Je fonetiko, diftongo estas kunmeto de vokalo kun duonvokalo formanta la vokalan kernon de unu silabo. Ĝi distingiĝas de monoftongo, kies vokala kvalito restas sama sen duonvokaloj, kaj triftongo, kun pluraj duonvokaloj.

Klasifiko redakti

Oni povas distingi la jenajn variantojn:

  • falantaj diftongoj, en kiuj la plej forta parto estas la unua parto (ekz. germana au, ei ktp.) kaj ĉe kiu la langa moviĝo okazas demalsupre supren.
  • malfalantaj diftongoj, kun la forteco sur la dua parto (ekz. franca /wa/ en vortoj kiel loi ("leĝo")). Ĉi tie okazas la langa moviĝo desupre malsupren.

Oni ankaŭ klasifikas diftongojn laŭ la direkto de vokala ŝanĝo:

  • centraj diftongoj, ĉe kiuj la langa moviĝo en direkto de mezlanga vokalo okazas (ekz. angla [ɪə̯] kiel en pieralemana /iə̯/ kiel en Lied).
  • ŝvebantaj diftongoj, ĉe kiuj la langa moviĝo okazas horizontale (ekz. germana [uɪ̯] kiel en „hui“, „pfui“)

Laŭ longo:

  • kelkfoje distingiĝas longaj diftongoj de mallongaj (ekz. berna germana [aːu̯] / [au̯] kiel en Schtaau „Stahl“/„ŝtalo“ / Schtau „Stall“/„stalo“).

En diversaj lingvoj redakti

Angla redakti

 
Simpligita skemo de la anglaj diftongoj

Ĉiuj anglaj diftongoj estas falantaj.

Standardaj anglaj diftongoj
RP (Brita) Aŭstralia Usona
GA Kanada
low [əʊ̯] [əʉ̯] [oʊ̯]
loud [aʊ̯] [æɔ̯] [aʊ̯] [aʊ̯]
lout [əʊ̯][1]
lied [aɪ̯] [ɑe̯] [aɪ̯] [aɪ̯]
light [əɪ̯][1]
lane [eɪ̯] [æɪ] [eɪ̯]
loin [ɔɪ̯] [oɪ] [ɔɪ̯]
leer [ɪə̯] [ɪə̯] [ɪɚ̯][2]
lair [ɛə̯][3] [eː][3] [ɛɚ][2]
lure [ʊə̯][3] [ʊə̯] [ʊɚ̯][2]

Ĉeĥa redakti

Ekzistas tri diftongoj en la Ĉeĥa:

  • /aʊ̯/ kiel en auto (preskaŭ eksklude en vortoj de fremda origino)
  • /eʊ̯/ kiel en euro (nur en vortoj de fremda origino)
  • /oʊ̯/ kiel en koule

Vokalaj grupoj ia, ie, ii, io, kaj iu en fremdaj vortoj ne estas rigardataj kiel diftongoj, ili estas prononctaj kun /j/ inter la vokaloj [ɪja, ɪjɛ, ɪjɪ, ɪjo, ɪju].

Esperanto redakti

En Esperanto, ekzistas ses (ĉefaj) diftongoj, ĉiuj falantaj:

diftongo ekzemplo dusilaba neekzemplo
aj kaj balai
ej plej krei
oj fojno troi
uj tuj ĝui
laŭ balau
Eŭropo kreu

En la vortaro ankaŭ troviĝas la jenaj marĝenaj diftongoj:

Tiuj marĝenaj fonemaĵoj ne troviĝas en ordinaraj vortoj, nur en fakterminoj aŭ propraj nomoj.

En Esperanto, la sinsekvo j + vokalo estas kutime analizita kiel alproksimanta konsonanto + vokalo; se oni analizus tion kiel malfalantajn diftongojn, do oni trovus la jenajn malfalantajn diftongojn en Esperanto, el kiuj la lastaj tri estas marĝenaj:

diftongo ekzemplo dusilaba neekzemplo
ja ja ia
je je ie
ju ju iu
jo jodo io
ji jido, jino krii
ŭa ŭa! (onomatopeo)[9] ĝua
ŭo ŭo (liternomo) ŝuo

Germana redakti

La germana sonsistemo havas la sekvajn kvar diftongojn kun malsama skribmaniero:

  • au /aʊ̯/ „Haus“
  • ei, ai /aɪ̯/ „Leim“, „Mais“
  • eu, äu /ɔʏ̯/ „Heu“, „Läufer“
  • ui /ʊɪ̯/ „Pfui!“

La diftongoj uɪ̯ kaj ɛɪ̯ ekzistas je leksikala periferio („pfui!, Uigure“, „ey!, Spray, Schwejk“). Sed ankaŭ eblas œɪ̯, se ekzemple „Feuilleton“ estas prononcata kun mallonga „ö“.

Kvankam temas pri fonetikaj realigoj de fonemaj kombinoj, la jenaj sonoj el artikulacia rigardo ankaŭ povas esti rigardataj kiel diftongoj:

Diftongo Ekzemplo Traduko
[iˑɐ̯] „wir“, „Bier“ ni, biero
[yˑɐ̯] „für“, „rührt“ por; turnomovas, kirlas
[uˑɐ̯] „nur“, „Uhr“ nur, horloĝo
[eˑɐ̯] „Meer“ maro
[ɛˑɐ̯] „Bär“ urso
[øˑɐ̯] „Öhr“, „Frisör“ trueto, frizsito
[oˑɐ̯] „Ohr“ orelo

La origina diftongo „ie“ jam estis monoftongigita en la mezaj germanaj dialektoj ekde la 11a resp. 12a jarcento (dum ke ĝi en la Bavara kaj en la Alemana dialektoj ĝis hodiaŭ ekzistas). En la hodiaŭa germana prezentas „ie“ ankoraŭ nur „longigitan i“ (kiel ekz. en „Liebe“, „Biene“).

Fonologie rigardate diftongoj posedas (se oni ilin ĉiufoje kiel unu fonemon prijuĝas) saman vokalkvanton kiel longaj vokaloj. Laŭ nova kiel ankaŭ laŭ malnova germanaj ortografioj sekvas tial post diftongo – kiel ĉe longoj vokaloj – anstataŭ „ss“ ĉiam „ß“.[10]

En germanaj dialektoj redakti

En germanaj dialektoj (ofte en la sudo, ekz. bavara) ekzistas kelkaj diftongoj pli, kiuj parte kun nazaloj estas formataj kaj en la skriba lingvo ne ekzistas.

Jen kelkaj ekzemploj el la suprabavara:
Diftongo Ekzemplo Traduko
~au Stauz'n „kulo“
ea Keaz'n „kandelo“
~ea ~eana „al vi“
~ei schn~ei „rapida, rapide“
ia via Kia „kvar bovinoj“
oa zwoa Stoa „du sturnoj“
~oa ~oa St~oa „unu ŝtono“
~oi ~oi „alten, supren, almonten“
ou grouß „granda, grande“
ua Bua „knabo, bubo“
ui vui z'vui G'fui „tro da sentimento“
Kelkaj diftongoj en Berna, Svisgermana dialekto:
[iə̯] Bier 'biero'
[yə̯] Füess 'piedo'
[uə̯] Schue 'ŝuoj'
[ou̯] Stou '(trafika) ŝtopiĝo'
[au̯] Stau 'stalo'
[aːu̯] Staau 'ŝtalo'
[æu̯] Wäut 'mondo'
[æːu̯] wääut 'elektoj'
[ʊu̯] tschúud 'kulpa'
Jen ekzemploj el ripuara:
Diftongo Ekzemplo Tradukoj (germane, esperante)
ew Kews Kiste, "kesto"
Mews Mist, "sterko"
News Nest, "nesto"
oa Koat Schnur, "ŝnuro"
Hoa Haar, "har(ar)o"
Poats Tür, "pordo"
Joa Jahr, "jaro"
oi Hoi Heu, "fojno"
Schnoits Schnurrbart, "lipharoj"
Schroijel Verschrumpeltes, "ŝrumpiĝinto"
ou Sou Sau, "porkino"
Bou Bau, "konstruo, konstruaĵo"
Rou Ruhe, "silento"
broue brauen, "fari bieron"
öi Möisch Spatz, "pasero"
Köisch Küche, "kuirejo"
döije drücken, "presi"
nöi neu, "nova, nove"
ue Wuesch Wurst, "kolbaso"
Knueschel Stachelbeere, "groso"
Ue Uhr, "horloĝo"; Ohr, "orelo"
üe üe Ihr, "vi"; Euer, "via"
hüere hören, "aŭdi"
vüe für, "por"; vor, "antaŭ"
Vüe Feuer, "fajro"


Hispana redakti

La hispana lingvo havas ses falantajn diftongoj kaj ok malfalantajn diftongojn. Aldone, dum rapida parolo sekvencoj de vokaloj en hiato fariĝas diftongoj dum ke unu fariĝas ne-silaba (krom ke ili estas la sama vokalo, en kiu kazo ili kunfandiĝas) kiel en poeta [ˈpo̯eta] ('poeto') kaj maestro [ˈmae̯stɾo] ('instruisto'). La fonemaj diftongoj estas:[11]

falantaj
malfalantaj
  • /je/ kiel en tierra ('tero')
  • /ja/ kiel en hacia ('al')
  • /jo/ kiel en radio ('radio')
  • /ju/ kiel en viuda ('vidvino')
  • /wi/ kiel en fuimos ('ni venis')
  • /we/ kiel en fuego ('fajro')
  • /wa/ kiel en cuadro ('bildo')
  • /wo/ kiel en cuota ('kvoto')

Islanda redakti

Diftongoj en la Islanda:

  • /aw/kiel en , «jes»
  • /jɛ/kiel en vél, «maŝino»
  • /ow/kiel en nóg, «sufiĉe»
  • /øɥ/kiel en auga, «okulo»
  • /aj/kiel en , «hej»
  • /ej/kiel en þeir, «ili»

Jida redakti

Jida havas tri diftongojn:[12]

Diftongoj povas atingi pli altan celan pozicion (direkta al /i/) en situacioj de koartikulicadiaj fenomenoj aŭ se vortoj kun tiaj vokaloj estas emfazataj.

Nederlanda redakti

Jen la diftongoj de la nederlanda lingvo.

Diftongoj de Nederlanda
Nederlande[13] Belgie[14]
zeis [ɛɪ̯]
ui [œʏ̯]
zout [ʌʊ̯] [ɔʊ̯]
beet[15] [eɪ̯] [eː]
neus[15] [øʏ̯] [øː]
boot[15] [oʊ̯] [oː]

La dialekto de Hamont (en Limburg) havas kvin centrajn diftongojn kaj kontrastas longajn kaj mallongajn formojn de [ɛɪ̯], [œʏ̯], [ɔʊ̯], kaj [ɑʊ̯].[16] .

Norvega redakti

Ekzistas kvin diftongoj en la Norvega:

Plia diftongo, [ʉ̫ʏ̯], nur aperas en la vorto hui en la esprimo i hui og hast "en granda hasto".

Portugala redakti

Jen la diftongoj de la portugala lingvo. En la portugala lingvo, la kresĉendaj diftongoj okazas ĉefe en rapida parolado. En malrapida elparolo, ili fariĝas hiatoj. En la ĉi-suba tabelo, la referenca prononco de la ekzemploj estas la brazila, laŭ la akĉento de Rio-de-Ĵanejro. Tamen ili egalas ĉe la plejparto de la aliaj akĉentoj.

Diftongo (IFA) Ekzemplo Traduko
Diminuendaj diftongoj

(vokalo + duonvokalo)

malvastaj [ej] lei, sei leĝo, (mi) scias
[oj] boi, foi, joio bovo, estis, herbaĉo
[uj] cuidado, aleluia, uirapuru atento, haleluja, ujrapuruo (birdo el la familio Pipredoj)
[ew] eu, meu, pigmeu, leu mi, mia, pigmeo, (li/ŝi/ĝi) legis
[iw] viu, til, funil (li/ŝi/ĝi) vidis, tildo, funelo
[ow] golfe, houve golfo (sporto), okazis
vastaj [aj] pai, maio patro, majo
[aw] mau, animal, álbum malbono, animalo
[ɛj] anéis, fiéis ringoj, fideluloj
[ɔj] androide, asteroide, dói androjdo, asteroido, (ĝi) doloras
[ɛw] céu, véu, mel ĉielo, vualo, mielo
[ɔw] sol, rol, arrebol suno, listo, ĉielruĝo
nazaj [ɐ̃j], [ɐ̃j̃] mãe, pães, cãibra patrino, panoj, kramfo
[ẽj], [ẽj̃] alguém, tem, trem, em, jovem, amém, homens iu, (li/ŝi/ĝi) havas, trajno, en, junulo, amen, viroj
[õj], [õj̃] põe, corações (li/ŝi/ĝi) metas, koroj
[ũj], [ũj̃] muito tre
[ɐ̃w], [ɐ̃w̃] mão, pão, orgão, não, amam mano, pano, organo, ne, ili amas
Kresĉendaj diftongoj

(duonvokalo + vokalo)

malvastaj [je] iemanjá, historieta Jemaja, historieto
[ji] série, calvície serio, kalveco
[jo] iodo, ansioso, biologia jodo, anksia, biologio
[ju] cílio, exílio, viuvez cilio, ekzilo, vidv(in)eco
[we] doer, soerguer dolori, leveti
[wi] linguiça, tranquilo, arguir, tênue kolbaso, trankvila, argumenti, subtila
[wo] duodécimo, fluorescente, impetuosamente dekdua, fluoreska, impete
[wu] ambíguo, mútuo, exíguo ambigua, reciproka, malvastega
vastaj [ja], [jɐ] Ianomâmi, Brasília, eutanásia, rédea Janomamo (etnonomo), Braziljo, eŭtanazio, brido
[jɛ] dieta, quieto dieto, kvieta
[jɔ] idiota, pior, viola, ioga idioto, malplej bona, vjolo, jogo
[wa], [wɐ] quase, aguardar, mágoa preskaŭ, atendi, ĉagreno
[wɛ] cueca, sueco, sequestro kalsono, svedo/sveda, malliberigo/kapto/sekvestro
[wɔ] qrum kvorumo
nazaj [jã], [jɐ̃] ianque jankio
[jẽ] iemenita, alienação, cliente jemenano, alieneco, kliento
[jõ] abolicionismo, acionista, e onde, e ontem, e homem aboliciismo, akciano, kaj kie, kaj hieraŭ, kaj viro
[jũ] médium, triunfal mediumo, triumfa
[wã], [wɐ̃] quanto, quando, minguante kiom, kiam, malkreskanta luno
[wẽ] aguentar, afluente elteni, afluanto
[wĩ] arruinar, constituinte, pinguim ruinigi, komponanto, pingveno
[wõ] o onze, o ombro, o homem la dekunuo, la ŝultro, la homo

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Kanada angla montras alofonion de [aʊ̯] kaj [aɪ̯] nomata Kanada leviĝo.
  2. 2,0 2,1 2,2 En Rotaciaj dialektoj vortoj kiel pair, poor, kaj peer povas esti analizataj kiel diftongoj, kvankam aliaj priskriboj analizas ilin kiel vokaloj kun [ɹ] en la kodo.
  3. 3,0 3,1 3,2 En "Received Pronunciation" la vokaloj en lair kaj lure povas esti monoftongigitaj al [ɛː] resp. [oː]. Vidu Roach (2004:240). Parolantoj de la Aŭstralia angla pli volonte monoftongigas la antaŭe menciitajn vokalojn sed tio estas listigata ĉi tie ankaŭ.
  4. NPIV poŭp/o
  5. NPIV toŭfu/o
  6. NPIV Kijl/o
  7. NPIV torij/o
  8. NPIV ukij/o
  9. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: ŭa!
  10. Die Neuregelung der Rechtschreibung: Zur s-Schreibung. Arkivita el la originalo je 2008-08-06. Alirita 2008-08-06.
  11. Martínez-Celdrán, Fernández-Planas & Carrera-Sabaté (2003:256)
  12. Kleine (2003:263)
  13. Gussenhoven (1992:46)
  14. Verhoeven (2005:245)
  15. 15,0 15,1 15,2 [eɪ̯], [øʏ̯], kaj [oʊ̯] estas normale prononcataj kiel fermantaj diftongoj escepte antaŭ [ɾ] en la sama vorto, kiam ili estas centraj diftongoj: [eə̯], [øə̯], kaj [oə̯]. En kelkaj dialektoj ili estas monoftongigitaj. Vidu Verhoeven & Van Bael (2002) por pli da informoj.
  16. Verhoeven (2007:221)