Saĝtelefono

Saĝtelefono[1][2], nomata en Esperanto ankaŭ smartfono (forme plej internacia), aptelefono, plurfunkcia poŝtelefono[1], inteligenta telefono, lerta telefonokompufono[3] estas multfunkcia poŝtelefono.

Saĝtelefono (smartfono) Asus ZenFone 6

Krom por telefoni, saĝtelefonoj taŭgas kutime interalie por retumi, foti, filmi, navigi, spekti videojn, aŭdigi sondosierojn, uzi komputilajn ludojn kaj tiel plu. Grava diferenco inter saĝtelefonoj kaj aliaj poŝtelefonoj estas tio, ke en tiu mankas butonoj. La navigado povas okazi helpe de diversaj fingrotuŝoj de la ekrano.

La plej multaj saĝtelefonoj uzas la operaciumojn iOS (iPhone de Apple) kaj Android. La tria operaciumo Windows Phone kiun uzis Nokia (Lumia) ĉesis en 2018 kaj nun Lumia-aptelefonoj ankaŭ uzas la operaciumon Android. Symbian kaj Firefox OS estas malaperintaj operaciumoj. Ubuntu Touch ne plu estas subtenata de Canonical Ltd.

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 Pri "smartphone" en la Komputeko
  2. En "Plena Vortaro Esperanto-Germana", de Erich-Dieter Krause, paĝo 1158, sub la kapvorto "saĝa" legeblas varianto kun streketo, nome "saĝ-telefono".
  3. Pri "smartphone" en la "Reta Vortaro"

Vidu ankaŭRedakti