Maniero de artikulacio

En lingvoscienco (artikulacia fonetiko), maniero de artikulacio priskribas kiel la lango, lipoj, kaj aliaj parolorganoj partoprenantaj en la farado de sono faras kontakton. Ofte la koncepto estas uzata nur por la produktado de konsonantoj. Por kiu ajn loko de artikulacio, povas esti kelkaj manieroj, kaj do kelkaj homorganaj konsonantoj.

Manieroj de artikulacio
Bruanto
Klaketo
Plozivo
Ejektivo
Injektivo
Afrikato
Frotsono
Siblanto
Sonoranto
Nazalo
Frapeto
Trilo
Alproksimanto
Fluanto
Vokalo
Duonvokalo
Lateralo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu eble ne ĝuste montriĝos en ĉiu retumilo.
redaktu

Unu parametro de maniero estas strikteco, tio is, kiel proksime la parolorganoj aliras unu la alian. Parametroj aliaj ol strikteco estas tiuj koncernataj en la r-sonoj (frapetoj kaj triloj), kaj la sibleco de frikativoj. Ofte nazaleco kaj lateraleco estas inkluditaj en maniero, sed fonetikistoj kia Peter Ladefoged konsideras ilin kiel sendependajn.

Strikteco redakti

De la pleja ĝis la malpleja strikteco, parolsonoj klasifeblas laŭ ia kontinua gamo de plozivoj (per okludo, aŭ barita aerfluo), tra frikativoj (per parte barita kaj do kun forte turbula aerfluo), kaj alproksimantoj (kun nur iometa turbulo), ĝis vokaloj (kun plene nebarita aerfluo). Afrikatoj ofte kondutas kvazaŭ ili estus meze inter plozivoj kaj frikativoj, sed fonetike ili estas sinsekvoj de plozivo plus frikativo.

Historie, sonoj povas moviĝi laŭ tiu kontinuaĵo ale al malplia strikteco en proceso nomita lenicio.

Aliaj parametroj redakti

Siblantoj estas distingataj disde aliaj frikativoj laŭ la formo de la lango kaj laŭ tio kiel la aerfluo estas direkata trans la dentoj. Frikativoj en koronalaj lokoj de artikulacio povas esti siblantaj aŭ ne-siblantaj; la siblantoj estas la pli ordinaraj.

Frapetoj similas tre mallongajn plozivojn. Tamen, ilia artikulacio kaj konduto estas sufiĉe distingaj por esti konsiderataj kiel aparta maniero, anstataŭ simple afero de longeco.[mankas fonto]

Triloj engaĝas la vibradon de unu el la parolorganoj. Ĉar trilado estas malsama parametro de strikteco, la du povas esti kombinitaj. Pliigado de la strikteco de tipa trilo rezultas en trila frikativo. Konatas ankaŭ trilaj afrikatoj.

Nazala (tranaza) aerfluo aldoneblas kiel sendependa parametro al iu ajn parola sono. Ĝi estas plej ofte trovata en nazaloj kaj nazalaj vokaloj, sed nazalaj frikativoj, frapetoj, kaj alproksimantoj ankaŭ troveblas. Se sono ne estas naza, ĝi estas nomata buŝa.

Lateraleco estas la tralaso de aerfluo trans la flanko de la lango. Ankaŭ tio kombineblas kun aliaj manieroj, rezultigante lateralajn alproksimantojn (la plej ordinaraj), lateralaj frapetoj, kaj lateralaj frikativoj kaj afrikatoj.

Individuaj manieroj redakti

  • Plozivo, en kiu estas kompleta okludo (baro) de kaj la buŝa kaj la naza kavoj de la parola fluejo, kaj do neniu aerfluo. Ekzemploj inkluzivas la Anglajn /p t k/ (sevoĉaj) kaj /b d g/ (voĉaj). Se la konsonant estas voĉa, la voĉado estas la nura sono farata dum la okludo; se it estas senvoĉa, la plozivo estas tute silenta. Kion ni aŭdas kiel /p/ aŭ /k/, tio estas la efekto kiun la ekiĝo de la okludo havas sur la antaŭa vokalo, aldone al la eklasa krevo kaj ties efekto sur la sekvanta vokalo. La formo kaj pozicio de la lango (la loko de artikulacio) determinas la resonan kavaĵon kiu donas al la diversaj plozivoj iliajn ĥarakterizajn (propratrajtajn) sonojn. Ĉiuj lingvoj havas plozivojn.
  • Nazalo, en kiu estas kompleta okludo de la buŝa kavaĵo, kaj la aero pases anstataŭe tra la nazo. La formo kaj pozicio de la lango determinas la resonan kavaĵon kiu donas al la diversaj nazaloj ilian ĥarakterizajn sonojn. Ekzemploj inkluzivas la Anglajn /m, n/. Preskaŭ ĉiuj lingvoj havas nazalojn; la solaj esceptoj estas en la areo de Puget Sound kaj unusola lingvo sur la insulo Bougainville Island.
  • Frikativoj, fojfoje nomataj spirantoj, kie estas kontinua frikado (turbula kaj brua aerfluo ) ĉe la loko de artikulacio. Ekzemploj inkluzivas la Anglajn /f, s/ (senvoĉaj), /v, z/ (voĉaj), kc. La plejo de lingvoj havas frikativojn, kvankam multaj havas nur /s/. Tmen, la Aŭstraliaj lingvoj preskaŭ komplete malhavas frikativojn ajna-specajn.
    • Siblantoj estas tipo de frikativo kie la aerfluo estas gvidata per (kaj laŭ) kanalo en la lango al la antaŭaj dentoj, kreante alttonan kaj tre distingan sonon. Ĉi tiuj estas la treege plej ordinaraj frikativoj. Frikativoj en koronalaj (antaŭo de la lango) lokoj de artikulacio estas kutime, kvankam ne ĉiam, siblantoj. Anglaj siblantoj inkluzivas /s/ kaj /z/.
    • Lateralaj frikativoj estas rara tipo de frikativo, kie la frikado okazas ĉe unu aŭ ambaŭ flankoj de la rando de la lango. La "ll" de la Kimra lingvo kaj la "hl" de la Zulua estas lateralaj frikativoj.
  • Afrikato, kiuj komenciĝas kiel plozivo, sed tio ellasiĝas en frikativon anstataŭ havi apartan propran eklason. La Anglaj literoj "ch" (~ĉ) kaj "j" (~ĝ), kaj la Esperanta "c" prezentas afrikatojn. Afrikatoj estas sufiĉe ordinaraj tra la mondo, kvankam malpli ordinaraj ol frikativoj.
  • Frapeto, estas momenteca fermo de la buŝa kavaĵo. En la Nord-Amerika Angla la "tt" de "utter" kaj la "dd" de "udder" estas prononcataj kiel frapeto. Multaj lingvistoj distingas batetojn disde frapetoj, sed mankas interkonsento pri kio povus esti la diferenco. Neniu lingvo utiligas ian tian distingon. Ekzistas ankaŭ lateralaj frapetoj.
  • Trilo, en kiu la artikulaciilo (kutime la pinto de la lango) estas tenata en loko, kaj la aerfluo igas ĝin vibri. La duobla "r" de la Hispana "perro" estas trilo. Triloj kaj frapetoj, kie estas unu aŭ pli mallongaj okludoj, estas la precipaj membroj de la klaso de konsonantoj nomata rhotoj.
  • Alproksimanto, kie estas tre malmulta obstrukco. Ekzemploj inkluzivas la Anglajn /w/ kaj /r/. En iuj lingvoj, kia la Hispana, estas sonoj kiuj ŝajnas eci inter frikativaj kaj alproksimantaj.
    • Unu uzo de la vorto duonvokalo estas por tipo de alproksimanto, prononcata kiel vokalo sed kun la lango pli proksime al la plafono de la buŝo, tiel ke estas iometa turbulo. En la Angla, /w/ estas la duonvokala ekvivalento de la vokalo /u/, kaj /j/ (literumata "y") estas la duonvokala ekvivalento de la vokalo /i/ en tiu uzaĵo. Aliaj priskriboj uzas la terminon duonvokalo por vokalsimilaj sonoj kiuj estas ne silabaj, sed ne havas la plian striktecon de alproksimantoj. Tiuj estas trovataj kiel elementoj en diftongoj. La vorto povas esti uzata por ampleksi ambaŭ konceptojn.
    • Lateralaj alproksimantoj, kutime mallongigita al lateralo, estas tipo de alproksimanto prononcata per la flanko de la lango. La Angla /l/ estas lateralo. Kune kun la rhotoj, kiuj havas similan konduton en multaj lingvoj, tiuj formas klason de konsonanto nomita Likvidoj.

Pli ampleksaj klasifikadoj redakti

Manieroj de artikulacion kun grava obstrukco de la aerfluo (plozivoj, frikativoj, afrikatoj) estas nomitaj obstruantoj. Tiuj estas pratipe senvoĉaj, sed voĉaj obstruentoj estas ankaŭ treege ordinaraj. Manieroj sen tia obstrukco (nazaloj, likvidoj, alproksimantoj, kaj ankaŭ vokaloj) estas nomataj sonorantoj ĉar ili estas preskaŭ ĉiam voĉaj. Senvoĉaj sonorantoj estas malordinaraj, sed troviĝas en la Kimra kaj la Klasika Greka (la literumado "rh"), en la Tibeta (la "lh" de Lhasa), kaj la "wh" en tiuj dialektoj de Angla kiuj distingas "which" disde "witch".

Alia distingo estas tiu inter okluzivoj (plozivoj kaj nazaloj) kaj kontinuantoj (ĉio alia). Afrikatoj estas konsiderataj kiel ambaŭ, ĉar ili estas sinsekvoj de plozivo plus frikativo.

Aliaj aerfluaj iniciaĵoj redakti

Ĉiuj tiuj manieroj de artikulacio estas prononcataj kun aerflua meĥanismo nomata pulmofonta egresivo, kio signifas ke la aero fluas eksteren, kaj ĝin potencizas la pulmoj (fakte la ripoj kaj la diafragmo). Alia aerflua meĥanismoj estas eblaj. Sonoj kiuj dependas de iuj tiuj inkluzivas:

  • Ejektivoj, kiuj estas glotofontaj egresivoj. Tio estas, la aerfluon potencizas movado supren de la gloto anstataŭ de la pulmoj or diafragmo. Plozivoj, afrikatoj, kaj fojfoje frikativoj povas okazi kiel ejektivoj. Ĉiuj ejektivoj estas senvoĉaj.
  • Implozivoj, kiuj estas glotofontaj ingresivoj. Ĉi tie la gloto moviĝas suben, sed la pulmoj povas esti uzataj samtempe (por provizi voĉadon), kaj en iuj lingvoj fakte povas flui en la buŝon neniom da aero. Implozivoj estas ne malordinaraj, sed implozivaj afrikatoj kaj frikativoj estas raraj. Senvoĉaj implozivoj ankaŭ estas raraj.
  • Klaketoj, kiuj estas velofontaj ingresivoj. Ĉi tie la malantaŭo de la lango estas uzata por krei vacuon (malpremon) en la buŝo, igante aeron rapidi enen kiam la antaŭa okludo (langa aŭ lipa) eklasiĝas. Klaketoj povas esti buŝaj aŭ nazaj, ploziva aŭ afrikata, centrala aŭ laterala, voĉa aŭ senvoĉa. Ili estas treege raraj en normalaj vortoj ekster Suda afriko. Tamen, la Angla havas klaketon en sia sono "tsk tsk" (aŭ "tut tut"), kaj alia klaketo uziĝas por ordoni rapidon al ĉevalo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti