Vikipedio:Stilogvido
Tio estas stilogvido por skribi korekte en Vikipedio. Sekvas kelkaj konsiloj.
Universala LingvoElektiloRedakti
La titoloj kaj artikoloj de Vikipedio estas skribataj per oficiala Esperanta alfabeto kun diakritaj signoj. Oni ne devas eviti ĉapelitajn literojn per surogata skribosistemo; oni skribu la literon ĉ, ne ch, c^, aŭ cx. Laŭ la LingvoElektilo, oni povas elekti X‑sistemon, H‑sistemon, kaj aliajn.
X-sistemoRedakti
De 2002 ĝis 2016, la vikiteksto aŭtomate konvertiĝis al kaj el la x‑sistemo dum redaktado. Forsendinte la literojn ux
, en la paĝa teksto aperis ŭ
, kaj la sinsekvo uxx
produktis la literparon ux
. Kun la posta ŝanĝo[1] tiu funkcio malaperis, ĉar MediaVikio jam ebligas al ĉiu tajpi rekte ĉiujn Esperantajn literojn.
Sub la vikiteksta redaktofenestro oni ankaŭ povas trovi la Esperantajn ĉapelitajn literojn en la sekcio “Specialaj signoj” en suba kesto.
ArtikoloRedakti
KomencoRedakti
Oni dikigas la literojn de la titolo, kiu estas unue montrita en la artikolo. Tio ofte aperas en la unua frazo aŭ almenaŭ unua paragrafo. Se la titolo estas alilingva vorto, ĝi estu diklitera kaj kursiva. Por decidi la titolon, vidu VP:TA. Laŭ la principo de Nacia Lingvo → Prononco Parenteze, estas rekomendite montri la prononcon ĉe la unua apero de la alilingva vorto. Prononco estas klarigebla simple per Esperanta alfabeto (28 literoj) inter [ ] krampoj. Kiam la fremda prononco estas malfacila, bonvolu ne uzi Esperantan alfabeton nek miksi ĝin kun la alia. Por klarigi precizan prononcon, uzu la Internacian Fonetikan Alfabeton.
VortelektoRedakti
Evitu similajn sonojnRedakti
Prefere ne najbarigu samajn aŭ similajn sonojn. Tia kolizio povas ĝeni fluan paroladon aŭ doni tedan impreson. Kio ŝajnas al vi facile prononcebla eble ne estas tia por homoj de alia gepatra lingvo.
Evitu | Preferu |
---|---|
fajrruĝa | fajroruĝa |
fajre ruĝa | |
vivformo | vivoformo |
akvfalo | akvofalo |
ĉeesti | partopreni ĝin |
Ŝparu superfluajn vorterojnRedakti
Evitu | Preferu |
---|---|
prilumigi | prilumi |
lumigi | |
veturado | veturo |
komputilistiko | komputiko |
Evitu lingvajn specialaĵojnRedakti
Evitu | Preferu |
---|---|
okazunta milito | ebla milito |
preparitis ĉio | ĉio estis preparita |
ĉio estis jam preta |
Difina artikoloRedakti
La Esperanto‑Vikipedio ĝenerale sekvas la uzadon de la difina artikolo la laŭ la priskribo en PMEG[2].
Evitu | Preferu |
---|---|
rusa lingvo | la rusa lingvo |
la Esperanto | Esperanto |
en urbo Parizo | en Parizo |
en la urbo Parizo | |
suno | la suno |
Lupo estas formortanta en Eŭropo | La lupo estas formortanta en Eŭropo |
La lupoj estas formortantaj en Eŭropo | |
Lupoj estas formortantaj en Eŭropo |
ŜablonojRedakti
Estas utilaj ŝablonoj:{{kontrolinda enhavo}}
{{polurinda}}
Vidu ankaŭRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ MediaVikio, versio 1.28.0-wmf.11.
- ↑ Difina artikolo: la. PMEG.