonto 1992,
    Fonto-Kajeroj numero 8

Referencoj redakti

  1. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (eld.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.