UK 2010

95-a Universala Kongreso de Esperanto

La 95-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 17-a ĝis la 24-a de julio 2010 en Havano, Kubo. La kongreson ĉeestis 1002 partoprenintoj el 59 landoj.[1] Jam 20 jarojn antaŭe, en 1990, la 75-a UK okazis en Havano.

UK 2010
Loko Havano, Provinco Havano,  Kubo
Ekde 17-a de julio 2010
Ĝis 24-a de julio 2010
← Antaŭa Sekva →
vdr

Organizado redakti

La kongreson gastigis la kongresejo Palco en la havana kvartalo Playa, kelkajn kilometrojn sudokcidente de la urbocentro. Pri okazigo de la kongreso en Havano decidis la estraro de UEA en la 93-a UK okazinta en Roterdamo 2008. En la evalua procezo kandidatis por la 95-a kongreso ankaŭ Moskvo, sed la Estraro de UEA fine favoris Kubon kaj la Komitato dum sia kunsido en Roterdamo en somero 2008 sekvis la estraron en sia decido. La Lokan Kongresan Komitaton prezidis Julián Hernández, prezidanto de la Kuba Esperanto-Asocio.

Loka Kongresa Komitato redakti

Programo redakti

 
Esperantlingva meso en Havano

La diskutojn pri la kongresa temo Interproksimigo de la kulturoj reĝisoris Duncan Charters kaj Geoffrey Greatrex. Dum la arta programo prezentiĝis kubaj artistoj kaj kun originalaj esperantlingvaj kantoj ankaŭ speciale pro la kongreso formita junulara muzikgrupo Amindaj. Aparta Junulara Programo baziĝis en la hotelo Neptuno-Tritón. En la preĝejo Jesús de Miramar en la hotela kvartalo Miramar dimanĉe okazis Ekumena Diservo en esperanto, marde samloke okazis katolika Sankta Meso (ambaŭfoje celebris sacerdoto Peter Knauer).

Ekskursoj redakti

Oficialaj ekskursoj gvidis al naturparko Valo Viñales, insulo Cayo Levisa, plaĝoj de Varadero, naturparko Guamá (tuttagaj); al Havano, laŭ la Vojo de Hemingway, al vespera kanonpafado en la urba fortikaĵo kaj al vespera spektaklo en la kabaredo Tropicana. Spontane organiziĝis ankaŭ neoficiala junulara ekskurso HEJMEN (Havana Esperanto-Junulara Malmultekosta Ekskurso Neoficiala).

Eksteraj rilatoj redakti

Pri la kongresaj preparlaboroj samkiel la dumkongresaj okazaĵoj informadis la Esperanto-Redakcio de Radio Havano Kubo. La gazetarajn konferencojn organizitajn okaze de la kongreso partoprenis nekutime alta nombro de ĵurnalistoj.

Proksimaj aranĝoj redakti

Dum la semajno antaŭ la UK okazis en la proksima urbo Matanzas kongreso de ILEI, dum la semajno post la UK okazis en Santa Cruz del Norte la 66-a IJK.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti