Dekuma nombrosistemo

nombrosistemo, bazita sur nombro dek
(Alidirektita el Dekuma sistemo)

Dekuma nombrosistemo estas pozicia nombrosistemo kies bazo estas 10. Ĝi bezonas 10 ciferojn por skribi nombrojn, kaj en la eŭropa tradicio (al kiu apartenas Esperanto) tiuj 10 ciferoj estas 0, 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9.

Oni supozas, ke elekto de 10, kiel bazo de la sistemo, devenas de la kutimo kalkuli per fingroj.

Por skribi nombrojn, oni difinas kiom da unitoj de diversaj gradoj estas en ĝi kaj koncernajn ciferojn skribas en unu vico. Ekzemple, en la nombro 473, la lasta pozicio montras uniton de la 1‑a grado (), la antaŭlasta pozicio montras uniton de la 2‑a grado (), kaj la unua pozicio montras uniton de la 3‑a grado (). Ĉiu unito de sekva grado estas 10‑oble pli granda ol la antaŭa. La ricevita vico por la nombro 473 estas: .

Pro la bezonoj de moderna komputila teknologio, aperis ankaŭ aliaj sistemoj : duuma (kun bazo 2, t.e. uzanta nur ciferojn 0 kaj 1), okuma (kun bazo 8, t.e. uzanta ciferojn de 0 ĝis 7), deksesuma (kun bazo 16, t.e. uzanta ĉiujn dek ciferojn kaj la unuajn 6 literojn de la angla alfabeto).

Deksesuma nombrosistemo estas uzata, ekzemple, en Unikodo por la Esperantaj literoj.

Dekumodecimalo[1] estas ĉiu el la ciferoj, aperantaj dekstre de la onkomo, t.e. prezentantaj la frakcian parton.

Referencoj redakti

  1. decimala = dekuma (Vd    decimala en ReVo )

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti