Silabo (de la antikva greka συλλαβή sullabḗ) estas unuo de parolo, kiu konsistas el unu aŭ kelkaj fonoj (simplaj parolsonoj aŭ "fonetikaj segmentoj"). El silaboj konsistas vortoj.

De la fiziologia vidpunkto silabo estas sono aŭ kelkaj sinsekvaj sonoj, prononcataj per unu puŝo de elspirata aero. De la akustika vidpunkto silabo estas parto de parolado, en kiu unu sono estas distingebla per pli klara sonado disde la najbaraj sonoj.

Difino de silabo, kvankam ĝenerale "intuicie komprenebla", varias ĉe diversaj lingvistoj kaj lingvistikaj skoloj (ĝis plena neo de tiu nocio, kiel en la frazo de sovetia esploristo Zinder: "Silabo estas fikcio"). Male, Noam Chomsky diras ke silabo estas realo, dum fonemo estus scienca abstraktaĵo. Ĉiukaze amplekse konstateblas, ke malfacilas difini definitive tiun koncepton, se eble nur por praktikaj celoj sed ne por atingi konkludan teorion.[1] Tiaj praktikaj celoj povus rilati al poezio (metriko, tio estas mezuro aŭ kalkulado de silaboj), komprenebligo en malfavoraj cirkonstancoj, disdivido de skribado laŭ linioj ktp.[2]

En Esperanto kaj aliaj lingvoj, nur vokaloj povas esti centro de silabo, sed estas lingvoj en kiuj duonvokaloj (j, ŭ) aŭ eĉ duonkonsonantoj (r, l, m aŭ n) povas esti centro de silabo, ĉar ili havas sufiĉon da aero (provu prononci ssss, rrrrr). Vere, fonetike ne estas malsamo inter /i/ kaj /j/, /u/ kaj /ŭ/, ili havas la samajn formantojn en sama frekvenco, nur la daŭro estas malsama. Sekve la diferenco inter /i/ kaj /j/, /u/ kaj /ŭ/ estas fonema, t. e., gramatika, ne fonetika, t. e., fizika. Ekzemple, en la portugala lingvo, nur oksitonaj vortoj povas fini per vokaloj, paroksitonaj kaj proparoksitonaj finas per konsonantoj aŭ duonvokaloj, kiu formas silabojn ĉar en tiu lingvo tio eblas (kiel ankaŭ en kelkaj slavaj kaj barataj lingvoj).

Etimologio

redakti

La vorto "silabo" devenas de la vorto sillabe en antikva franca, kiu siavice deriviĝis de la latina syllaba kaj de la kojnea greka συλλαβή (syllabḗ) kiu signifas iel kiel "kunprenitaj", reference al la literoj kiujn oni prenas kunaj por fari unusolan sonon.[3][4]

συλλαβή estas verbodevena substantivo el la verbo συλλαμβάνω syllambánō, kunmetaĵo de la prepozicio σύν sýn "con" kaj de la verbo λαμβάνω lambánō "preni".[5][4] La substantivo uzas la radikon λαβ-, kiu aperas en tenso aoristo; la radiko de la estanta tenso λαμβάν- formiĝas aldonante nazan infikson ⟨μ⟩ ⟨m⟩ antaŭ β b kaj sufikson -αν -an fine.[6]

Difinoj

redakti

Laŭ PIV silabo estas Sonanto, apartigita de la aliaj sonantoj per perceptebla malgrandiĝo de la sonoreco, kiun kaŭzas jen la plimalfortiĝo de la spirblovo, jen la intermeto de unu aŭ pluraj kontoidoj kaj per dua signifo Sono aŭ songrupo, prononcata en unu voĉellaso.[7] Por kompreni tion necesas scii kio estas unue sonanto tio estas Parolsono, estigata per neniu obstaklo (vokaloj) aŭ per minimuma obstaklo (nazaloj, likvidoj, glitantoj)[8] kaj poste kontoido kiu estas Sono kun obstrukco, plena aŭ parta, de la voĉa kanalo.[9] Silabi estas Montri per la prononco la silabojn de vorto, intermetante paŭzeton inter ĉiu el ili (ekz.: kar di na lo) kaj tio kongruas kun la rusa kaj pola tradukoj en la Fundamento, nome en ĝia Fundamenta Vortaro, dum la franca kaj angla tradukoj plej bone kondukas fakte al literumi.[10]

Por postaj konsideroj indas halti ĉe la difino de silabolimo nome limo, kiu apartigas du silabojn, antaŭ konsonanto, kiam la vokaloj estas apartigitaj per unu konsonanto (a-mo) aŭ per unu konsonanto plus likvido (e-blo, ne-pre), post la unua el ĉiu alia grupo de konsonantoj, kiam la vokaloj estas apartigitaj per pli ol unu konsonanto (ar-mi, es-tro, tem-plo).[11]

Priskribo

redakti

Silabo estas unuo de organizado por sekvenco de sonoj de la parolado.[12] Ĝi estas la sekva malpligranda divido de la parolĉeno post la fonemo kaj la morao. Morao[13] estas unuo de sono uzata por determini la fonologian silaban pezon en iuj lingvoj. La radiko mora signifas "periodon de tempo" deveninte de la latina vorto por "paŭzo, malfruo", kiu ankaŭ uzita por traduki la grekan Χρόνος (ĥronos signifanta "tempon"). En 1968 usona lingvisto James D. McCawley priskribis kiel "longa silabo konsistas el du moraoj kaj mallonga silabo el unu." Ĝenerale, unu-moraa silabo estas nomata malpeza silabo, du-moraa silabo estas peza silabo, kaj tri-moraa silabo ​​estas super-peza silabo. Plej multaj lingvistoj opinias, ke neniu lingvo uzas silabon enhavantan kvar aŭ pli moraojn.

Ĝenerale, silabo estas kunmetaĵo de silabokerno (la plej ofte unu vokalo) kun eblaj komencaj kaj finaj bordoj (tipe, konsonantoj). La silaboj ofte estas konsiderataj la fonologiaj "konstrublokoj" de la vortoj.[14] Ili povas influi en la ritmo de lingvo, ĝia prozodio, ĝia poezia metriko kaj ĝiaj modeloj de akcentado. La parolado ĝenerale estas dividebla en entjera nombro de silabo: ekzemple, la vorto bona estas formata de du silaboj: bo kaj na.[15]

La skribmaniero bazita sur silaboj (silabaro) estas historie fakte antaŭa al tiu bazita sur fonemoj, tio estas la alfabeta skribmaniero, kiel ekzemple la prasinaja skribmaniero. La unuaj silaboj registritaj estas en tabuletoj verkitaj ĉirkaŭ la jaro 2800 a.n.e. en la urbo sumeria Ur. La ŝanĝo de piktogramoj al silabaroj estis konsiderita "la plej grava antaŭeniro en la historio de la skribado".[16]

Vorto kiu enhavas unusolan silabon, ekzemplo kaj estas nomata monosilabounusilabo, kaj oni diras, ke ĝi estas unusilaba. Similaj terminoj estas dusilabo (dusilaba) por vorto de du silaboj; trisilabo (trisilaba) por vorto de tri silaboj; tetrasílabokvarsilabo por tiuj vortoj kiuj enhavas kvar silabojn; kaj plursilabo (plursilaba), por vortoj kiuj havas kvin aŭ pliajn silabojn.[15] En Esperanto ne estas unusilabaj vortoj kun semantika signifo (ĉar ili bezonas almenaŭ unu silabon por radiko kaj alian silabon por finaĵo), kaj nur gramatikaĵoj kiel artikolo (la), prepozicio (en), adverbo (tuj) kaj similaj vortoj povas esti unusilabaj;[17] dume en aliaj lingvoj eblas unusilabaj semantikaj vortoj: vidu ekzemple la kontrasto inter la alilingvaj vortoj kaj la esperantlingvaj korespondaĵoj (en angla "sun", suno; en hispana "sal", salo; en franca "mer", maro ktp.). Aliflanke la tendenco de Esperanto al duradikaj vortoj kaj kunmetaĵoj rezultas en la fakto de abundo de plursilabaj vortoj, kiel ekzemple rabobirdaro, noktomanĝemulo, kontraŭkomunisto, gerilbatalanto ktp.

Transkribo

redakti

En la Internacia Fonetika Alfabeto (IFA, aŭ IPA laŭ la anglalingva mallongigo), la punkto ⟨.⟩ markas la silabajn limojn, kiel ekzemple en la vorto "astronomical" [/ˌæs.trə.ˈnɒm.ɪk.əl/].

En la praktiko, tamen, IfA-transskribo estas tipe dividita en vortojn per spacoj, kaj ofte tiuj spacoj ankaŭ estas komprenitaj kiel silabolimo. Krome, la akcentsigno ⟨ˈ⟩ estas metita tuj antaŭ akcenta silabo, kaj kiam la akcenta silabo estas en la mezo de vorto, praktike, la akcentsigno ankaŭ markas silabolimon, ekzemple en la vorto "understood" [/ʌndərˈstʊd/] (kvankam la silabolimo povas esti markita ankaŭ per punkto[18] ekzemple [/ʌn.dər.ˈstʊd/]).

Kiam vortospaco venas en la mezo de silabo (t.e., kiam silabo ampleksas al du vortojn), kravata strio ⟨‿⟩ povas esti uzita por ligo, kiel en la franca kombinaĵo les amis ⟨/lɛ.z‿a.mi/⟩. La liga kravato ankaŭ kutimas kunligi vortfaradajn vortojn en fonologiajn vortojn, ekzemple hot dog ⟨/ˈhɒt‿dɒɡ/⟩.

Greka sigmo, ⟨σ⟩, estas utiligita kiel ĵokero por "silabo", kaj signo de dolaro/peso ⟨$⟩, markas silabolimon kie la kutima punkto eble estus miskomprenita. Ekzemple, ⟨σσ⟩ estas paro de silaboj, kaj ⟨V$⟩ estas silab-fina vokalo.

Silabigo

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Vortodivido, Fonotakso kaj Sonoreco.

SilabigoVortodivido estas la apartigo de vorto en silabojn, ĉu parole ĉu skribe. En la plej multaj lingvoj, la efektive parolataj silaboj estas la bazo de silabigo ankaŭ skribe. Pro la tre malforta korespondado inter sonoj kaj literoj en la literumo de la moderna angla, ekzemple, skriba silabado en la angla devas esti bazita plejparte sur etimologiaj t.e. morfologiaj anstataŭ de fonetikaj principoj. Anglaj skribaj silaboj do ne respondas al la efektive parolataj silaboj de la vivanta lingvo.

Fonotaksaj reguloj determinas kiuj sonoj estas permesitaj aŭ malpermesataj en ĉiu parto de la silabo. La angla lingvo permesas tre komplikajn silabojn; silaboj povas komenciĝi per ĝis tri konsonantoj (kiel en strength, forto), kaj foje finiĝi kun eĉ kvar[19] (kiel en angsts, prononcitaj [æŋsts], angoroj). Multaj aliaj lingvoj estas multe pli limigitaj; la japana lingvo, ekzemple, permesas nur /ɴ/ kaj kronemon en kodao, kaj teorie havas neniujn konsonantgrupojn entute, ĉar la komenco estas kunmetita de maksimume unu konsonanto.[20] Tiukadre la prononco kaj transkribo de "Esperanto" en la japana estas esuperanto.[21]

La ligo de vortofina konsonanto al vokalo en la komenco de la vorto tuj sekvanta formas regulan parto de la fonetiko de kelkaj lingvoj, kiel hispana, hungara kaj turka. Tiel, en hispana, la frazo los hombres ('la viroj') estas prononcita [loˈsom.bɾes], en hungara az ember ('tio homa') kiel [ɒˈzɛm.bɛr], kaj en turka nefret ettim ('Mi malamas ĝin') kiel [nefˈɾe.tet.tim]. En itala, fina sono [j] povas esti movita al la sekva silabo per ĉenigo, foje kun ĝeminiĝo: ekz., non ne ho mai avuti ('Mi neniam havis iun el ili') estas rompita en silaboj kiel [non.neˈɔ.ma.jaˈvuːti] kaj io ci vado e lei anche ('Mi iras kaj ankaŭ ŝi') estas realigita kiel [jo.tʃiˈvaːdo.e.lɛjˈjaŋ.ke]. Rilata fenomeno, nomita konsonanta mutacio, troviĝas en keltaj lingvoj kiel irlanda kaj kimra lingvoj, laŭ kio neskribitaj (sed historiaj) finaj konsonantoj influas la komencan konsonanton de la sekva vorto.

Ambigua silabigo

redakti

Povas esti malkonsento pri la loko de kelkaj dividoj inter silaboj en parolata lingvo. La problemoj pri traktado de tiaj kazoj estis tre ofte diskutitaj rilate al la angla. Koncerne vorton kiel hurry (rapidu), la dividigo povas esti /hʌr.i/ aŭ /hʌ.ri/, neniu el kiuj ebloj ŝajnas kontentiga analizo por ne-rotika akĉento kiel ekzemple RP (brita angla): /hʌr.i/ rezultigas silab-finan /r/, kiu ne estas normale trovita, dum /hʌ.ri/ kiu donas ankaŭ mallongan vokalon estas ne ekzistanta. Argumentoj povas esti faritaj en favoro de unu solvo aŭ la alia: ĝenerala regulo estis proponita kiu deklaras ke "Submetitaj al certaj kondiĉoj ..., konsonantoj estas silabigitaj kun la pli forte akcentitaj de du laŭflankaj silaboj",[22] dum multaj aliaj fonologoj preferas dividi silabojn kun la konsonanto aŭ konsonantoj alkroĉitaj al la sekva silabo kie ajn eblas. Tamen, alternativo kiu ricevis iom da subteno estas trakti intervokalan konsonanton kiel ambiguan silabigon, t.e. apartenantan kaj al la antaŭa kaj al la sekva silabo: /hʌṛi/. Tio estas diskutita pli detale en Fonotakso.

Komenco

redakti

La komenco (konata ankaŭ kiel silabeko) estas la konsonanta(j) sono aŭ sonoj komence de silabo, ekzistanta antaŭ la nukleo. Plej multaj silaboj havas komencon. Silaboj sen komenco povas havi malplenan aŭ nulan komencon - tio estas, nenio kie la komenco estus.

Komenca areto

redakti

Kelkaj lingvoj limigas komencojn al nur ununura konsonanto, dum aliaj permesas plurkonsonantajn komencojn laŭ diversaj reguloj. Ekzemple, en la angla, komencoj kiel ekzemple pr-, pl- kaj tr- estas eblaj sed tl- ne eblas, dum sk- eblas, sed ks- ne eblas. En la greka, tamen, kaj ks- kaj tl- estas eblaj komencoj, dum male en klasika araba neniuj plurkonsonantaj komencoj estas permesitaj entute.

Komencaj aretoj ofte sekvas la sonorecan principon, tio estas, ekestoj kun kreskanta sonoro (/kl/) estas kutime preferitaj al tiuj kun komenco (/ll/) kaj eĉ pli fortaj preferitaj al malkreskanta sonoro (/lk/); tamen multaj lingvoj havas kontraŭekzemplojn al tiu ĉi tendenco.[23]

Nula komenco

redakti

Iuj lingvoj malpermesas nulajn komencojn. En ĉi tiuj lingvoj, vortoj komenciĝantaj per vokalo, kiel la angla vorto at, estas maleblaj.

Tio estas malpli stranga ol ĝi povas aperi dekomence, ĉar la plej multaj tiaj lingvoj permesas ke silaboj komenciĝu per fonema glota halto (la sono en la mezo de la angla uh-oh aŭ, en kelkaj dialektoj, la duobla T en button, reprezentita en la IPA kiel /ʔ/). En la angla, vorto kiu komenciĝas per vokalo povas esti prononcita kun epenteza glota halto dum sekvado de paŭzo, kvankam la glota halto eble ne estas fonemo en la lingvo.

Malmultaj lingvoj faras fonemikan distingon inter vorto komenciĝanta per vokalo kaj vorto komenciĝanta per glota halto sekvita de vokalo, ĉar la distingo ĝenerale estos aŭdebla nur post alia vorto. Tamen, la malta kaj kelkaj polineziaj lingvoj faras tian distingon, kiel en havaja /ahi/ ('fajro') kaj /ʔahi//kahi/ ('tinuso') kaj malta /k~ʔ/ ← araba /q/.

Aŝkenaza kaj sefarda hebreaj ofte ignoras א, ה kaj ע, kaj araba malebligas malfermajn komencojn. La nomoj Israel, Abel, Abraham, Omar, Abdullah, kaj Irako ŝajne ne havas apartajn komencojn en la unua silabo, sed en la originalaj hebrea kaj araba formoj ili aktuale komencas per variaj konsonantoj: la duonvokalo /j/ en יִשְׂרָאֵל transliterumita jisra'él, la glota frikativa en /h/ הֶבֶל transliterumita heḇel, la glota halto /ʔ/ en אַבְרָהָם transliterumita 'aḇrāhām, aŭ la faringa frikativo /ʕ/ en عُمَر transliterumita kiel ʿumar, عَبْدُ ٱللّٰ transliterumita kiel ʿabdu llāh, kaj عِرَاق transliterumita kiel ʿirāq. Male, la Arrerntea lingvo de centra Aŭstralio povas malhelpi apartajn komencojn; tiukadre, ĉiuj silaboj havas subkuŝajn formojn VC(C).[24]

La diferenco inter silabo kun nula komenco kaj unu komenciĝanta kun glota halto ofte estas sole diferenco de fonologia analizo, prefere ol la fakta elparolo de la silabo. En kelkaj kazoj, la elparolo de (supozite) vokal-komenca vorto kiam sekvas alian vorton - precipe, ĉu aŭ ne glota halto estas enigita - indikas ĉu la vorto devus estu konsiderita havanta nulan komencon. Ekzemple, multaj latinidaj lingvoj, kiel la hispana, neniam enmetas tian glotan halton, dum la angla faras tion nur iom da fojoj, depende de faktoroj kiel konversacia rapideco; en ambaŭ kazoj, tio sugestas ke la koncernaj vortoj estas vere vokal-komencaj.

Sed ankaŭ ĉi tie estas esceptoj. Ekzemple, kaj norma germana (ekskludante multajn sudajn akĉentojn) kaj la araba postulas ke glota halto estu enigita inter vorto kaj sekvanta, supozeble vokal-komenca vorto. Tamen tiaj vortoj estas perceptitaj kiel komencantaj per vokalo en la germana sed glota halto en la araba. La kialo de tio rilatas al aliaj trajtoj de ambaŭ lingvoj. Ekzemple, glota halto ne okazas en aliaj situacioj en la germana, ekz. antaŭ konsonanto aŭ ĉe la fino de vorto. Aliflanke, en la araba, ne nur glota halto okazas en tiaj situacioj (ekz. klasika /saʔala/ "li demandis", /raʔj/ "opinio", /dˤawʔ/ "lumo"), sed ĝi okazas en alternoj kiuj estas klare indikaj de ĝia fonema statuso (ekz. klasika /kaːtib/ "verkisto" kontraŭ /tuːb/ "verkita", /ʔaːkil/ "manĝanto" kontraŭ /maʔkuːl/ "manĝita"). Alivorte, dum la glota halto estas antaŭvidebla en la germana (enigita nur se akcenta silabo alie komenciĝus per vokalo),[25] la sama sono estas regula konsonanta fonemo en la araba. La statuso de tiu ĉi konsonanto en la respektivaj skribsistemoj korespondas al tiu diferenco: ne ekzistas reflekso de la glota halto en germana ortografio, sed ekzistas litero en la araba alfabeto (Hamzo (ء)).

La skribsistemo de lingvo eble ne kongruas kun la fonologia analizo de la lingvo laŭ ĝia uzado de (eble) nulaj komencoj. Ekzemple, en kelkaj lingvoj skribitaj en la latina alfabeto, komenca glota halto restas neskribita (vidu la germanan ekzemplon); aliflanke, kelkaj lingvoj skribitaj uzante ne-latinajn alfabetojn kiel ekzemple abĝado kaj abugido havas specialan nulkonsonanton por reprezenti nulan komencon. Ekzemple, en Hangul, la alfabeto de la korea lingvo, nula komenco estas reprezentita per ㅇ ĉe la maldekstra aŭ supra sekcio de grafemo, kiel en "stacio", prononcita [jeok], kie la diftongo [jeo] estas la nukleo kaj [k] estas la kodao.

Tipoj de silaboj en diversaj lingvoj

redakti

En diversaj lingvoj silaboj povas kombiniĝi aŭ ne laŭ diversaj manieroj kaj el tio povas veni diversaj rezultoj. Multaj lingvoj distingas inter unusilabaj, dusilabaj, trisilabaj aŭ multsilabaj vortoj. En Esperanto „la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo” escepte kompreneble se la vorto havas nur unu silabon; en la hispana, kie oni markas la akcentitan vokalon, tio okazas laŭ preciza regularo ankaŭ escepte se la vorto havas nur unu silabon, kiam okazas aliaj reguloj por la skribado de la akcento.

En angla lingvo unusilabaj kaj dusilabaj vortoj plej ofte devenas el la propra radiko anglosaksa dum multsilabaj vortoj devenas tre ofte el la latina, kaj tio kondukas al diversaj konsekvencoj prononcaj, stilaj, signifaj kaj eĉ sociaj. En ĉinavjetnama lingvoj ĉiu vorto estas unusilaba, aŭ pli bone dirite ne estas diferenco inter silabo kaj vorto, do absolute ne estas la koncepto vorto. Kaj oni ne forgesu ke estas multaj lingvoj en kiuj skribsistemo estas silaba kaj ne alfabeta. En araba lingvo preskaŭ ĉiu fundamenta radiko estas trisilaba, aŭ pli bone dirite la radiko estas formata de la tri konsonantoj el la tri silaboj, kiuj poste kombiniĝas diversmaniere kun vokaloj por formi la diversajn vortojn de la radika familio: ekzemple la sumo de la konsonantoj m + l + k donas la radikon por reĝo kaj similajn vortojn.

Ĉar silabado ne funkcias same en diversaj lingvoj, tio tuŝas la manieron kiel lingvo prunteprenas fremdajn vortojn el aliaj lingvoj. Oni citas ofte la vorton el la havaja Kalikimaka nome kvinsilaba, kiu fakte imitas la anglan Christmas du silaba. La araba ne havas senatakajn silabojn (por atako vidu sube) kaj tiele konvertas aŭtomobilo en la dialekta توموبيل [tumubil].[26]

En Esperanto

redakti

Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, nome unu el la plej konataj gramatikoj en kaj pri Esperanto apenaŭ uzas kaj la terminon kaj la koncepton. Nur por la frazo „la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo”, kiu fakte estas nur citaĵo el la Fundamenta Krestomatio.[27]

Precize pri tiu afero de akcento Bavant pritraktas la detalan aferon "ĉu vere la plilaŭteco, kutime nomata akcento, tuŝas nur la vokalojn, aŭ ankaŭ la apudajn konsonantojn". Tiu afero tuŝas fakte pri kio temas kiam oni parolas pri silabo kaj ĉefe pri la diversaj silaboj de vorto. La Fundamento diras, ke estas pli ĝuste konsideri akcenton kiel trajton de silabo, kaj Bavant realigas kaj priskribas fonematikan eksperimenton por pruvi ke fakte tiel ĝi estas.[27]

Kvankam en la 16 reguloj de la Fundamento oni mencias nur la jam komentitan dekan regulon kaj ties aludon al la koncepto silabo. Poste tiu koncepto ne plu aperas, sed en la legadekzercoj 2a kaj 3a ja aperas la vortoj dismetitaj laŭsilabe per dividstreko, kio donas precizan konon pri ties funkciado en Esperanto.[28] El tio eblas dedukti kelkajn silabigajn regulojn, el kiuj la plej simplaj estus: Ĉiu silabo enhavas precize unu vokalon kaj se du vokalojn apartigas unu konsonanto la silabolimo situas antaŭ la konsonanto.[2] Pri la diversaj kazoj de koincido de du aŭ tri konsonantoj estas diversaj konsideroj kaj eĉ kelka kontraŭdiro, kio konfirmas la maldefinitivecon de la afero. Tamen spite tiujn malmultajn kontraŭdirojn, tiaj menciitaj reguloj ebligas por Bavant silabadi 96 % el la vortprovizo de PIV 2002.[29]

Silabado aŭ silabigo rilatas al praktika afero kia estas vortotranĉado, vortodivido aŭ eĉ vortotransporto, tio estas disdivido de vorto inter la fino de unu linio kaj la komenco de la venonta. Tiu tranĉo povas okazi ĉe la silabolimigo sed ne nur, ankaŭ eblas ĉe la limoj inter radiko, prefiksoj, sufiksoj aŭ eĉ plej malofte finaĵoj (tio estas laŭ morfemoj, kiel rekomendis Zamenhof mem).

Kiel kuriozaĵo en la studo de Bavant oni mencias rezultojn de statistika perkomputila analizo de la vortostoko de PIV 2002[30] Tie oni analizis pli ol 47 000 vortoj kun ĉirkaŭ 340 mil ĉeneroj (vokaloj aŭ konsonantogrupoj) kaj ĉirkaŭ 180 mil silaboj. Aperis ĉirkaŭ 2500 malsamaj silaboj el kiuj la plej oftaj estas: to, o, lo, no, a, ti, do, ro, ko, ta, mo, ri, li... La plej ofta fermita silabo estas kon, nome la 54-a laŭ la ĝenerala ofteco.[31]

Apartaj kazoj

redakti

Por diversaj lingvosciencoj kaj lingvoj, silabo estas nomata "malferma" aŭ "libera" se ĝi finiĝas per vokalo (do-mo), kaj "fermita" aŭ "mallibera" se ĝi finiĝas per konsonanto (hun-do). En pluraj lingvoj gravas diferenci inter silaboj malfermaj/liberaj kaj fermitaj/malliberaj ĉar tio povas kondiĉigi la kvaliton de la vokalo, la pozicion de la prozodia akcento, ktp.[32]

Sensilabaj lingvoj

redakti

La silabo ŝajnas utila unuo de fonologia analizo en la plimulto de lingvoj tra la tuta mondo. Krome, la silaboj de multaj lingvoj de la tuta mondo povas funkcii pere de simila strukturo kaj ekzistas ankaŭ similaj restriktoj en multaj lingvoj. En ĉiuj silabaj lingvoj vokaloj povas funkcii kiel silaba kerno, kvankam ankaŭ oftas ke sonoranta flanka aŭ naza sono funkcias kiel silaba kerno (ekzemple en ĉeĥa trn-ka, Brno ktp., en kroata Krk).

Tamen, la saliŝaj lingvoj akceptas konsonantajn grupojn de enorma komplekseo inter kiuj estas neniu sonoranto. La konvencia analizo de silaboj prezentas kelkajn malfacilaĵojn en kelkaj el tiuj lingvoj. Kelkaj ekzemploj de longaj vortoj en tiuj lingvoj estas jenaj:[33]

sčkʷkʼkʷƛus.tn 'malgrandaj okuloj' (en spokane-kalispel nome saliŝa de Montano)
xłp̓x̣ʷłtłpłłskʷc̓ [xɬpʼχʷɬtʰɬpʰɬːskʷʰts͡ʼ] 'posedis planton de kornuso (Cornus canadensis)' (nuxálk aŭ bella coola)

Newman en 1947 sugestis, ke en bella coola mankas silaboj,[34] kvankam Hoard (1978) faras malsaman analizon kaj subtenas, ke ajna konsonanto povas esti silaba kerno en tiu lingvo (en tiu interpretado la reguloj de silabigo estas tre ambiguaj).

Terminologio

redakti

Krom la jam menciitaj, indas scipovi pri la signifoj de apudaj terminoj kiaj estas segmento, parolsono, silabokerno, silabofarasilabiga, kerno, atako kaj vosto kiel centra, komenca kaj fina partoj de silabo, el kiuj la sumo de kerno plus vosto igas rimon. Resilabado kaj fonotaktiko estas agadoj rilataj al komentitaj procezoj.

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. Marc Bavant: Silabo kaj silabado (PDF-formato) paĝo 1.
  2. 2,0 2,1 Samloke.
  3. Harper, Douglas. «syllable». Online Etymology Dictionary.
  4. 4,0 4,1 «SÍLABA». Etimologías de Chile - Diccionario que explica el origen de las palabras. Konsultita la 13an de julio 2021.
  5. «λαμβάνω». Liddell, Henry George; Scott, Robert; A Greek–English Lexicon en Projekto Perseus.
  6. Smyth 1920, §523: present stems formed by suffixes containing ν
  7. [1]
  8. [2]
  9. [3]
  10. Marc Bavant: Silabo kaj silabado (PDF-formato) paĝoj 4 kaj 11.
  11. [4]
  12. «¿Qué es Sílaba? » Su Definición y Significado 2021». Concepto de - Definición de. Konsultita la 14an de julio 2021.
  13. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (SAT, 2012)
  14. de Jong, Kenneth (2003). «Temporal constraints and characterising syllable structuring». En Local, John; Ogden, Richard; Temple, eld. Phonetic Interpretation: Papers in Laboratory Phonology VI. Cambridge University Press. pp. 253–268. ISBN 978-0-521-82402-6. doi:10.1017/CBO9780511486425.015. p. 254.
  15. 15,0 15,1 «Ejemplo de División silábica de palabras». ejemplode.com. Konsultita la 13a de julio 2021.
  16. Geoffrey Blainey, A Short History of the World, p.87, citante J.T. Hooker et al., Reading the Past: Ancient Writing from Cuneiform to the Alphabet, British Museum, 1993, Ch. 2
  17. Tamen estas esceptoj la nomoj de literoj kaj sono, nome a, bo, co, do ktp., kaj simile la nomoj de la muzikaj notoj, ekzemple re, sol ktp.
  18. (Decembro 1989) “Report on the 1989 Kiel Convention: International Phonetic Association”, Journal of the International Phonetic Association 19 (2), p. 75–76. doi:10.1017/S0025100300003868. 249412330. 
  19. Hultzén, Lee S. (1965). "Consonant Clusters in English". American Speech. 40 (1): 5–19. doi:10.2307/454173. ISSN 0003-1283.
  20. Shibatani, Masayoshi. (1987) “Japanese”, Bernard Comrie: The World's Major Languages. Oxford University Press, p. 855–80. ISBN 0-19-520521-9.
  21. Vidu ĉe artikolo Japana Esperanto-Instituto
  22. Wells, John C.. (1990) “Syllabification and allophony”, Studies in the pronunciation of English : a commemorative volume in honour of A.C. Gimson. Abingdon, UK: Routledge, p. 76–86. ISBN 9781138918658.
  23. Easterday 2019, p. 9.
  24. (1999) “Arrernte: A Language with No Syllable Onsets”, Linguistic Inquiry 30 (1), p. 1–25. doi:10.1162/002438999553940. 57564955. 
  25. Wiese, Richard. (2000) Phonology of German. Oxford University Press, p. 58–61. ISBN 9780198299509.
  26. Cititaj el Marc Bavant: Silabo kaj silabado (PDF-formato) paĝo 15, noto 21.
  27. 27,0 27,1 Citita el Marc Bavant: Silabo kaj silabado (PDF-formato) paĝo 2.
  28. Marc Bavant: Silabo kaj silabado (PDF-formato) paĝo 3.
  29. Marc Bavant: Silabo kaj silabado (PDF-formato) paĝo 4.
  30. M. Bavant: Perkomputila silaba analizo de la vortprovizo de PIV 2002. [5]
  31. Marc Bavant: Silabo kaj silabado (PDF-formato) paĝo 39.
  32. [https://www.gramaticas.net/2011/10/ejemplos-de-silabas-abiertas-y-cerradas.html «Ejemplos de Sílabas Abiertas y Cerradas». Konsultita la 13an de julio 2021.
  33. Salish languages and linguistics: theoretical and descriptive perspectives, p. 17
  34. Newman, S. (1947). «Bella Coola I: Phonology». International Journal of American Linguistics 13 (3): 129-134.

Literaturo

redakti
  • Abreu, Antônio Suárez (2003). Gramática Mínima para o Domínio da Língua Padrão, 2a eld. [S.l.]: Atelie Editorial. 356 pp. ISBN 9788574801988
  • Araújo, Reginaldo Gomes de (2008). Gramática do Aramaico Bíblico. [S.l.]: Edições Targumim. 367 pp. ISBN 9788599459010
  • Bagemihl, Bruce (1991). “Syllable structure in Bella Coola”, Linguistic Inquiry 22, p. 589–646. 
  • Pier Marco Bertinetto, La sillabazione dei nessi /sC/ in italiano: un'eccezione alla tendenza "universale"? (PDF), en Quaderni del laboratorio della Scuola Normale Superiore di Pisa, vol. 11, 1997, ISSN 2038-3207 (WC · ACNP). URL konsultita la 28an de oktobro 2011.
  • Pier Marco Bertinetto, Sillaba (PDF), en Quaderni del laboratorio della Scuola Normale Superiore di Pisa, vol. 09, 2010, ISSN 2038-3207 (WC · ACNP). URL konsultita la 28an de oktobro 2011.
  • Bisol, Leda (2005). Introdução a estudos de fonologia do português brasileiro, 4a eld. Porto Alegre: EDIPUCRS. 296 pp. ISBN 9788574305295
  • Bisol, Leda (org.); Collischonn, Gisela (org.) (2009). Português do sul do Brasil : variação fonológica, 1a eld. Porto Alegre: EDIPUCRS. ISBN 9788574308883
  • Luciano Canepari, MaPI. Manuale di pronuncia italiana, 2a eld., Bologna, Zanichelli, 1999, pp. 140-143.
  • Luciano Canepari, Avviamento alla fonetica italiana, Torino, Einaudi, 2006, pp. 119-128.
  • Luciano Canepari, DiPI Dizionario di pronuncia italiana (PDF), Bologna, Zanichelli, 2008 [2000]. URL konsultita la 11an de novembro 2011 (arkivita de la originalo la 15a de majo 2013).
  • Clements, George N.; Keyser, Samuel J.. (1983). CV phonology: A generative theory of the syllable. Linguistic inquiry monographs (No. 9). Cambridge, MA: MIT Press. ISBN 0-262-53047-3 (pbk); ISBN 0-262-03098-5 (hb)
  • Dell, François kaj Elmedlaoui, Mohamed (1985) “Syllabic consonants and syllabification in Imdlawn Tashlhiyt Berber”, Journal of African Languages and Linguistics 7 (2), p. 105–130. doi:10.1515/jall.1985.7.2.105. 
  • Dell, François kaj Elmedlaoui, Mohamed (1988) “Syllabic consonants in Berber: Some new evidence”, Journal of African Languages and Linguistics 10, p. 1–17. doi:10.1515/jall.1988.10.1.1. 
  • Dubois, Jean (2001). Dicionário de Linguística, 8a eld. [S.l.]: Cultrix. 653 pp. ISBN 9788531601231
  • Otto von Essen: Allgemeine und angewandte Phonetik. 5., neubearbeitete und erweiterte Auflage. Akademie-Verlag, Berlin 1979, Kapitel Die Silbe. pp. 128–139.
  • Figueiredo, Adriana; Figueiredo, Fernando (2012). Gramática Comentada com Interpretação de Textos, 2a Eldono: Teoria Completa e Questões Comentadas. [S.l.]: Elsevier Brasil. 532 pp. ISBN 9788535256826
  • Helmut Glück (eld.), kun Friederike Schmöe: Metzler Lexikon Sprache. 3., neu bearbeitete Auflage. Metzler, Stuttgart/Weimar 2005, ISBN 3-476-02056-8.
  • Goldsmith, John A. The handbook of phonological theory. Blackwell,1995.
  • Joseph H. Greenberg: Some generalizations concerning initial and final consonant clusters. En: Joseph H. Greenberg (eld.): Universals of Human Language. Band 2: Phonology. Stanford University Press, Stanford CA 1978, ISBN 0-8047-0966-1, pp. 243–279.
  • Tracy Allan Hall, «Syllable: Phonology», en Keith Brown (dir.), Encyclopedia of Language and Linguistics, vol. 12, Oxford, Elsevier, 2006, 2a eld. (ISBN 0-08-044299-4), p. 329
  • Labrune Laurence, La phonologie du japonais. Louvain, Peeters Publishers, 2006. 305 pages
  • Ledur, Paulo Flávio (2006). Português Prático, 7a eld. [S.l.]: Editora AGE Ltda. 223 pp. ISBN 9788574972848
  • Ladefoged, Peter. (2001) A course in phonetics, 4‑a eldono, Fort Worth: Harcourt College Publishers. ISBN 0-15-507319-2.
  • Mattoso Camara, Joaquim. A estrutura da língua portuguesa. Petrópolis: Vozes, 2004.
  • Judith Meinschaefer: Silbe und Sonorität in Sprache und Gehirn. Disertacio, Bochum 1998, pp. 26–76, (PDF; 857 kB).
  • Sievers, E. (1881), Grundzüge der Phonetik. Leipzig: Breitkopf & Hartel.
  • Smyth, Herbert Weir. (1920) A Greek Grammar for Colleges. American Book Company.
  • Słownik wyrazów obcych i zwrotów obcojęzycznych, PWN, E. Sobol i inni, Wyd. nowe, Warszawa: Wydawn. Nauk. PWN, 1995, s. 1057, ISBN 83-01-11487-8, OCLC 35139036.
  • Richard Wiese: Silbische und lexikalische Phonologie. Studien zum Chinesischen und Deutschen. Niemeyer, Tübingen 1988, ISBN 3-484-30211-9.

Eksteraj ligiloj

redakti
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sílaba en la hispana Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Syllable en la angla Vikipedio.