O-karaktera radiko

Lingvo > Radikoj > Ĉiam finaĵbezonaj > O-karaktera radiko


O-formo redakti

Ĉe o-karakteraj radikoj la O-formo havas signifon, kiu estas nek ago, nek eco.

Ekzemploj:

SEĜ - seĝo estas speco de meblo.
TAJLOR - tajloro estas speco de persono/profesiulo.
BARBAR - barbaro estas speco de homo.
LEON - leono estas speco de besto.
PLANT - planto estas kreskaĵo.
URB - urbo estas loko.
BROS - broso estas speco de ilo.
GLU - gluo estas duonlikva substanco uzebla por kunfiksi aferojn.
MATEMATIK - matematiko estas scienco/fako.
ORIGINAL - originalo estas la origina ekzemplero de io.

I-formo redakti

Ĉe o-karakteraj radikoj la I-formo montras agon aŭ ion agosimilan, kiu proksime rilatas al la signifo de la O-formo, sed kiu ne povus esti rigardata kiel la sama afero kiel tio, kion esprimas la O-formo. La rilatoj inter la afero de la O-formo kaj la ago de la I-formo estas tre diversspecaj.

Ekzemploj:

TAJLOR - tajlori = "labori kiel tajloro".
LEON - leoni = "konduti kiel leono".
PLANT - planti = "meti planton en teron por ke ĝi kresku".
BROS - brosi = "uzi broson por ĝia kutima celo".
GLU - glui = "fiksi per gluo".
MATEMATIK - matematiki = "fari matematikajn kalkulojn/operaciojn".

A-formo redakti

Ĉe o-karakteraj radikoj la A-formo tipe havas signifon tre elastan kaj varian, ekz. "rilata al tia afero", "tia kiel tia afero", "estanta tia afero" k.s.

Ekzemploj:

REĜ - reĝa = "rilata al reĝo, tia kiel reĝo, apartenanta al reĝo, estanta reĝo", k.s.
MATEMATIK - matematika = "rilata al matematiko, karakterizata de matematiko", k.s.
BARBAR - barbara = "tia kiel barbaro(j), rilata al barbaro(j), apartenanta al barbaro(j)", k.s.
ORIGINAL - originala = "tia kiel originalo, apartenanta al originalo, rilata al originalo", k.s

Neŭtraj, inaj, viraj radikoj redakti

Ekzistas o-karakteraj radikoj sen kaj kun seksa signifo:

Kvankam oni uzis dum jarcentoj plej ofte la a-finaĵon por virinaj nomoj en E-o, en la PIV de 2002 aperis tendenco o-igi tiajn nomojn. Tio kaŭzas kelkfoje nesupereblajn problemojn (JuliaJulio, HelenaHeleno ktp.) pli detale.

Vidu ankaŭ redakti