Reta Vortaro

ĝenerala esperanta vortaro en Interreto
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la vortaro nomata "Reta Vortaro". Por informoj pri aliaj esperantaj vortaroj, vidu la artikolon Esperantaj vortaroj en la reto.


Reta Vortaro (ReVo) estas ĝenerala esperanta vortaro en Interreto.

Reta Vortaro
Reta Vortaro
Reta Vortaro
Reta Vortaro
Reta Vortaro
retejoretvortaro • vortaro de Esperanto • plurlingva vortaro • libera programaro
Priskribo nekomerca reta vortaro de Esperanto, teknike iniciatita de Wolfram Diestel
Retadreso reta-vortaro.de/revo
Lingvo(j) Esperanto
Registriĝo nur por redakti
Fondiĝo fine de 1997
Stato aktiva
vdr

Ĝi havas kaj esperantlingvajn difinojn de la kapvortoj, kaj nacilingvajn tradukojn, krome aldonajn informojn kiel ekzemplajn frazojn, bildojn. Krom la lingvaj indeksoj ĝi havas ankaŭ fakajn indeksojn kaj tezaŭron.

Historio redakti

La projekto estas iniciatita fine de 1997, teknike fare de Wolfram Diestel. Origina celo estis krei la rimedojn por elektronika versio de PIV, sed pro mankanta intereso de multaj el la redaktantaro de PIV, la projekto ŝanĝis la celon al kreado de aparta interrete uzebla vortaro. Unu el ĝiaj gravaj fontoj estas Plena Vortaro de Esperanto. La retpoŝta redaktado ekfunkcias fine de 1999.

Funkciado redakti

La redaktado okazas per perreta redaktilo aŭ per retpoŝta sendo. Oni devas registriĝi ĉe la administrantoj por redaktado. La artikoloj estas formulitaj en propra XML. La diskutado inter redaktantoj kaj interesatoj okazas en dissendolisto. La enhavo kaj la iloj estas akireblaj laŭ GPLpermeso.

PIV kaj Revo havas komunan historian bazon en la materialo de Plena Vortaro de Esperanto. Tamen la evoluigo okazis laŭ malsamaj vojoj. Dum PIV provas doni senmankan ĝeneralan vortaron per enpreno de terminaroj kaj proponoj, Revo prefere registras la uzatan lingvon. Ĝi postulas, ke redaktantoj donu almenaŭ du fontojn por nova vorto, el kiu almenaŭ unu ne estu vortaro. Alivorte, dum PIV certagrade celas preskribon de la lingvouzado, Revo pli orientiĝas al ĝia priskribo.

Evoluo redakti

Je 2004-02-17, ReVo entenis la sekvajn:

  • Kapvortoj: artikoloj: 8473 , derivaĵoj: 17825, sencoj: 23457, bildoj: 224
  • Tradukoj: rusaj: 25878, germanaj: 23891, francaj: 19643, nederlandaj: 15500, hungaraj: 14713, belorusaj: 12643, anglaj: 11138...
  • Fakvortoj: matematiko: 1222, botaniko: 765, zoologio: 736, ekonomiko, financo, komerco: 584, medicino, farmacio: 441, komputiko: 387...

Je 2006-02-17:

  • Kapvortoj: artikoloj: 9147, derivaĵoj: 20366, sencoj: 25993
  • Tradukoj: rusaj: 30875, hungaraj: 30489, francaj: 28681...
  • Fakvortoj: matematiko: 1235, botaniko: 834, zoologio: 802...

Je 2007-02-17:

  • Kapvortoj: artikoloj: 9533, derivaĵoj: 21189, sencoj: 27124
  • Tradukoj: rusaj: 31228, hungaraj: 30931, francaj: 29867...
  • Fakvortoj: matematiko: 1222, botaniko: 856, zoologio: 822...

Je 2010-01-27:

  • Kapvortoj: artikoloj: 10242, derivaĵoj: 22979, sencoj: 29124
  • Tradukoj: francaj: 31932, hungaraj: 31916, rusaj: 31765...
  • Fakvortoj: matematiko: 1238, botaniko: 918, zoologio: 886...

Je 2013-02-20:

  • Kapvortoj: artikoloj: 10800, derivaĵoj: 24495, sencoj: 30746
  • Tradukoj: francaj: 34199, rusaj: 32136, hungaraj: 32113...
  • Fakvortoj: matematiko: 1240, zoologio: 1057, botaniko: 947...

Je 2014-03-07:

  • Kapvortoj: artikoloj: 11103, derivaĵoj: 25384, sencoj: 31698
  • Tradukoj: francaj: 35998, rusaj: 32307, hungaraj: 32159...
  • Fakvortoj: matematiko: 1259, zoologio: 1074, botaniko: 983...

Je 2015-02-11:

  • Kapvortoj: artikoloj: 11369, derivaĵoj: 26275, sencoj: 32640
  • Tradukoj: francaj: 38249, rusaj: 32468, hungaraj: 32168...
  • Fakvortoj: matematiko: 1261, zoologio: 1078, botaniko: 997...

Je 2018-02-28:

  • Kapvortoj: artikoloj: 11728, derivaĵoj: 27629, sencoj: 34138
  • Tradukoj: francaj: 40562, rusaj: 32752, hungaraj: 32260...
  • Fakvortoj: matematiko: 1263, zoologio: 1104, botaniko: 1018...

Je 2019-03-29:

  • Kapvortoj: artikoloj: 11752, derivaĵoj: 27968, sencoj: 34627
  • Tradukoj: francaj: 40830, germanaj: 33688, rusaj: 32718...
  • Fakvortoj: matematiko: 1289, zoologio: 1104, botaniko: 1021...

Je 2021-02-21

  • Kapvortoj: artikoloj: 12277, derivaĵoj: 29026, sencoj: 35904
  • Tradukoj: francaj: 41836, germanaj: 37359, rusaj: 32861...
  • Fakvortoj: geografio: 1311, matematiko: 1290, zoologio: 1109...

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti