La hispana lingvokastilia lingvo (hispane: Español, Castellano) estas latinida lingvo origininta en la hispana historia regiono de Kastilio, kaj nuntempe parolata ĉefe en Hispan-Ameriko kaj Hispanio.

Hispana, Kastilia
Español, Castellano
Parolata en (vidu sube)
Parolantoj 437 000 000
Denaskaj parolantoj proksimume 400 milionoj
Fremdlingvo / dua lingvo por inter 60 kaj 100 milionoj
Skribo latina kun kelkaj aldonoj
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Italika
Latinida
Ibero-latinida
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Flago-de-Argentino.svg Argentino
Flago-de-Bolivio.svg Bolivio
Flag of Chile.svg Ĉilio
Flago-de-Kolombio.svg Kolombio
Flago-de-Kostariko.svg Kostariko
Flago-de-Kubo.svg Kubo
Flago-de-Ekvadoro.svg Ekvadoro
Flago-de-Salvadoro.svg Salvadoro
Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Flago-de-Gvatemalo.svg Gvatemalo
Flago-de-Ekvatora-Gvineo.svg Ekvatora Gvineo
Flago-de-Honduro.svg Honduro
Flago-de-Meksikio.svg Meksiko
Flago-de-Nikaragvo.svg Nikaragvo
Flago-de-Panamo.svg Panamo
Flago-de-Paragvajo.svg Paragvajo
Flago-de-Peruo.svg Peruo
Flago-de-Okcidenta-Saharo.svg Okcidenta Saharo
Flago-de-Domingo.svg Domingo
Flago-de-Urugvajo.svg Urugvajo
Flago-de-Venezuelo.svg Venezuelo
Reguligita de Asocio de akademioj de hispana lingvoj (Real Academia Española kaj 21 aliaj)
Lingva statuso sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 es
  ISO 639-2 spa
  ISO 639-3 spa
  SIL SPN
  Glottolog stan1288
Angla nomo Spanish
Franca nomo espagnol
Specimeno
Deklaracio de Homaj Rajtoj, art. 1: Todos los seres humanos nacen libres e iguales en dignidad y derechos y, dotados como están de razón y conciencia, deben comportarse fraternalmente los unos con los otros.
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg

La hispana lingvo estas oficiala en Hispanio, Hispanameriko (Argentino, Bolivio, Ĉilio, Domingo, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Kolombio, Kostariko, Kubo, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Puerto-Riko, Urugvajo kaj Venezuelo) kaj Ekvatora Gvineo. Krome, ĝi estas ankaŭ ofte parolata en Okcidenta Saharo, norda Maroko, Andoro, Ĝibraltaro, Trinidado kaj Tobago, Kanado, Germanio, Francio kaj Svislando. Laŭ la oficiala usona censo de 2000, 28,1 milionoj da usonanoj parolis la hispanan hejme. En la urbo de Hialeah (Florido), ekz., 92 procentoj de la loĝantaro parolas la hispanan hejme. La hispana estis iam vaste parolata en Filipinoj, sed nun de nur 0,01% de la loĝantaro. La hispana estas unu el la ses oficialaj lingvoj de UNO (kun la ĉina, angla, rusa, araba kaj la franca), kaj ankaŭ oficiala lingvo de la Eŭropa Unio kaj la Afrika Unio. Ĝi estas unu el la fontoj de Interlingvao. Ĝi tamen apenaŭ influis Esperanton rekte. Laŭ nombro de denaskaj parolantoj, ĝi estas la plej vaste parolata latinida lingvo, sed laŭ internacieco kaj nombro de dualingvanoj, la franca pli furoras: la franca estas regata kaj studata tra la mondo, sed la hispana, ekster Ameriko, malpli ofte.

La hispana plej similas al la portugala kaj la kataluna: dum la portugala estas la latinida lingvo de okcidenta Iberio, kaj la kataluna tiu de orienta Iberio, la hispana estas tiu de la mezo, precipe de Madrido.

Akademio nomata Real Academia Española (Reĝa Akademio Hispana) registras kaj gvidetas la evoluon de la lingvo, celante la interkomprenon de hispanparolantoj tutmonde.

Instituto Cervantes estas komisiita de hispana registaro instrui la lingvon tutmonde.

Papiamento kaj la ĉabakana estas kreolaj lingvoj kun hispana influo.

En la kanaria insulo La Gomera, oni konservas fajfan variaĵon de la loka hispana, nomatan silbo.

Enhavo

HistorioRedakti

 
Mapo pri la lingvoj parolataj sur la Ibera duoninsulo: la hispana bildigita ruĝe [1]

Oni nomas la komencan fazon de la hispana "kastilia lingvo", kiu devenas de la latina vulgara de la jaroj 500–1000, t.e. la jarcentoj post la disfalo de la Okcidenta Romia Imperio, kiam la latina de la nuna Iberio fariĝis izolita de Francio kaj Italio. La origina lando de la hispana lingvo (norda Kastilio kaj Rioĥo) havis subtavolon eŭskan. Tial kelkaj studantoj resumas, ke la hispana lingvo estas la vulgara latina tia, kiel ĝin parolis eŭskoj. La unuaj skribaj atestoj de la kastilia estas glosoj en latinaj religiaj tekstoj manskribitaj ĉe monaĥejo en San Millán de la Cogolla en la 10-a jarcento. La potenco de Kastilio, kiu post Reconquista restis la plej granda regno en Iberio, kaŭzis, ke ties lingvo estis favorata de kleraj hispanoj, anstataŭ la galega, la kataluna, la eŭska kaj aliaj iberiaj lingvoj.

En la Mezepoko la kastilia ricevis grandan vortoprovizon el la prestiĝa araba lingvo, ĉu rekte ĉu per la mozarabaj latinidoj, ĉefe pri terkulturo, juro kaj milito. Ankaŭ francaj vortoj pri feŭdismo estis ricevitaj. Maturiĝo venis ankaŭ per la laboro de la Akademio de Tradukistoj, kiun Alfonso la 10-a de Kastilio fondis en Toledo.

En 1492 la Katolikaj Gereĝoj komisiis Antonion de Nebrija verki la unuan gramatikon, por fiksi la uzon, kaj por instrui la novajn subulojn de la hispaniaj gereĝoj.

Ankaŭ en 1492, hispanaj judoj (sefardoj) estis trudpelitaj el Hispanio. Tiu komunumo portis la lingvon de la 15-a jarcento, kaj evoluigis ĝin en siaj rifuĝaj landoj. Eĉ hodiaŭ la judhispana lingvo estas konservata en Israelo, Balkanio, Turkio kaj norda Afriko.

Inter la 16-a jarcento kaj la 18-a jarcento, per la kresko de la hispana imperio, la hispana estis disvastigita al Ameriko. La hispana de Ameriko devenas plejparte de suda Hispanio, ne de la madrida variaĵo, tial ili evoluis malsame (precipe en prononco), sed malgraŭ tio, la klera lingvo estas rekoneble la sama de Tierra del Fuego ĝis Madrido.

Dum Renesanco, la hispanaj artistoj, diplomatoj kaj militistoj riĉigis la lingvon per vortoj italaj, francaj kaj klasiklatinaj. La koloniistoj en Ameriko devis adapti aŭ preni vortojn por nomi amerikaĵojn.

La baza vortoprovizo devenas de la latina vulgara, sed ĝi estas modifita de jarcentoj da sonŝanĝoj.

OrtografioRedakti

AlfabetoRedakti

Ĝi estas latin-devena kaj konsistas el 27 literoj, 26 komunaj al angla-askia alfabeto plus la supersignita litero ñ (majuskle, Ñ), kaj 3 digrafoj: ch, ll kaj "rr" .

  • a, b, c, ch, d, e, f, g, h, i, j, k, l, ll, m, n, ñ, o, p, q, r, s, t, u, v, w, x, y, z.

Nomoj de la literoj/digrafoj, laŭ hispana lingvo: a, be, ce, che, de, e, efe, ge, hache, i, jota, ka, ele, elle (ele doble), eme, ene, eñe, o, pe, ku, erre, ese, te, u, uve (be baja), uve doble, equis, i griega (ye), zeta.

DigrafojRedakti

Ekde 1803 la digrafoj ch, ll, estis konsiderataj apartaj literoj. Ekde 1994 digrafoj estas konsiderataj, nur el liter-ordiga vidpunkto, kiel simplaj duliteraj kombinoj.[2] Tamen, ili konservas la sian kategorion kiel simboloj de la alfabeto.

Do, la vortoj "cabeza", "chamán", "curva", "lava", "lluvia", "luna" ordiĝus jene:

  • cabeza, curva, chamán, lava, luna, lluvia (malnova sistemo)
  • cabeza, chamán, curva, lava, lluvia, luna (aktuala sistemo)

Ankaŭ la vortaroj spegulas tiun fakton, tiel ke malnovaj vortaroj havas apartajn ĉapitrojn por ch kaj ll, sed tiuj vortaroj eldonitaj ekde 1994 ne plu havas tiujn ĉapitrojn. La ŝanĝon faciligis la fakto, ke en la hispana ne ekzistas vortoj, en kiuj la kombinojn c-hl-l oni prononcas aparte, male al la kataluna lingvo, kiu skribe kaj prononce distingas inter ll kaj l·l.

La kombino qu estas konsiderebla digrafo, ĉar q neniam aperas antaŭ alia litero ol u; sed en vortaroj la koncerna sekcio estas titolata nur per q.

Kornoj kaj aliaj supersignojRedakti

Vokaloj povas esti supersignitaj per dekstra korno: á, Á, é, É, í, Í ó, Ó, ú, Ú; kaj krome litero u per tremao: ü, Ü.

Kornoj havas implicon nur en la akcento ene de la vorto (vd. korespondan sekcion) kaj kiel leksika identigilo; sed ili ne ŝanĝas la prononcon de la vokaloj. Tremao signas unu specialan ortografian okazon. Do, supersignitaj vokaloj ne apartenas al alfabeto kiel apartaj simboloj.

Specialaj simbolojRedakti

En la hispana lingvo, la komenco de kri-frazoj kaj demando-frazoj estas signita per respektive speciala simbolo, kiu reprezentas 180-gradan rotacion de la normala ferma simbolo:

  • Kri-aperta simbolo: ¡, (U+161), ¡pero qué has hecho!
  • Demand-aperta simbolo: ¿, (U+191), ¿Dónde he dejado las llaves?

Kelkaj ortografiaj regulojRedakti

  • q nur konsistigas la digrafon qu, en la kombinoj que, qui. Ekz.: "requesón", "arquitectura". Ĝi neniam aperas senpere, krom en fremdaj nomoj.
  • En normala teksto, kie normalaj reguloj de interpunkcio aplikeblas, se majuskligota simbolo estas digrafo, oni majuskligu nur la unuan literon de la digrafo. Ekz.: Chimenea, Llama, Quemadura.
  • z aperas antaŭ la vokaloj a, o, u kaj antaŭ konsonantoj. Do, la grupoj ze, zi estas ege esceptaj (kurioze, la propra nomo de la litero estas unu tia escepto); ofte esceptoj venas el vortoj pruntitaj el aliaj lingvoj.
  • n povas aperi antaŭ kiu ajn konsonanto krom p kaj b, kie nepre estu m. Ekz. "empezar". Tio implicas, ke en kunmetitaj vortoj, n ŝanĝiĝas al m se ĝia loko estas antaŭ p, b. Ekzemple "tentempié" (el "tente en pié").
  • En kunmetitaj vortoj, simpla r duobliĝas se ĝi falas inter du vokaloj. Ekz.: "costarricense" (el "Costa Rica").
  • Tremaa u (ü) aperas nur en la grupoj güe, güi por signi ke u efektive prononciĝas (vd. korespondan sekcion). Ekz.: "cigüeña".
  • Korno super vokalo de unusilaba vorto montras alian signifon al senkorna vorto. Ekzemploj:
    • te (vin) - (teo)
    • mas (sed) - más (pli, plu, plus)

PrononcoRedakti

La hispana lingvo estas fonetika lingvo, en la senco ke ĝia prononco povas esti instruata kiel prononco de individuaj literoj, kun ties esceptoj, algluitaj en vortoj.

La fonemoj de la hispana lingvo povas esti sufiĉe bone reprezentataj per esperantaj fonemoj, krom du-tri esceptoj. Tial, en la jena priskribo estas evitataj oftaj aludoj al Internacia Fonetika Alfabeto.

VokalojRedakti

Vokalaj sonoj estas reprezentataj per literoj: a, e, i, o, u, kiuj havas saman norman prononcon al esperantaj vokaloj, krom la okazoj kiam i, u diftongiĝas.

Krome, izolita aŭ interkonsonanta litero y prononciĝas kiel esperanta i.

Ekzistas nenormaj variantoj en regionoj kie la hispana kunvivas kun aliaj lingvoj kun pli komplikaj vokalaj sistemoj (ekz., la kataluna).

DiftongojRedakti

La neakcentitaj vokaloj i, u apud aliaj vokaloj preskaŭ ĉiam diftongiĝas al respektive esperantaj j, ŭ. Ekzemploj:

  • peine [pej-ne]
  • neumático [neŭ-ma'-ti-ko]
  • Diego [dje-go]
  • muesca [mŭes-ka]

En la kombinoj vokalo-y-konsonanto (malofta) kaj vokalo-y-vortofino, la litero y sonas kiel esperanta j. Ekz.: hoy [oj].

KonsonantojRedakti

Jenaj konsonantoj samsonas, en ajna okazo, al koresponda esperanta konsonanto:

  • b, d, f, k, l, m, n, p, s, t

Tamen, konsideru ke la ploziveco de b, d, p, t estas pli milda en la hispana ol en Esperanto.

cRedakti

  • Antaŭ a, o, u kaj antaŭ aliaj konsonantoj ĝi egalas al esperanta k. Ekz. casa [ka-sa], actitud [ak-ti-tud']. En Galegio, pro influo de la galega lingvo, c antaŭ konsonanto ne prononciĝas.
  • Antaŭ e, i ĝi samsonas al hispana z (vd. sube).

gRedakti

  • Antaŭ a, o, u kaj antaŭ aliaj konsonantoj ĝi egalas al esperanta g. Ekz.: gato [ga-to], estigma [es-tig-ma].
  • Antaŭ e, i ĝi samsonas al esperanta ĥ.
  • Por atingi g-sonon antaŭ e, i, oni intermetas literon u. Ekz.: guepardo [ge-par-do], guinda [gin-da].
  • Por sonigi la literon u en la kombinoj gue, gui, oni tremaas la literon u. Ekz.: antigüedad [an-ti-gŭe-dad'].

hRedakti

  • Ĝi estas muta, do, ne prononciĝas (krom en la digrafo ch). Ekz.: hora [o-ra]. Ĝi postrestas pro etimaj kialoj.
  • Ĝi principe malpermesas sinalefojn ene de vorto. Ekzemploj:
    • albahaca [al-ba-a-ka] (prefere ne [al-ba-ka])
    • alcohol [al-ko-ol'] (prefere ne [al-kol'])

jRedakti

  • Laŭnorme, ĝi samegalas al esperanta ĥ. Ekz.: jabato [ĥa-ba-to].
  • En suda Hispanio, Kanariaj Insuloj kaj Sudameriko, oni ofte aŭdas pli mildan sonon, similan al esperanta h. Ekz.: jabato [ha-ba-to].
  • Tia estas ankaŭ la prononco de g en la kombinoj ge, gi. Ekz.: germen [ĥer-men] aŭ [her-men].

ñRedakti

  • Sono simila al n, sed kun emfaza palata nazaleco. Alilingvaj ekvivalentoj:
  • Ĝi povas esti reprezentata de la esperanta kombino nj. Ekz.: España [es-pa-nja].

qRedakti

  • Nepre en digrafa kombino qu, ĝi samsonas al k. Ekz.: queso [ke-so].

rRedakti

Ĉiam trema, sed kun nuanca forto en la tremeco, laŭ jenaj konsideroj.

  • Inter vokaloj, ĝi prononciĝas milde, unu-treme, kiel itala r. IFA-simbolo: ɾ. Ekz.: pero [pe-ɾo].
  • Komence de vorto, antaŭ aŭ post konsonanto, kaj fine de vorto, ĝi prononciĝas forte, plur-treme, (samkiel prononcas r-on JoMo). IFA-simbolo: r. Ekzemploj:
    • recuerdo [re-kŭer-do].
    • amor [a-mor']
    • trampa [tram-pa]
  • En Kubo, eblas foje aŭdi l-sonon surogate al trema sono. Ekz: recuerdo [le-kŭel-do].
  • En Kostariko oni prononcas ĝin, ĉefe komence de vorto, kiel ŭ. Ekz.: recuerdo [ŭe-kŭe-ŭdo].
  • Homoj kun langa handikapo, tia ke ili ne kapablas tremigi, surogatigas tremadon per unu el tiuj sonoj: l, d, kartava (franca) r, ŭ.

Komparu la prononcon de rr.

En transkribo de hispanaj vortoj al Esperanto, oni ofte preteratentas la nuancon pri trem-forteco, ĉar kiaspeca tremado validas por esperanta r[3]. Do, hispana litero r kutime konserviĝas en Esperantaj transkriboj tiel, sen nuancigo.

sRedakti

  • En kelkaj regionoj de Sudameriko kaj de Hispanio (Manĉo estas bona ekzemplo), s antaŭ k-sono prononciĝas kiel ĥh. Ekz.: pescado [peĥ-ka-do] aŭ [peh-ka-do].
  • Pro influo de apudaj voĉaj fonemoj, ĝia sono povas fariĝi ankaŭ voĉa, do z. Ekz.: rasgo [raz-go].

vRedakti

  • Samkiel hispana b. Ekz.: vivo [bi-bo].
  • La pra-prononco de tiu litero estis egala al esperanta v, do frikativa. En regionoj kie la hispana kunvivas kun lingvoj posedantaj ankoraŭ tiun fonemon (ekz. variantoj de la kataluna), eblas aŭdi tian prononcon. Tamen, tia prononco en nur-hispana parolanto estas ofte rigardata kiel afekta. Ekz.: vivo [vi-vo].

wRedakti

Malmultaj origine hispanaj vortoj havas tiun literon. Ĝi estas uzata ĉefe por alilingvaj vortoj.

  • Preskaŭ ĉiam, ĝi prononciĝas anglece kiel ŭ, kun milda g-sono antaŭe. Ekz.: wolframio [(g)ŭol-fra-mjo].
  • En multaj okazoj estas tolerata b-sono. Ekz.: wolframio [bol-fra-mjo].
  • En ĝerman-devenaj vortoj ĝi prononciĝas kiel b: Ekz.: Wamba [bam-ba].

xRedakti

  • Normale ĝi prononciĝas kiel la kombino ks. Ekz.: explosión [eks-plo-sjon'].
  • En navatla-devenaj vortoj, kiel esperanta ĥ. Ekz.: México [me'-ĥi-ko]. La komento pri laŭregiona mildeco de prononco de j, aplikeblas ankaŭ en tiu ĉi okazo.
  • En malnovaj skribaĵoj eblas trovi vortojn kun x, kiuj nuntempe skribiĝas per j. Do, en tia okazo, la prononco estas ankaŭ kiel ĥ. Ekz.: Don Quixote (nuntempe Don Quijote) [don ki-ĥo-te].

yRedakti

  • En ceteraj okazoj, kiam ĝi ne agas kiel vokalo aŭ parto de diftongo (vd. supre), ĝia prononco estas simila al esperanta ĝ. Ekz.: ayuda [a-ĝu-da].
  • En kelkaj regionoj de Argentino kaj Urugvajo, oni prononcas ĝin multe pli frikative, kun sono pli simila al esperanta ĵ. Ekz.: ayuda [a-ĵu-da].
  • Foje oni aŭdas malpalatigitan sonon, tiel ke ĝi iĝas efektive kiel esperanta j. Ekz: ayuda [a-ju-da].

zRedakti

  • En Kastilio kaj norda Hispanio, ĝia prononco egalas al angla digrafo th en la vorto thing. IFA-simbolo: θ. Ekz.: zapato [θa-pa-to].
  • En cetera Hispanlingvujo, ĝia prononco egalas al esperanta s. Ekz.: zapato [sa-pa-to].
  • Tia estas ankaŭ la prononco de c en la kombinoj ce, ci. Ekz.: cecina [θe-θi-na], aŭ [se-si-na].

Prononco de digrafojRedakti

chRedakti

  • Samsona al esperanta ĉ. Ekz.: muchacho [mu-ĉa-ĉo].
  • En Andaluzio kaj kelkaj sudamerikaj regionoj, eblas aŭdi sonon pli proksiman al ŝ. Ekz.: muchacho [mu-ŝa-ŝo].

llRedakti

  • Laŭnorme, ĝia sono egalas al tiu de konsonanta y, do, proksima al esperanta j. Ekz.: ardilla [ar-di-ja].
  • En norda Kastilio kaj en Eŭskio eblas aŭdi originalan pra-prononcon, proksiman al kombino gl en la itala vorto gli. Ĝi povas esti proksimume reprezentata de esperanta kombino lj. Ekz.: ardilla [ar-di-lja].
  • En kelkaj regionoj de Argentino kaj Urugvajo, oni prononcas ĝin multe pli frikative, kun sono pli simila al esperanta ĵ. Ekz.: ardilla [ar-di-ĵa].

quRedakti

rrRedakti

  • Ĉiam aperas inter du vokaloj, kaj reprezentas sonon egalan al forta r, pridiskutitan en la artikolo pri r. Ekz.: perro [pe-ro]. Konsideru ke la diferenco inter pero (sed) kaj perro (hundo), falas sur tiu malsama trem-forteco inter ambaŭ r-sonoj.
  • La ceteraj konsideroj pri r-sonoj en la koncerna artikolo aplikeblas ankaŭ al tiu ĉi.

AkcentoRedakti

En la akcento de hispanaj plursilabaj vortoj, nepras la rolo de la korno. La hispanaj vortoj povas prezentiĝi:

  • aŭ sen korno,
  • aŭ kun unu (nepre nur unu) korno super unu el la vokaloj de la vorto.

Silab-nombradoRedakti

Kiel en Esperanto, ĉiu vokalo signas la kernon de unu aparta silabo. Krom se enestas neakcentitaj malfortaj vokaloj i, u apud aliaj vokaloj; tiam, la koresponda malforta vokalo, per diftongiĝo, algluiĝas al la silabo de la najbara vokalo. Ekzemplo:

  • "periodista" [pe-rjo-dis-ta]; el 5 originalaj vokaloj, 2 kuniĝas en diftongo, el kio rezultas entuto da 4 silaboj.

Akcento en senkornaj vortojRedakti

  • Se la vorto finiĝas per vokalo, aŭ literoj n kaj s, la akcento falas sur la antaŭlastan silabon. Ekzemploj:
    • mirada (3 vokaloj = 3 silaboj) [mi-ra-da]
    • paisanos (1 diftongo + 2 ceteraj vokaloj = 3 silaboj) [paj-sa-nos]
    • simplifiquen (4 vokaloj = 4 silaboj) [sim-pli-fi-ken].
  • En la ceteraj okazoj, la akcento falas sur la lastan silabon. Ekzemploj:
    • preguntar (3 vokaloj = 3 silaboj) [pre-gun-tar]
    • parietal (1 diftongo + 2 cetera vokalo = 3 silaboj) [pa-rje-tal]
    • baobab (3 vokaloj = 3 silaboj) [ba-o-bab]

Akcento en kornaj vortojRedakti

  • La akcento falas sur la silabon signitan de la korno. Ekzemploj:
    • café (2 vokaloj = 2 silaboj) [ka-fe]
    • álbum (2 vokaloj = 2 silaboj) [al-bum]
    • estrépito (4 vokaloj = 4 silaboj) [es-tre-pi-to]
  • Se la korno falas sur malfortan vokalon (i, u) de ebla diftongo, la diftongo rompiĝas kaj la silabo enhavanta la malfortan vokalon portas la akcenton. Ekzemploj
    • había (1 rompita diftongo + 1 cetera vokalo = 3 silaboj) [a-bi-a]
    • falúa (1 rompita diftongo + 1 cetera vokalo = 3 silaboj) [fa-lu-a]
    • país (1 rompita diftongo = 2 silaboj) [pa-is].
      • Notu, ke la senkorna alternativo estas unusilaba, pro efektiviĝo de la diftongo: pais [pajs] (tamen tiu vorto ne vere ekzistas).
  • Unusilabaj vortoj kun korno (kiu ne rompas diftongon) nek prononciĝas kun aparta emfazo, nek ŝanĝiĝas iel ajn ĝia prononco. En tiaj okazoj, korno signas alian signifon (vd. sekcion pri ortografio).
  • Plursilabaj vortoj kun superflua korno, nek prononciĝas kun aparta emfazo, nek ŝanĝiĝas iel ajn ĝia prononco. En tiaj okazoj, korno montras alian gramatikan rolon de la vorto. Ekzemplo:
    • esta kaj ésta prononciĝas same: [es-ta]; do, ŝajne la korno de la dua vorto superfluas; tamen ĝi montras ke la dua vorto rolas kiel pronomo (la unua estas demonstrativa adjektivo).

Geografia distribuoRedakti

 
  •  Oficiala lingvo
  •  Grava neoficiala lingvo
  •  Oficiala apud alia(j) lingvo(j)
 
Dialektoj de la hispana parolataj en Argentino laŭ Berta Elena Vidal de Battini.[4]
Landoj kun signifa hispanparolantaro
Rango lando Nombro de la
parolantoj
1   Meksiko 106 255 000
2   Usono 50 000 000
3   Kolombio 45 600 000
4   Hispanio 44 400 000
5   Argentino 41 248 000
6   Peruo 26 152 265
7   Venezuelo 26 021 000
8   Brazilo 19 700 000
9   Ĉilio 15 795 000
10   Kubo 11 285 000
11   Ekvadoro 10 946 000
12   Domingo 8 850 000
13   Gvatemalo 8 163 000
14   Honduro 7 267 000
15   Bolivio 7 010 000
16   Salvadoro 6 859 000
17   Nikaragvo 5 503 000
18   Paragvajo 4 737 000
19   Kostariko 4 220 000
20   Porto-Riko 4 017 000
21   Urugvajo 3 442 000
22   Panamo 3 108 000
23   Filipinoj 2 900 000
24   Francio 2 100 000
25   Portugalio 1 750 000
26   Haitio 1 650 000
27   Rusio 1 200 000
28   Maroko 960 706
29   Unuiĝinta Reĝlando 900 000
30   Japanio 500 000
31   Italio 455 000
32   Ekvatora Gvineo 447 000
33   Germanio 410 000
34   Okcidenta Saharo 341 000
35   Kanado 272 000
36   Ĉinio 250 000
37   Gujano 198 000
38    Svislando 172 000
39   Israelo 160 000
40   Aŭstralio 150 000
41   Belizo 130 000
42   Kuracao 112 450
43   Arubo 105 000
44   Sud-Koreio 90 000
45   Andoro 40 000
46   Svedio 39 700
47   Trinidado kaj Tobago 32 200
48   Turkio 29 500
49   Nov-Zelando 26 100
50   Nederlando 17 600
51   Finnlando 17 200
52 Franca Gviano 13 000
53   Rumanio 7 000
54   Bonero 5 700
55   Usonaj Virgulininsuloj 3 980
56   Libano 2 300
57   Aŭstrio 1 970
58   Kuvajto 1 700

DialektojRedakti

Estas diversaj kriterioj por diferencigi la dialektojn de la hispana. Unuavice oni povas paroli pri la interferoj kiuj okazas en la areoj de la norda Hispanio kie oni parolas ankaŭ aliajn ligvojn kiaj la galega, eŭska, kataluna kaj aliaj; tio okazas ankaŭ en areoj kie jam oni ne parolas tiajn lingvojn, sed iam oni parolis ilin aŭ la influo venis al apartaj regionoj: temas ĉefe pri distingoj rilate al fonetiko kaj modulado. Duavice en Hispanio estas klaraj dialektoj en la suda Hispanio, nome la andaluza kaj la kanaria (ĉefe kun fonetikaj apartaj trajtoj), dum oni parolas pri transiraj parolmanieroj en Ekstremaduro kaj Murcio. Trialoke en Asturio kaj Aragono oni parolas reston de iamaj lingvoj leona kaj aragona respektive; kelkaj pridubas ĉu tiuj parolmanieroj estas dialektoj aŭ ankoraŭ veraj lingvoj apartaj. Kvaraloke la situacio en Ameriko estas multe pli komplika kaj plej ofte oni konsideras almenaŭ kvar zonojn:

Hispana lingvo kaj EsperantoRedakti

Kvankam Esperanto malofte prunteprenas vorton el la hispana, multe da vortoj en ambaŭ lingvoj estas sametimaj, tial ili similas :

Hispandevenaj Esperantaj vortojRedakti

bojno (siavice de la Eŭska lingvo), ĉaĉaĉao, Don Juano (de Don Juan), Don Kiĥoto (de Don Quijote), gerilo (siavice de gota lingvo), mestizo, pinjato, salso, tango, tekilo, toreadoro, zambo (Amerik-hispana), zarzuelo (siavice de la Eŭska lingvo).

Identaj vortoj (laŭ litero)Redakti

al, de, gusto, la, lago, libro, lino, mano, mil, minuto, oro, piano, piloto, pino, polvo, sola, teatro, tubo, veneno, vino, ktp.

Falsaj amikojRedakti

amor (amo), bata (robo), bulo (tromp(ig)a klaĉo), bola (pilko), falo (peniso), frakaso nur prononce (malsukceso), kara nur prononce (multekosta ina), loka nur prononce (freneza ina), pene (peniso), rabo (vosto, kaco), robo (rabo), rostro (vizaĝo), trompa (korno, rostro), trompo (turbo), vena (vejno).

Jen pli detala listo de falsaj amikoj.

Tre similaj vortojRedakti

alto (alta), amar (ami), barba (barbo), blanco (blanka), campo (kampo), cantar (kanti), claro (klara), color (koloro), comenzar (komenci), dolor (doloro), dormir (dormi), droga (drogo), estar (esti), fábrica (fabriko), flor (floro), grande (granda), ir (iri), lana (lano), león (leono), luna (luno), mar (maro), miel (mielo), pan (pano), pensar (pensi), pluma (plumo), picar (piki),

que (ke), rana (rano), sal (salo), seco (seka), seis (ses), taza (taso), (teo), tener (teni), venir (veni), vender (vendi), verde (verda), vivir (vivi), ktp.

La malsamoj inter esperantaj kaj hispanaj parencaĵoj plejparte sekvas la sonŝanĝon inter la latina, kies vortoj estas preferataj de Esperanto, kaj la hispana.

La latina ne havas la sonojn [ĵ], [h], kaj [ŝ], kiuj plejparte eniris en Esperanton tra la franca (kaj la angla). Tial la malsamo inter vorto hispana kaj Esperanta, ofte spegulas la malsamon inter la hispana kaj la franca – ekzemple,

boca [boka] (buŝo), caballo [kabaljo] (ĉevalo), playa [plaja] (plaĝo), ktp.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Castellano and the rest of Spanish Languages
  2. 10a Kongreso de la Asociación de Academias de la Lengua Española (Madrido, 1994)
  3. Bertin Wennergren (2011-06-02). PMEG (esperante). Alirita 2013-03-16.
  4. Vidal de Battini, Berta (1964): El español de la Argentina: estudio destinado a los maestros de las escuelas primarias, maparo de María Teresa Grondona. Buenos Aires: Consejo Nacional de Educación.

Eksteraj ligilojRedakti

LiteraturoRedakti

  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/05, paĝo 18: La hispana verkita de Bradley Kendall.