Ekstersistema radiko


Elemento > Radiko > Ekstersistema radiko.


O-karaktera radiko, sed uzeblaj O-e sen O.

La ekstersistemaj O-karakteraj radikoj estas iasence primitivaj vortoj (primitivaj substantivoj), ĉar ili povas roli kiel memstaraj vortoj sen O-finaĵo, sed distingiĝas disde la pronomoj, ĉar ili povas uziĝi ankaŭ kun O-finaĵo sen signifoŝanĝo ("Zamenhof" = "Zamenhofo"), dum pronomoj neniam tiel uziĝas ("mio" - se entute ebla - ne egalas al "mi"). Oni povas do diri, ke ili esence estas normalaj radikoj, kiuj uzeblas pro speciala licenco substantive sen efektiva O-finaĵo. Oni krome rimarku, ke la Esperantaj liternomoj konsonantaj ne havas O-finaĵon en si. Veran O-finaĵon oni povas aldoni laŭbezone (ekz. "do-oj"), kaj aliaj vortklasaj finaĵoj aldoniĝas post la elparolhelpa "o", ne anstataŭ ĝi (ekz. "do-a", ne *da*).

  • Propraj nomoj ne plene Esperantigitaj:ZAMENHOF, VAŜINGTON, ABRAHAM, ANDERSEN, RAGNAROK...
  • Esperantaj liternomoj :A, BO, CO, ĈO, DO, E, FO, GO, ĜO, HO, ĤO, I, JO, ĴO, KO, LO, MO, NO, O, PO, RO, SO, ŜO, TO, U, ŬO, VO, ZO
  • Fremdaj liternomoj :ALFA, BETA, GAMA, DELTA..., ALEF, BET, GIMEL, DALET...
  • Tononomo