Latinameriko
Latinameriko (hispane América Latina aŭ Latinoamérica; portugale América Latina; france Amérique latine) estas populara termino por tiuj partoj de Ameriko, kie la ŝtatlingvoj latinidas, do esence, estas aŭ la hispana, la portugala aŭ la franca.

Latinameriko ampleksas Meksikon en Nordameriko, ĉiujn landojn de Centra Ameriko krom Belizo (anglalingva), multajn landojn de Antiloj, kaj ĉiujn areojn de Sud-Ameriko krom Gvajano (anglalingva), Falklandoj (anglalingvaj) kaj Surinamo (nederlandlingva).
Oni neniam kunkalkulas franclingvajn teritoriojn de Usono kaj Kanado, ekzemple Kebekio. Tio eble montras, ke la prefikso Latin- ne nur indikas lingvon, sed ankaŭ kulturon kaj vivmanieron.
La koncepton "Latinameriko" enkondukis francoj (Amérique Latine) por pravigi la intervenon de la franca imperiestro Napoleono la 3-a en Meksiko. Komparu Iberameriko.
Portugala Latinameriko (aŭ "Luzitan-Ameriko"):
Franca Latinameriko:
Hispana Latinameriko (aŭ "Hispanameriko"):
KulturoRedakti
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala retpaĝo de la Komunumo de la Andoj (angle kaj hispane)
- Latinameriko kreis zonon de komuna komerco Artikolo de la BBC (angle).
- Koncilio pri aferoj de la Okcidenta Hemisfero (angle).
- Pri la instruado de Latinamerikaj studoj (angle).
- La Eŭrropa reto pri Latinameriko Informoj kaj studoj pri Latinameriko (hispane).