Trilo

speco de konsonanto

En fonetiko, trilo (aŭ trila konsonantovibra konsonanto) estas konsonanta sono produktata per vibrado inter la artikulaciilo kaj la loko de artikulacio. La norma hispana <rr> kiel en perro estas alveolara trilo, dumke en la pariza franca ĝi preskaŭ ĉiam estas uvulara.

Manieroj de artikulacio
Bruanto
Klaketo
Plozivo
Ejektivo
Injektivo
Afrikato
Frotsono
Siblanto
Sonoranto
Nazalo
Frapeto
Trilo
Alproksimanto
Fluanto
Vokalo
Duonvokalo
Lateralo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu eble ne ĝuste montriĝos en ĉiu retumilo.
redaktu

Triloj estas tre diferencaj de frapetoj. Dumke en frapeto (aŭ bateto), specifa gesto estas uzata por batigi la aktivan artikulaciilon kontraŭ la pasivan, en la kazo de trilo la artikulaciilo estas tenata surloke, kie la aerfluo igas ĝin vibri. Kutime trilo vibras por 2-3 periodoj, sed eble ĝis 5, aŭ eĉ pli se ĝeminaj. Tamen, triloj povas esti produktataj ankaŭ per nur unu sola periodo. Kvankam tio eble ŝajnus simili frapeton, la artikulacio estas malsama; triloj varias en la nombro da periodoj, sed frapetoj ne.

Triloj estas tre diferencaj de voĉaj plozivoj ankaŭ. Ripetadata plozivo estas kvazaŭ vibro malrapidega, sed teorio eblus triligi ĝin simple per forta rapidigo.

Trilaj konsonantoj inkluzivitaj en la Internacia Fonetika Alfabeto estas:

Aliaj triloj, indikeblaj langole, estas:

Bilabiala trilo estas malofta. Koronala trilo estas plej ofte alveolara [r͇], sed dentala kaj postalveolara artikulacioj, [r̪] kaj [r̠], ankaŭ okazas. Retrofleksa trilo trovita en la Toda (tĉ) transskribiĝis per [ɽ] (tio estas, same kiel la retrofleksa frapeto), sed povus malpli ambigue skribiĝi per [ɽ͡r]. Unu alia trilo estas raportita: epiglotala trilo. Epiglotalaj konsonantoj ofte estas alofone trilataj, kaj en iuj lingvoj la trilo estas la primara realigo de la konsonanto. Ne ekzistas oficiala simbolo por tio en la IFA, sed fojfoje [я] uzatas. Ankaŭ estas vokaloj akompanataj de epiglotala trilo, nomataj stridaj.

La ĉeĥa lingvo havas du kontrastajn alveolarajn trilojn. En iu el tiuj la lango estas levata, tiel ke estas audeba frikado dum la trilo, sonanta kvazaŭ samtempaj [r] kaj [ʐ]. Simbolon por tiu sono, [ɼ], oni forigis el la IFA. Ĝi nun estas ĝenerale transskribata kiel levita r, [r̝]. La liangŝang (Freska-Monta) jia havas du "zumajn" aŭ frikativajn vokalojn, skribatajn ṳ, i̤, kiujn oni ankaŭ povas trili, [ʙ̝, r̝].

La Ĉapakura lingvo Wari’-a (pav) kaj la Mura lingvo Pirahã (myp) havas tre neordinaran trilan fonemon, senvoĉa dentala bilabiale trila afrikato [t̪͡ʙ̥].


Vidu ankaŭ redakti