Monda Organizaĵo pri Meteologio

faka organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj

Monda Organizaĵo pri Meteologio (MOM) estas speciala organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por mondvasta kunlaborado en instalado de meteologiaj mezur-stacioj kaj interŝanĝo de informoj. Ĝi nomiĝis tiel en 1950, el International Meteorological Organization (IMO) (Internacia Organizaĵo pri Meteologio) antaŭe kreita en 1873.

Monda Organizaĵo pri Meteologio
emblemo
faka institucio de Unuiĝintaj Nacioj vd
Dum 23-a de marto 1950 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Internacia Meteologia Organizaĵo
Tipo Faka organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj
Celo Meteologio
Sidejo Ĝenevo
Lando(j) Svislando
Estr(ar)o Gerhard Adrian
 Germanio
Retejo Oficiala retejo
vdr
Flago de la Monda Organizaĵo pri Meteologio

La oficejaj lingvoj de la MOM estas: Angla, Franca, Hispana, Rusa.

La MOM eldonas diversajn publikaĵojn (vidu sube eksteraj ligoj; vd. ekz-e angle: '... Publications - Catalogue').

La sidejo de MOM estas Ĝenevo, Svislando.

Celoj laŭ statuto redakti

  • Ebligi la tutmondan kooperadon pri establado de retaj stacioj por fari meteologiajn observojn, ankaŭ hidrologiajn kaj aliajn geofizikajn observojn rilatajn al meteologio; promovi la establadon kaj subtenado de centrejoj (nodejoj) funkciĝaj kiel provizejoj pri meteologiaj kaj rilataj servoj;
  • Promovi la establado kaj subtenado de sistemoj por rapida interŝanĝo de meteologiaj kaj rilataj informoj.
  • Promovi normigadon de la meteologiaj kaj rilataj observ-metodoj, kaj certigi la homogenan publikadon de la observaĵojn kaj statistikaĵojn;
  • Evolui la aplikadon de la meteologio rilate al aviado, ŝip-veturo, akvoproblemaferoj, agrokulturo kaj aliaj homaj agadoj;
  • Promovi agadojn pri aplikanta hidrologio kaj evolui proksima kooperado inter meteologiaj kaj hidrologiaj servoj;
  • Ekkuraĝi esplorojn kaj instruadon pri meteologio kaj pri rilataj aferoj - kiam necesa, kaj asisti ĉe koordinigado de la internaciaj aspektoj de tiuj esploroj kaj instruadaĵoj.

Eksteraj ligiloj redakti