Malfermi la ĉefan menuon

Lingvoj de Argentino

Dialektoj de la hispana parolataj en Argentino laŭ Berta Elena Vidal de Battini.[1]

La hispana lingvo estas komprenata kaj parolata kiel unua aŭ dua lingvo de preskaŭ la totalo de la argentina loĝantaro,[2] kio lastatempe estas de 40 milionoj da parolantoj.[3] Krome la itala kaj la keĉua havas po ĉirkaŭ unu miliono da parolantoj. El ĉiuj landoj de Hispanlingvio, Argentino estas tiu de plej granda etendo teritoria.

La angla estas la dua lingvo plej konata en la lando, kaj ties instruado estas deviga el bazlernejo en kelkaj provincoj. Argentino estas la ununura latinamerika lando konsiderita kiel de "alta kapablo" en la angla, fakte en la 15a rango je tutmonda nivelo, laŭ raporto de la Indico de Kapablo en Angla (EF EPI).[4][5] La angla krome estas la lingvo parolata de la plej parto de la loĝantoj de la insuloj sub fakta kontrolo de Unuiĝinta Reĝlando kiuj por Argentino konstituas la teritoriojn de la departamento Islas del Atlántico Sur de la provinco Tierra del Fuego, Antártida e Islas del Atlántico Sur.

Estas ĉirkaŭ 25 indiĝenaj lingvoj ankoraŭ vivaj kaj ekzistis ankaŭ aliaj jam formortintaj en variaj regionoj. Tiuj estas aprolataj de malmultaj personoj. Aliflanke, la lunfardo estas ia ĵargono kun abundo de vortoj el italaj lingvoj kiaj la piemonta, la ligura, la kalabria, la sicilia, la lombarda ktp., parolata en la Zona Núcleo de Argentina ekde almenaŭ 1880. Aliflanke la portuñol esta piĝino de brazila portugala kaj hispana parolata ekde proksimume 1960 en la zonoj de Argentino landlimaj kun Brazilo.

La hispanaRedakti

La hispana estas la ununura lingvo uzata en la publika administracio ŝtatnivele, kvankam neniu leĝa regulo estis deklarinta ĝin oficiala. Tamen, la provinco Corrientes deklaris en 2004 la kunoficialecon de la gvarania ĉe instruado kaj regagado, kvankam tio ne troviĝas regulita. Siaflanke la Provinco Ĉako deklaris per leĝo 6.604 de 2010 (reglamentita per Dekreto 257/2010) la kunoficialecon de la lingvoj toba, mataka kaj mogoita.

 
Imperativa formo propra de voseo anstataŭ ¡Ven! por "tú".

La amplekseco de la lando, la ekzisto de diversaj lingvaj subtavoloj produktitaj kaj de la varieco de amerindiaj lingvoj kaj de la diversaj alportoj de la gepatraj lingvoj de la enmigrantoj ĉefe eŭropanoj, sed ne nur, fine de la 19a jarcento kaj komence de la 20a, formis la variajn dialektajn formojn.

La plej populara kaj prestiĝa dialekto en la tuta argentina teritorio estas Rioplatense, tio estas rioplatariverplata. Ĝi estas ankaŭ la plej rekonata kiel varianto argentina ekster la lando, ekzemple en Hispanio aŭ aliaj hispanparolantaj landoj; ĝi estas ege forte influita de la itala, kaj prezentas la partikularecon esti vosea eĉ en la plej formalaj tavoloj de la lingvo. Argentino estas la plej granda hispanlingva nacio en la mondo, kiu uzas voseon (voseo estas la uzo de pronomo „vos“ anstataŭ „tú“ aŭ foje „usted“, tio estas tria formo por la dua persono, kio estas vere revolucia ŝanĝo de la hispanlingva gramatiko). Aliaj landoj, kie voseo estas amase aŭ almenaŭ multe uzata, estas Nikaragvo en Centrameriko (ege for) kaj Kolombio ĉe Kariba Maro.

Ankaŭ la patagonia regiono ― loĝata ĉefe de enmigrintoj devenaj el la centra regiono de la lando ― adoptis la uzadon la rioplata varianto, kun malgrandaj variantoj fonologie, probable pro influo de ĉilia enmigrado en la 20a jarcento. En la nordokcidento de la lando, unuflanke, kaj en la Argentina Nordoriento, aliflanke, la influo de la keĉua kaj de la gvarania, respektive, naskis dialektojn iom diferencajn, kiuj siavice prezentas subdialektajn regionajn variantojn.

 
La argentina Ernesto Guevara estis kromnomita el Che pro la ofta uzado de la argentina kejl-vorto che.[6]

En la provincoj San Juan, Mendoza, kaj malpli proporcie en la provincoj San Luis kaj La Rioja, koincidas erojn de la ĉilia hispana kaj de la rioplata, montrante vortojn kaj prononcmanieron similajn al la ĉilia, en kiu oni prononcas «ll» kaj «y» kiel [ʝ] kaj oni sibligas la fortajn literojn rojn, en /rr /> [řř] (voĉe), kaj komencan /r/ > [ř], kaj en kultaj aŭ duonkultaj okazoj, al [rr] malfortigitaj aŭ normalaj.

Kujo, pro sia antikva dependo kaj geografia proskimeco al Ĉilio, posedas limigitan nombron de vortoj kiu markas tiujn kontaktojn; oni aligis ankaŭ mapuĉajn vortojn en la vortotrezoro de la ĉiliismoj. Estas zonoj de Kujo kiu montras pli grandan proksimecon al Ĉilio (nome Malargüe, Calingasta), dum aliaj estas pli influitaj ekde la Rivero Plata, ĉu en la modulado aŭ en kelkaj prononcoj. Tiu influo rilatas al la bonaera lunfardo, kiu meze de la kultura rioplata fluo, setligis en la kuja socio klarajn montrojn, eĉ en la altaj klasoj (pro studentoj kaj la tango), kio sekvas ĝis nuntempe pro la amaskomunikiloj. Temas pri lingvaj eroj de regiona dialektaro, sed absolute ne de la gramatiko.[7]

En la argentina nordokcidento, la anda hispana kuniĝas kun la dialekto rioplata. La provinco Córdoba kaj ĉefe ĉe ĝia provinca ĉefurbo, posedas specifan singularan moduladon, distingan jam je unua aŭskulto. Aliaj gravaj trajtoj de la hispana parolata en Argentino, krom tiuj vortotrezoraj (en kiuj abundas italismoj, keĉuismoj, gvaranismoj, kaj mapuĉismoj), estas la ipsilonismo kun retremeco kaj la uzado de vortoj el la gvarania kiel en la esprimo che. La ipsilonismo kun retremeco, prononco de la ll kaj de la y kiel postalveola frikativo, troviĝas tre etenda en la kulta parolmaniero, kun la plej elstara escepto de la argentina Nordoriento.

Aliaj lingvojRedakti

 
Distribuo proksimuma de indiĝenaj lingvoj en la suda pinto de Sudameriko en tempo de la konkero.

La gvarania (avañe'ë) havas parolantojn en la tuta Nordoriento kaj, ĉefe, en la interno de la provinco Corrientes, kie ĝi kunhavas oficialecon kun la hispana.

La keĉua havas rimarkindan nombron de parolantoj en la provinco Santiago del Estero, kie oni parolas dialekton tre diferencigitan nome kiĉŭa, kaj ankaŭ en zonoj de la provinco Jujuy kie oni uzas variaĵon de tiu lingvo pli similan al tiu kiun oni parolas en la sudokcidento de Bolivio.

La mapuĉa lingvo, nome la lingvo de la mapuĉoj, havas parolantojn en la provincoj de la Patagonio, montrante la fortan influon de la mapuĉoj, aŭ araŭkanigo, super la indiĝenoj de Argentino de la areoj kaj patagoniaj kaj pampebenaj.

En la periferio de la grandaj urbaj aglomeraĵoj, produkto de konstantaj migradoj de la argentina nordoriento, el Paragvajo, Bolivio kaj Peruo, estas parolantoj de la gvarania, keĉua kaj ajmara. En kelkaj zonoj limaj kun Brazilo, estas ofta la uzado de la portuñol, tie hibridaĵo de la hispana de Argentino kun la portugala de Brazilo, ĉefe en la provinco Misiones, kaj malplie en Corrientes kaj Entre Ríos.

Diversaj komunumoj de enmigrantoj kaj filoj de enmigrantoj ankoraŭ tenas la lingvojn de ties devenregiono, kvankam tiu uzo perdiĝas laŭmezure ke antaŭeniras la generacioj. Plej elstara pro la kvanto de parolantoj estas la itala, dum aliaj notindaj estas la germana, la japana, la portugala, la jida en la argentinaj judaj komunumoj, la kimra en Ĉubut, la pola kaj plej ĵuse la mandarena lingvo.

Kelkaj ĵargonoj etendiĝis tiom ke ili meritis specifajn traktadojn, kiel la lunfardo kaj la rosarigasino. La unua estas tre disvastigita pro ties uzado en la vortumado de la tango, sed ĝi perdis grandan parton de sia influo en la ĉiutaga parolmaniero, pro la generacia ŝanĝo.

Véase tambiénRedakti

ReferencojRedakti

  1. Vidal de Battini, Berta (1964): El español de la Argentina: estudio destinado a los maestros de las escuelas primarias, maparo de María Teresa Grondona. Buenos Aires: Consejo Nacional de Educación.
  2. El País, [1] Konsultita la 16an de Aŭgusto 2016.
  3. «Aún hay niños que sólo hablan el guaraní y no entienden el castellano». Artikolo en la retejo FM La Ruta. [2] Konsultita la 17an de Aŭgusto 2016.
  4. «¿En qué países de América Latina hablan el mejor inglés como segundo idioma?». [3] Konsultita la 17an de Aŭgusto 2016.
  5. «EF EPI: Índice de nivel de inglés de 2015». [4] Konsultita la 17an de Aŭgusto 2016.
  6. [5] Encuentro digital con Pacho O'Donell, alirita la 25an de aprilo de 2009, 2003, Diario El Mundo.
  7. [6] III CILE. Paneles y ponencias. César Eduardo Quiroga Salcedo.

Eksteraj ligilojRedakti