Tabulkomputilo
Tabulkomputilo[1] aŭ platkomputilo[1] [angla : tablet], estas plata, tabulforma portebla komputilo kun tuŝekrano[2], kiu estas laŭ sia grandeco kaj funkciamplekso inter poŝkomputilo kaj tekokomputilo. Ĝi estas pli granda ol saĝtelefono[3]. Oni kutime uzas surekranan virtualan klavaron anstataŭ materian klavaron por enigi datenojn en ĝin.

La tabulkomputilo iPad
En la jaro 2000 Microsoft surmerkatigis komputilon nomatan tabula personkomputilo (angle tablet personal computer), kiu tamen ne estis granda sukceso. La unua tabulkomputilo en la nuna senco de la vorto estas la iPad de Apple, surmerkatigita en Aprilo 2010.
BildaroRedakti
AT&T EO-tabulkomputilo (1993)
ModBook Pro (2007)
Samsung Galaxy Tab (2011)
Google Nexus 9 (2014)
Vidu ankaŭRedakti
- Komputeko (prikomputila terminokolekto)
- Smart-aparato
ReferencojRedakti
- ↑ 1,0 1,1 Laŭ Reta Vortaro
- ↑ Definition of: tablet computer (Difino de tabulkomputilo) (angle). The Computer Language Company (c2014). Alirita 2014-07-22.
- ↑ What makes a tablet a tablet? (FAQ) (Kio igas tabulkomputilon tabulkomputilo? - oftaj demandoj) [rompita ligilo] CNET.com, 28-a de majo 2010. (angle)