IJK 2010

66-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 66-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis inter la 24-a kaj la 31-a de julio 2010 en la somera ripozejo Villa Trópico ĉe la plaĝo Jibacoa en la komunumo Santa Cruz del Norte en Kubo. Origine la kongreso estis okazonta en la apuda kampadejo Los Cocos.[1] Per la reta aliĝilo aliĝis al la kongreso 133 personoj, sed ĉar surloke aliĝis pliaj, la kongreson fine ĉeestis 181 partoprenantoj el 35 landoj. Danke al stipendioj kaj donacoj povis partopreni proksimume dudeko da kubaj gejunuloj kaj junaj reprezentantoj de pluraj latinamerikaj landoj. Ĉeestis ankaŭ pluraj partoprenintoj de la tujantaŭa 95-a UK ekster TEJO-aĝo.

IJK 2010
Loko Santa Cruz del Norte,  Kubo
Ekde 24-a de julio 2010
Ĝis 31-a de julio 2010
Oficiala retejo www.tejo.org/ijk/2010/
← Antaŭa Sekva →
vdr
Emblemo de la 66-a IJK

Kongresejo redakti

La kongresejo - hotelo Villa (El) Trópico situas ĉe la bordo de la Meksika Golfo, meze inter Havano kaj Varadero. Ĝi estis inaŭgurita en la jaro 1962 kaj rekonstruita en 2001. Surloke troviĝas proksimume cento da du- kaj trilitaj kabanoj, kiujn dum la kongresa semajno enloĝis plejparte la kongresanoj. Programeroj okazis en tegmentita amfiteatro proksime de la naĝejo aŭ en taŭga ekstera loko ene de la kongresejo.

Dum la tuta aranĝo la kongresejo proponis al ĉiuj partoprenantoj senpagajn trinkaĵojn (kun kaj sen alkoholo), manĝado okazis trifoje tage.

Laŭ origina propono la kongreso estis okazonta en la apuda kampadejo Los Cocos,[1] sed tri monatojn antaŭ la okazigo oni pro neakiro de necesa ministeria permeso decidis ŝanĝi la lokon al Villa Trópico, kontraŭ samaj prezoj kaj eĉ pli luksaj kondiĉoj (tri manĝoj tage anstataŭ du, senpagaj trinkaĵoj tuttage).

Programo redakti

Kompare kun la aliaj jaroj, la 66-a IJK estis malpli riĉa je formala prelegeca programo; anstataŭe grandparte logis la ĉeestantojn la proponoj de la kongresejo, kiu senpage proponis sportajn ekipaĵojn kaj aktivaĵojn kiel naĝado (baseno kaj plaĝo), plonĝadon (profesia kurso aŭ amatora memstara), navigadon (sur kajakoj, pedalboatoj kaj katamaranoj), pilkajn ludojn (akvopilko, piedpilko, surherba kaj sursabla flugpilko), promenajn ekskursojn (montgrimpado kaj migrado apud la kongresejo) ktp.

Okazis tamen ankaŭ kelkaj prelegoj, prezentoj kaj diskutrondoj, ekzemple pri: E@I, JCI, historio de TEJO, YAWAR-festo, kunlaboro kun la Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko, agado en esperanto-dezertoj. Aldone estis proponataj kurso de la hispana lingvo, kursoj de esperanto por komencantoj (gvidataj de Adenjo Charrière kaj Alexandre Humet), kursoj de salso kaj aliaj dancoj (gvidataj de Matthias Humet kaj Ariadna García Gutiérrez). Dum du neformalaj kaj unu formala kunsidoj kunvenis la komitato de TEJO. Okazis ankaŭ kultur-lingva festivalo. Kadre de la vespera programo plurfoje koncertis la kuba esperanto-muzikgrupo Amindaj, debutinta antaŭe dum la 95-a UK, kaj funkciis filmejo kaj diskejo.

Organiza teamo redakti

La Lokan Kongresan Komitaton konsistigis la jenaj personoj, junaj kubaj esperantistoj:

La teamon asistis antaŭe kaj surloke Łukasz Żebrowski, la TEJO-estrarano pri kongresoj, Sergej Tyrin, la kasisto de TEJO, kaj el la Centra Oficejo de UEA ankaŭ la TEJO-volontulo Alexandre Baudry. Retpaĝaron kaj aliĝilon kreis Marek Blahuš, komisiito de TEJO pri reta agado.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti