Panamo

lando en Centra Ameriko, bordanta Pacifikon kaj Kariban Maron, inter Kostariko kaj Kolombio

Panamo (hispane Panamá), oficiale Panama Respubliko (hispane: República de Panamá) estas la plej suda lando en Centra Ameriko. Ĝi situas en la istmo liganta Nord- kaj Sudamerikon, kaj havas limojn kun Kostariko okcidente, Kolombio oriente, la Kariba Maro norde, kaj la Pacifika Oceano sude.

Panamo
República de Panamá
Panama Respubliko

Flago de Panamo

Blazono de Panamo

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Himno Istmeño
Istma Himno
"Himno Istmeño"
noicon
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
Nacia devizo: Pro Mundi Beneficio
Bonfare al la mondo
Situo
suverena ŝtatorespublikolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Panamurbo
Oficiala(j) lingvo(j) hispana
Uzata(j) lingvo(j) hispana lingvo, Northern Embera, panama signolingvo, Catio, Guaymí, Buglere, Teribe, San Miguel Creole French, San Blas Kuna, Border Kuna
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo (85%)
protestantismo (10%)
aliaj (5%)
Areo 75,517 km²
- % de akvo 2,9 %
Loĝantaro 3.322.576 (2010) (2017)
Loĝdenso ĉ. 44 loĝ loĝ./km²
Horzono -5
Interreta domajno pa
Landokodo PA
Telefona kodo 507
Plej alta punkto Volcán Barú
Plej malalta punkto Kariba Maro
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro Laurentino Cortizo
Ĉefministro Laurentino Cortizo
Nacia tago 3-a de novembro
Sendependiĝo disde Kolombio 3-a de novembro 1903
Ekonomio
Valuto balboo (PAB)
MEP laŭ 2006
– suma $31,41 miliardo
– pokapa $ 10.300
vdr

Esplorita kaj okupita de la Hispanoj dum la 16-a jarcento, Panamo sendependiĝis de Hispanujo en 1821 kaj aliĝis al la unuiĝo de Nova Granado, Ekvadoro, kaj Venezuelo, nome Granda Kolombio. Kiam Granda Kolombio disiĝis en 1831, Panamo kaj Nova Granado restis unuopaj. Pli poste Nova Granado fariĝis la Kolombia Respubliko. Per la subtenado de Usono, Panamo disiĝis de Kolombio en 1903, ebligante la konstruadon de la Panama Kanalo inter 1904 kaj 1914. En 1977 traktaton subskribis ambaŭ landoj por transdoni la kanalon al Panamo je la fino de la 20-a jarcento.

Nuntempe, la enspezoj de la Kanalo estas granda parto de la Panama MEP. Panamo estas la plej rapide kreskanta ekonomio kaj la plej granda pokapa konsumanto en Centra Ameriko. En 2010 oni trovis Panamon la 4-a plej alta je indico de homa disvolviĝo inter la latinamerikaj landoj kaj la 54-a en la mondo. La panama ĝangalo abundas je tropikaj plantoj, bestoj kaj birdoj -kelkaj, el kiuj troviĝas en neniu alia loko.

La Panama Kanalo plifaciligas la komunikiĝon inter la Pacifika Oceano kaj la Atlantika Oceano kaj tre influas la tutmondan komercon.

Ĉefaj informoj redakti

Nomo redakti

La vorto Panamo havas indiĝenan originon, plej verŝajne de la lingvo Cueva.[1] Ekzistas multaj signifoj donataj al la nomo de la lando, tamen estas ofte plej akceptata la signifo "abundo da fiŝoj kaj papilioj"

Kelkaj historiistoj opinias, ke ĝi venas de la nomo de la majesta arbo, loke nomata "Panamá" (Sterculia apetala).

Historio redakti

 
Colón, Panamo
 
En Panamurbo
 
Tradicia panama konstruaĵo
 
La monteto Ancón apud Panamurbo

Antaŭhispana Periodo redakti

La panama istmo formiĝis antaŭ proksimume 3 milionoj da jaroj, kiam la terkolo inter Nord- kaj Sudameriko tute eloceaniĝis. Post tio, tre malrapida transmigrado de bestoj okazis. La ekzisto de la Panama istmo tre influis la disiĝon de homoj, agrikulturo kaj teknologio tra la amerika kontinento.

Antaŭ ol la eŭropanoj malkovris la kontinenton, Panamo estis enloĝata de indiĝenaj popoloj nome Ĉibĉa, Ĉoko' kaj Kueva. El kiuj la Kueva estis la plej vasta grupo. Oni kalkulas, ke kiam la hipanaj konkerantoj alvenis, la indeĝenaj loĝantoj nombris ĉirkaŭ 200,000.

La indiĝenaj popoloj estis forbuĉitaj inter 1510 kaj 1535 dum la hispanoj koloniigis la regionon. Hodiaŭ oni malmulte konas pri la Kueva kaj ilia lingvo.

De Konkera Periodo Ĝis 1799 redakti

En 1501 la istmo estis vizitata unuafoje de la hispanaj konkerantoj dum la vojaĝo de Rodrigo de Bastidas. Bastidas navigis tra la kariba bordo de la nuna provinco de Kolono kaj la insuloj de la indiĝena regiono de Kuna Yala. Unu jaro poste, dum sia kvara vojaĝo, Kristoforo Kolumbo, atingis la atlantikan bordon de la istmo. La 2-an de novembro li alvenis al bela golfeto de la nuna provinco de Kolono kaj nomis ĝin Portobelo aŭ Bela Haveno.

La doloriga irado de Vasco Núñez de Balboa de la atlantika ĝis la pacifika oceano en 1513 elmontris al la tuta mondo, ke Panamo ja estis la vojo inter la oceanoj, kaj panamo rapide fariĝis la renkontpunkto por vojaĝantoj kaj komercantoj en la amerika parto de Hispana Imperio. Oron kaj arĝenton oni portis ŝipe de Sudameriko, trans Panamo, alvenante fine al Hispanujo. La vojon oni nomis Camino Real aŭ Reĝa Vojo. Tamen kutime la popolo nomis ĝin Camino de Cruces (Kruca Vojo) pro la granda kvanto de tomboj.

Santa María la Antigua del Darién estis la unua urbo fondita de la hispanoj en la ĉeftero de la amerika kontinento. Ĝin fondis Vasco Núñez de Balboa en 1510. Ĝi estis la ĉefurbo de la antikva teritorio de Castilla de Oro. La 15-an de Aŭgusto 1519 Pedrarias Dávila fondis Panamurbon, tiam nomata Nuestra Señora de la Asunción de Panamá. Ĝi estis la unua hispana urbo situanta ĉe la bordo de la Pacifika Oceano kaj tuj fariĝis la novan ĉefurbon de Castilla de Oro.

Panamo estis parto de la Hispana Imperio dum 300 jaroj (1538-1821). La kolonia vivmaniero estigis en la panamanoj naciecan senton kaj kompleksan disbranĉitan socioaranĝon.

En 1671 la pirato Henry Morgan priŝtelis kaj forbruligis Panamurbon - la dua plej grava urbo en la amerika parto de la Hispana Imperio tiutempe. Tamen oni poste rekonstruis la urbon proksime al la origina loko.

19-a Jarcento redakti

Dum la hispanamerikaj militoj por sendependeco okazis ĉie en Latinameriko, ankaŭ Panamurbo pretigis sin por sendepediĝo. Tamen, iliaj planoj estis plirapidigitaj de la Grito de La Villa de Los Santos (Krio de la Sanktula Vilaĝo), farita de la loĝantoj en Azuero sen informi al la Panamurbanoj. La Grito de La Villa de Los Santos deklaris la regionon sendependa de la hispanoj. Ambaŭ Veraguas kaj la ĉefurbo malŝatis la okazon sed malsame. Veraguas konsideris ĝin perfido, dum la ĉefurbo konsideris ĝin neefika.

En 1821 Panamo jam estis nacio kun propra identeco kaj sendependiĝis de Hispanio per efika subaĉeto de la soldataro. Hispanujo ne reagis perforte. Tuj post la sendependiĝo, Panamo unuiĝis al Kolombio.

Postkolonia Panamo redakti

Dum la unuaj 80 jaroj post la sendependiĝo de Hispanujo, Panamo estis dividaĵo de Kolombio. La panamana loĝantaro kelkfoje provis sin disdividi de la respubliko sed tio fiaskis.

En 1903, sub la premo de Usono, kiu planis konstrui la Panaman Kanalon, Panamo sendependiĝis de Kolombio kaj ekestis unuopa lando. Tion difinis la Hay/Bunau-Varilla traktato, kiun krome donis al Usono regon sur landstrio 16 kilometrojn larĝa kaj 80 kilometrojn longa, kie ili konstruu kanalon. En la jaro 1914 Usono finis konstrui la 83 kilometrolongan kanalon, kiu apartenis al Usono laŭ la traktato. Poste, dum la 1960-a jardeko la panamanoj ekpremis Usonon por renegoci pri la traktato.

De 1903 ĝis 1968 Panamo estis konstitucia demokratio regata de komercocela oligarkio. Dum la 1950-aj jaroj, la panamana militistaro komencis spiti la oligarkian politikan regon kaj en 1968 la militistaro gvidata de la leŭtenanto kolonelo Omar Torrijos Herrera renversis la tiaman prezidanton Arnulfo Arias Madrid.

La militistaro pravigis siajn agojn deklarante ke Arias Madrid celis oficialigi diktatoran reĝimon en la lando. Post la eko de la reĝimo de Torrijos, multaj ekonomiaj kaj politikaj ŝanĝoj okazis en la lando. La konstitucio de 1972 deklaris Torrijos kiel supra gvidanto de la Panamana revolucio. Torrijos estis tre polemika figuro, tamen lia plej signifa ago estis la traktato Torrijos-Carter, kiun li subskribis kun Usona prezidento Jimmy Carter en 1977. La traktato transdonis la kanalon al Panamo je la fino de la 20-a jarcento.

Torrijos mortis en 1981, kaj post li, ekregis generalo Manuel Noriega. La reĝimo de Noriega estis krima kaj tre kontraŭata de la panamanoj. Li ricevis altajn enspezojn pro drog- kaj homtrafikado kaj monlavado. La diktatoreco unue apogita de la Usona registaro ordonis la mortigon de centoj da panamanoj kaj instigis multajn aliajn eksterlanden.

La 19-an de decembro, 1989 Usona prezidento George H. W. Bush decidis perforti Panamon, deklarante ĝin necesa por sekurigi la vivojn de la panamanoj, demokration, kaj homrajtojn. La oficiala pravigo de la invado estis tio ke la traktato Torrijos-Carter permesis al Usono agi tion necesan, se ĝi konsiderus la kanalon malsekura. La invado sukcesis forpreni Noriega de Panamo kaj ekde tiam la politika sistemo en la lando estas stabila.

Memorinda dato: 9a de januaro 1964

Naturo redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti