Deksesuma nombrosistemo

(Alidirektita el Deksesuma)

Deksesuma nombrosistemo estas pozicia nombrosistemo kies bazo estas 16. Ĝiaj 16 ciferoj kutime estas la skribsignoj 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 A B C D E F. La unuaj 10 signoj havas la saman ciferan valoron, kiel en la dekuma nombrosistemo; la sekvaj 6 signoj havas, respektive, la valorojn 10, 11, 12, 13, 14, 15. Notu ke la esperanta litero Ĉ ne estas uzata.

Deksesuma sistemo estas utila en komputiloj, ĉar ĝi ebligas simple skribi la valoron de bajtoj (bitokoj) per po du deksesumaj ciferoj, ĉiu el kiuj prezentas kvaron da bitoj. Jen komparo de la duuma, la dekuma, la okuma kaj la deksesuma reprezentoj:

016 = 010 = 08 0 0 0 0
116 = 110 = 18 0 0 0 1
216 = 210 = 28 0 0 1 0
316 = 310 = 38 0 0 1 1
416 = 410 = 48 0 1 0 0
516 = 510 = 58 0 1 0 1
616 = 610 = 68 0 1 1 0
716 = 710 = 78 0 1 1 1
816 = 810 = 108 1 0 0 0
916 = 910 = 118 1 0 0 1
A16 = 1010 = 128 1 0 1 0
B16 = 1110 = 138 1 0 1 1
C16 = 1210 = 148 1 1 0 0
D16 = 1310 = 158 1 1 0 1
E16 = 1410 = 168 1 1 1 0
F16 = 1510 = 178 1 1 1 1

Tiamaniere, la dekuman numeralon 79, kies duuma prezento estas 0100 1111, oni povas skribi kiel 4F en la deksesuma sistemo.

Manieroj de skribado redakti

En matematiko redakti

En matematiko la nombran bazon oni skribas per la suba indekso.

Ekzemple 1443 = 144310 = 5A316.

(Notu ke la bazo, ĉiam skribitas per dekuma sistemo)

En programlingvoj redakti

En diversaj programlingvoj oni uzas diversajn manierojn por skribado de deksesumaj nombroj.

  • En lingvoj Ada kaj VHDL: "16#5A3#".
  • En lingvoj C kaj multaj similaj - C++, Java, Python - per prefikso "0x": "0x5A3".
  • : Ankaŭ en ĉi tiuj lingvoj neprinteblajn signojn oni skribas kiel "\xCC", kie CC estas deksesuma kodo de la signo. En okazo de unikodo povas esti aŭ "\xCCCC" aŭ en okazo de UTF-8 "\xCC\xCC" aŭ "\xCC\xCC\xCC".
  • En iuj asemblaj lingvoj oni uzas literon "h" je fino de la nombro: "5A3h". Se la nombro tiam komenciĝas ne de cifero "0" ... "9" oni aldonas ciferon "0" je komenco: "0FFh" (25510)
  • En iuj aliaj asemblaj lingvoj (AT&T, Motorola) kaj en lingvo Pascal kaj iuj variantoj de lingvo Basic oni uzas signon "$" je komenco: "$5A3".
  • En iuj aliaj variantoj de lingvo Basic oni uzas prefikso "&h": "&h5A3".

En lingvoj de priskribo de teksto redakti

En lingvoj de priskribo de teksto HTML (kaj CSS) por priskribo de koloroj per deksesumaj nombroj oni uzas signon "#" je komenco: #FFFFAA

Por montri unikodajn signojn ene de foliumilo, estas uzata la numera enta referenco &#N;. N estas dekuma numero por Unikoda koda punkto. Se estas uzata la deksesuma sistemo, oni devas prefiksi nombron N per x (&#xhhhh;).

Ekzemple la deksesuma reprezento Ĉ produktas la saman signon kiel la dekuma reprezento Ĉ (ambaŭ por la litero Ĉ majuskla). Ĝenerale estas pli konvena kaj uzata la dekuma reprezento.

Ĉi tio estas nepra por prezenti signojn kiuj ne estas en la uzata kodigo de HTML-dosiero, sed ĝin eblas uzi en ĉiuj okazoj se bezonatas, tiam la paĝo videblos korekte sendepende de specialaĵoj de la HTTP-servilo kaj elekto de kodigo en la foliumilo.

Ĉi tiu sistemo povas esti uzata por reprezenti esperantajn literojn per unikodo en HTML:

La majusklaj esperantaj literoj estas reprezentataj deksesume kaj dekume per la jenaj kodoj:

  • Ĉ (deksesumaĈ kaj dekumaĈ )
  • Ĝ (Ĝ kaj Ĝ )
  • Ĥ (Ĥ kaj Ĥ )
  • Ĵ (Ĵ kaj Ĵ )
  • Ŝ (Ŝ kaj Ŝ )
  • Ŭ (Ŭ kaj Ŭ )

Kaj la minusklaj:

  • ĉ (ĉ kaj ĉ )
  • ĝ (ĝ kaj ĝ )
  • ĥ (ĥ kaj ĥ )
  • ĵ (ĵ kaj ĵ )
  • ŝ (ŝ kaj ŝ )
  • ŭ (ŭ kaj ŭ )

Aliaj uzoj redakti

Programistoj, kiuj kreas "magiajn nombrojn", foje ludas uzante la literecajn ciferojn por skribi vortojn. Ekzemple, klasdosieroj (.class) en Java havas la markan valoron CAFEBABE en la dosierkomenco. Anglalingve, café babe signifas "kafejulino", unu el la pluraj kaf-aludoj en Java. Ekde la 19a jarcento ankaŭ ekzistas deksesuma tempo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti