Frotsono

konsonanto, dum kies prononco oni perforte trapelas aeron tra strikta kanalo farita per kunproksimigo de du artikulaciiloj
(Alidirektita el Frikativo)

Frotsono, aŭ frikativo (aŭ pleonasme frikativa konsonanto) estas konsonanto, dum kies prononco oni perforte trapelas aeron tra strikta kanalo farita per kunproksimigo de du artikulaciiloj.

Manieroj de artikulacio
Bruanto
Klaketo
Plozivo
Ejektivo
Injektivo
Afrikato
Frotsono
Siblanto
Sonoranto
Nazalo
Frapeto
Trilo
Alproksimanto
Fluanto
Vokalo
Duonvokalo
Lateralo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu eble ne ĝuste montriĝos en ĉiu retumilo.
redaktu

Tiuj estas, ekzemple, la malsupra lipo kontraŭ la supraj dentoj en la okazo de [f], aŭ la malantaŭo de la lango kontraŭ la palata velo en la okazo de la palata frotsono senvoĉa [x] (la esperanta ĥ). Tiu turbula aerfluo nomiĝas froto.

Siblaj frotsonoj redakti

Aparta subaro da frotsonoj estas la siblantoj (fojfoje nomataj stridantoj). Formante siblanton, oni ankoraŭ irigas aeron tra strika kanalo, sed aldone la longo de la lango estas laŭlonge kurbita por direkti la aeron trans la rando de la dentoj. En la angla [s], [z], [ʃ], kaj [ʒ] tion ekzemplas.

Ĉiuj siblantoj estas koronalaj, sed povas esti dentaj, alveolaraj, postalveolaraj, aŭ palataj (retrofleksaj) ene de tiu gamo. Tamen, ĉe la postalveolara loko de artikulacio la lango povas alpreni kelkajn formojn: kupola, laminala, aŭ apikala, kaj ĉiu el tiuj estas signata per aparta simbolo kaj aparta nomo. Prototipaj retrofleksoj estas subapikalaj kaj palataj, sed ili kutime skribiĝas per la sama simbolo kiel la apikalaj postalveolaroj. Ankaŭ la alveolaroj kaj dentaloj povas esti aŭ apikalaj aŭ laminalaj, sed tiun diferencon indikas diakrito anstataŭ apartaj simboloj.

Centraj ne-siblaj frotsonoj redakti

Lateralaj frotsonoj redakti

Simboloj uzataj por kaj frotsonoj kaj alproksimantoj redakti

Neniu lingvo distingas voĉajn frotsonojn disde alproksimantoj ĉe tiuj lokoj, do la sama simbolo uziĝas por ambaŭ. Por la faringaloj kaj epiglotaloj, alproksimantoj estas pli multaj ol frotsonoj. Frikativa realigo specifeblas per aldono de la alsupra prempinglo al la literoj, [ʁ̝, ʕ̝, ʢ̝]. Simile, la alsuba prempinglo aldoneblas por specifigi alproksimantan realigon, [ʁ̞, ʕ̞, ʢ̞].

Pseŭdaj frotsonoj redakti

La glotaj "frotsonoj" fakte estas neakompanataj fonadaj statoj de la gloto, sen ajna akompananta maniero, ĉu frikativa ĉi alia. Tamen, ili estas nomataj frotsonoj pro historiaj kialoj.

Aldone, [ʍ] estas ofte nomata "senvoĉa labial-vela frotsono", sed ĝi estas fakte alproksimanto. Veraj duoble-artikulaciataj frotsonoj eble ne troviĝas en iu ajn lingvo; sed vidu la artikolon senvoĉa palatal-vela frotsono por supozata (kaj sufiĉe disputata) ekzemplo.

Lingvoj redakti

Vidu tabelon de konsonantoj por tabeloj de frotsonoj en Esperanto kaj en la angla.

La ubiĥa eble estas la lingvo kun la plej multaj frotsonoj (entute dudek sep), iuj el kiuj ne havas simbolojn nek diakriton en la IFA. Tiu nombro fakte superas la nombron de ĉiuj konsonantoj en la angla (kiu havas 24 konsonantojn). Kontraste, iuj lingvoj havas neniujn ajn fonemajn frotsonojn. Tio estas tipa trajto de la aŭstraliaj indiĝenaj lingvoj, kie la malmultaj frotsonoj kiuj ekzistas rezultas de ŝanĝoj al plozivojalproksimantoj. Tio ankaŭ okazas en iuj indiĝenaj lingvoj de Nov-Gvineo kaj Sud-Ameriko kiuj havas aparte malmultajn konsonantojn.

Tamen, dum ke [h] estas tute nekonata en indiĝenaj aŭstraliaj lingvoj, la plejo el la aliaj lingvoj sen veraj frotsonoj ja havas [h] en sia konsonanta inventaro.

Voĉaj kontrastoj en frotsonoj estas plejparte limigitaj al Eŭropo, Afriko kaj Okcidenta Azio. Lingvoj de Suda kaj Orienta Azio, kiaj la Dravidaj kaj Aŭstroneziaj lingvoj, tipe ne havas tiajn voĉajn frotsonojn kiaj [z] kaj [v] kiuj estas tre familiaraj al eŭropaj parolantoj. Tiuj voĉaj frotsonoj estas relative raraj ankaŭ en indiĝenaj lingvoj de la Amerikoj. Entute, voĉaj kontrastoj en frotsonoj estas multe pli raraj ol en plozivoj, estante trovataj en nur triono de la lingvoj de la mondo, kompare al po ĉirkaŭ 60 elcente por plozivaj voĉaj kontrastoj.[1]

Po ĉirkaŭ 15 elcento de la lingvoj de la mondo, tamen, havas neparajn voĉajn frotsonojn t.e. voĉa frotsono sen senvoĉa respektivo. Du trionoj el tiuj, aŭ po 10 elcento de ĉiuj lingvoj, havas neparajn voĉajn frotsonojn sed neniun voĉan kontraston inter iu ajn frikativa paro.[2]

Tiu fenomeno okazas ĉar voĉaj frotsonoj evoluis de lenisiĝo de plozivoj aŭ fortisiĝo de alproksimantoj. Tiu fenomeno, neparaj voĉaj frotsonoj, troviĝas dise tra la mondo, sed estas limigita al nesiblaj frotsonoj kun la escepto de paro da lingvoj kiuj havas [ʒ] sed malhavas [ʃ] (valoras rimarki ke kelkaj lingvoj havas la voĉan afrikaton [dʒ] sed malhavas [tʃ]). La frotsonoj kiuj plej ofte troviĝas sen senvoĉa respektivo estas, laŭ la ordo de la kvociento de neparaj troviĝoj al ĉiuj troviĝoj, [ʝ], [β], [ð], [ʁ] kaj [ɣ].

Piednotoj redakti

  1. Maddieson, Ian. Voicing in Plosives kaj Fricatives (~Voĉado en plozivoj kaj frotsonoj), en Martin Haspelmath et al. (red-j.) The World Atlas of Lingvo Structures, pp. 26–29. Oxford: Oxford University Press, 2005. ISBN 0-19-925591-1.
  2. Maddieson, Ian. Patterns of Sounds. Cambridge University Press, 1984. ISBN 0-521-26536-3.

Vidu ankaŭ redakti