Ĝenerale, la vorto radiko temas pri origino, fonto de objekto. Ĝia signifo varias laŭ la fako:

Arbaj radikoj.

Botaniko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Radiko (planto).

En botaniko, radikoj estas parto de planto kiu estas malsupre de la tereno. La radikoj tendencas kreski malsupren por atingi nutrojn kaj akvon, kiujn la planto bezonas por vivi.

Vidu ankaŭ redakti

Komputiko redakti

En informadiko, la radiko de arba strukturo ankaŭ estas la komenca nodo.

En Uniksaj komputilaj sistemoj, radiko (angle root) estas la nomo de uzanto kiu havas ĉiujn rajtojn ĉimaniere (simpla aŭ multuzanta). Ĝenerale, estas la administrula konto. Aparte, ĝi indikas la bazon de la arkiva sistemo de la dosieruja strukturo, nomatan per simpla oblikvo (/). Se persono havas radikan ensaluton tio signifas ke ĝi kapablas agi kiel administranto de la komputilo.

Matematiko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Radiko (matematiko).

En matematiko radiko estas unu el operacioj per nombroj.

Kodo de la signo √ de kvadrata radiko (radiko de grado 2) estas deksesuma 221A en unikodo.

En kalkulo ankaŭ estas difinita radiko, en la senco de dua radikigo.

Lingvo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Radiko (lingvo).

La radikoj estas la elementoj kiuj ne estas afiksoj, finaĵo, aŭ primitiva vorto.

Disdividiĝas en:

Christian Rivière, en sia eseo Vortfarado kaj radikfarado,[1] eliras el la diferenco inter vorto kiel "radiko (radikalo) kun finaĵo" kaj radiko kiel "iu ajn eblo de vorto sen finaĵo". Li uzas matematikajn operaciojn aŭ formulojn por distingi inter la diversaj kombinebloj, ĉefe por distingi kunmetadon disde kungluadon. Aliaj studataj konceptoj estas supervortoj, radikkategorioj, reguloj en la ordo de vorteroj ktp. Praktike temas pri revizio de la ĝenerala studo de la Plena Analiza Gramatiko.

Figure redakti

Figure radiko signifas esencan fundamenton, kernan principon; vidu ankaŭ: kaŭzo, ĝermo, fonto.

Proverbo redakti

Ekzistas proverbo pri radiko en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[2]:

  •  
     Lernado havas maldolĉan radikon, sed bonan efikon. 

Referencoj redakti

  1. Christian Rivière, Vortfarado kaj radikfarado, en Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj, diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 67-94.
  2. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-02-28.