Einheitsübersetzung

Einheitsübersetzung (mallongigo: EÜ; laŭvorte: Unuigita traduko) estas germana traduko de la Biblio por liturgia uzo en la katolika liturgio. Ĝi estas publikigita fare de la Katholisches Bibelwerk kaj estis kompilita de 1962 ĝis 1980 fare de katolikaj teologoj kun kontribuoj de evangeliaj teologoj. Kunlaboro de ambaŭ konfesioj estis farita nur rilate al la Nova Testamento kaj la Psalmoj. La evangelia flanko malakceptis subtenon de nova projekto revizianta Einheitsübersetzung ekde 2005.

Surpupitre malfermita biblio kun teksto laŭ la nova versio de Einheitsübersetzung el 2016, pretante por liturgia uzo

Komencoj, nomo kaj celoj redakti

La kompilado de Einheitsübersetzung estas sekvo de la reformoj de la Dua Vatikana Koncilio, kie oni aprobis nelatinlingvajn mesojn kaj ĝenerale la lokajn lingvojn en la liturgieroj. Kompilo de novaj tradukoj de la Biblio iĝis urĝe bezonata por la liturgia uzo, ne nur en la germanan lingvon. Einheitsübersetzung laŭsupoze iĝu la unuforma Biblio de ĉiuj germanlingvaj diocezoj. La nomo "Einheitsübersetzung" reflektas tiun celon. Kontraŭe al vaste disvastigita miskompreno, la nomo ne signifu la kreadon de komuna traduko por katolikoj kaj protestantoj. Evangeliaj teologoj estis efektive implikitaj ekde la komenco de la laboro, sed anstataŭaĵo por la Lutero-biblitraduko dum diservoj protestantismaj neniam estis celita. Einheitsübersetzung estas dizajnita por la kompleta preĝeja vivo, de kristanisma instruo ĝis kultado. Lingva kompreneblo kaj poezia stilo estis tre pripensitaj. Lingvistoj kaj ekspertoj en liturgio, katekismo, didaktiko, instrua amaskomunikilaro kaj diserva muziko laboris kun la teologoj por certigi la ampleksan uzeblon. La ampleksaj enkondukoj al la individuaj bibliaj libroj kiuj inkludas historian bibliokritikon, same kiel la multo da klarigoj de la tekstoj, kontribuas al la tradukaĵa kompreniĝeblo kaj ĝia larĝa aplikiĝpotencialo. La celo de la Dua Vatikana Koncilio estis i.a. produkti "taŭgan kaj ĝustan" tradukon de la Biblio "precipe el la originalaj tekstoj de la sanktaj libroj". La supereco de la latina Vulgato en la katolika eklezio antaŭe validinta estis prirezignita. Tio donis al la katolikaj teologoj la defion de tradukado el la lingvoj hebrea, aramea, kaj greka en la germanan, anstataŭe de la kutima praktiko de tradukado de la latinlingva versio de la Biblio en la germanan. La Eklezio romkatolika tiel kaj tiam solvis unu el la konfliktoj de la reformado kiu postulis revenon ĝis la originaj fontoj.

Testado kaj akceptado redakti

La traduko laboro daŭris de 1962 ĝis 1974, post kiuj la traduko estis provita en praktiko; poste iĝis plibonigo de 1975 ĝis 1978. En 1978, la fina eldono estis akceptita fare de la Germana Episkoparo. Ekde tiam, Einheitsübersetzung pruvis ke ĝi plenumos sian celon kaj fariĝis la oficiala tekstofonto por preĝeja vivo en la germanlingvaj diocezoj.

Ekumena signifo kaj revizio nova redakti

Evangeliaj teologoj el la prostestantisma Mikaelo-fratio, parto de la Berneuchen-movado, laboris pri Einheitsübersetzung ekde la komenco ankoraŭ ne havante oficialan komision de la romkatolikaj aŭtoritatoj. La Evangelia Eklezio en Germanio (EKD) estis oficiale petita kunlabori koncerne la tradukon de la Psalmoj kaj la Nova Testamento. En 1970, la episkoparo kaj EKD faris kontrakton por la komuna laboro ĉe Einheitsübersetzung, kio estis grava paŝo ekumenisma en Germanujo. Ekde 1980, Einheitsübersetzung ankaŭ estis aprobita por uzo en evangeliaj preĝejoj kaj estas aparte uzita kune kun la Lutera traduko dum ekumenismaj okazaĵoj ekzemple. Dum la lastaj malmultaj jaroj la Germana Episkoparo provis revizion de la traduko. La revizio ankaŭ planita estis komunprojekto kun la evangelia eklezio. Konflikto inter la katolika eklezio kaj la evangelia flanko ekestis dum la laboro pro ke EKD finis la el la 1970-a jaroj datuminta kontrakton en 2005. La konflikto ekestiĝis pro malkonsentoj ĉirkaŭ la puŝo de la katolika flanko por pli peza emfazo de preĝejtradicioj ol trovite en la originala tekstaro. Post la kompletiĝo de la revizio ĝi devus esti submetita por papa aprobo, kion la protestantoj tute ne volis nek povis akcepti. La nova eldono (februaro 2010) preferas seksneŭtralan vortigon kaj ne uzas la nomon Jahweh preferinte der Herr/la Sinjoro. La reagoj al la fiasko de la komuna traduko estis variaj. La katolika flanko reagis kun malkompreno. La prezidanto de la Germana Episkoparo Karl Lehmann parolis pri "konsiderinda ŝarĝo" por la ekumenismo kaj subite kulpigis pri la EKD-reprezentantojn sen plua klarigo. La EKD ankaŭ bedaŭris la evoluon, sed klarigis ke "faris ĉiun penseblan klopodon eviti la nunan rezulton".

Literaturo redakti

  • Die Bibel. Altes und Neues Testament; Einheitsübersetzung. Hrsg. im Auftrag der Bischöfe Deutschlands, Österreichs, der Schweiz u. a. Freiburg, Katholische Bibelanstalt, Stuttgart 1980.
  • Die Bibel. Einheitsübersetzung der Heiligen Schrift. Gesamtausgabe, im Auftrag der Deutschen Bischofskonferenz, der Österreichischen Bischofskonferenz, der Schweizer Bischofskonferenz u. a., vollständig durchgesehene und überarbeitete Ausgabe, Katholische Bibelanstalt, Stuttgart 2016.
  • Katrin Brockmüller: Die neue Einheitsübersetzung entdecken. Stuttgart 2017, ISBN 978-3-944766-91-1.
  • Thomas Söding: Die Bibel für alle. Kurze Einführung in die neue Einheitsübersetzung. Herder 2017, ISBN 978-3-451-37813-3.
  • Michael Theobald: Für Gottesdienst und Schule. Die Einheitsübersetzung und ihre Revision. En: Bibel und Kirche 1/2014, p. 20–24. (online: https://www.bibelwerk.de/sixcms/media.php/157/BiKi_14-1_Uebersetzen_Theobald.pdf[rompita ligilo])
  • Christoph Dohmen: Ein Wieder-Sehen mit der Bibel. Die Revision der Einheitsübersetzung kann Text und Leser zusammenführen. In: Bibel und Kirche 2/2017, p. 84–92.
  • Walter Kirchschläger: Der schwierige Weg zur Übersetzungsrevision. En: Bibel und Kirche 2/2017, p. 105–111.
  • Egbert Ballhorn: Die Revision des Psalters der Einheitsübersetzung. En: Bibel und Kirche 2/2017, p. 124–131.

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Einheitsübersetzung en la angla Vikipedio.