Meso (diservo)

religia rito de romkatolika kaj aliaj eklezioj

Meso estas la diservo ĉefe de la katolika religio, sed ankaŭ de iuj aliaj kristanaj konfesioj.

Esperantlingva meso celebrata de Peter Knauer dum la 95-a UK en Havano.
La ĉefa sceno de la Trenta meso kun la pastro dorse

Meso konsistas el du partoj:

  1. Post komenco kun voko al konvertiĝo sekvas Divorta servo, en kiu estas prezentataj tekstoj el la Biblio, ofte, precipe dimanĉe, kun prediko kaj porpetoj. Estas tri legadoj en katolika meso: unu el la Malnova Testamento, unu el la Nova Testamento kaj unu el la evangelioj. La sacerdoto predikas pri la legadoj.
  2. Dum la ofera servo post la preparo de pano kaj vino kiel oferoj okazas ties transsubstancigo al la korpo kaj sango de Jesuo Kristo kaj la komunio, per kiu la komunumo partoprenas en lia sinofero. Komunio estas oferita dum ĉiu meso, per disdono de la hostio kaj trinketo de vino el la preterpasata pokalo.

Dum la esenco de la protestanta diservo estas la prediko, la esenco de la katolika estas la eŭkaristio, kiu venas post la prediko.

Ĝis la 1960-aj jaroj la katolika meso en la Roma rito estis prezentata en la Latina; post la 2-a Koncilio de Vatikano (196265) disvastiĝis la maniero celebri la meson ankaŭ en la lingvo de ĝiaj partoprenantoj. En internaciaj kunvenoj oni nun celebras la meson ankaŭ en Esperanto. La oficiale agnoskita Meslibro kun Legaĵaro aperis je 1995.

103-a Universala Kongreso de Esperanto - Meso

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti